Evidenta nekompreno la esperantecon de Prof. Selten

Jurnalistojn kaj unuflanke okupitajn sciencistojn, ofte mankas la trarigardo al alispecaj aferoj, pro tio ankau la jughkapablo pri la, esperantisto, nobelpremiito, profesoro, Reinhard Selten.

Jurnalistoj estas profesie limigitaj al aktualaj okazadoj kaj sciencistoj al iliaj fakesploroj.
Pro tio estas aroganta la kritiko kaj la propono, kiel povus Selten pli bone prosperi en sia scienca fako, sen esperanto kaj la kandidatigho che EDE (Europo Demokratio Esperanto) en EuropUniaj balotoj.

Se la simplaj unulingvanoj ne komprenas la destinon de esperanto, pro informadmanko, kvankam tio trovighas en ilia interesa sfero, estas ankorau pardonebla. Sed se intelektuloj (au tiuj kiuj sin haltas tiujn) ne kapablas kompreni la lokon de esperanto en la nuntempe internacia mondo kaj ech misinformas per antaujughoj kun ilia nescio, la de ili respektatan publikon, estas por evoluintaj kulturapartenantoj neakceptebla impertinenteco.

Pli bone estus, se ili haltus siajn bushojn, anstatau disvastigi nekvalifikitajn opiniojn pri aferoj, pri kiuj ili malmulte, au nenion komprenas kaj scias. Ekzemplodonaj estas la stultaj rimarkoj pri la okupigho de prof. Selten, pri esperanto kaj EDE. En tiu kazo eblas altkompetente rifuzi la misinformadon, ne kiel kutime bedaurinde che plejofte kritikitaj simplaj esperantistoj. En tiu rilato estas klare ekkonebla la spirita malplivaloreco de kritikistoj, en alta distanco al homaraneco kaj inteligenteco de profesoro Selten.

Selten, ne nur, ke li atingis la plej altan honoron por scienca laboro, sed lia vivsperto kiel jud-kristano en la naziisme barbarisma tempo kaj poste lia aparteno kiel sciencisto kaj profesoro en diversaj universitatoj de la mondo, memkompreneble kiel plurlingvisto, donas al lia kono de esperanto el sia juna agho (17 jarulo), apartan signifon, kiun ne eblas nur apudmeti, sed restis en lia tuta vivo decida. Per kiu li ankau sian edzinon ekkonis.

Lian politikan intereson por internacia komprenigho, li esprimis per 3-foja kandidatigho che EU-balotoj por EDE. Kaj per lia libreto en la kunlaboro kun Prof. Helmar Frank: Por dulingveco en Europo / Für Zweisprachigkeit in Europa:Argumentoj kaj dokumentoj / Argumente und Dokumente Taschenbuch, 2005.

Prof. Frank iam diris: „Parolantoj de la Internacia Lingvo estas la elito de homaro.“ Oni multe mokis pri tiu eldiro, kiun li nur provoke kaj kotraubate diris. Kiujn personojn li pensante imagis? En la longa historio de esperanto multe da gravaj homoj havis pozitivan opinion kaj ech ellernis tiun arte-faritan lingvon.

Ekz. Selten estis la 4a esperanto parolanta nobelpremiito, (rilate al esperanto parolantoj estas tiu genia kvoto) apud konataj literaturistoj, politikistoj kaj shtatestroj. Tiurilate estas menciebla ankau la usona Georgo Soros, 25a plej richa persono en la mondo, investoro, filantropo, kun lia esperantista patro, de kiu li plejvershajne, heredis grandan parton de sia inteligenteco. Kaj li mem, helpe de esperanto forlasis la komunisman diktaturon en Hungarujo, por partopreni kongreson en Britio.

Valorus iomete pripensi, kiuj faktoj povus stari malantau eldiro de Frank. Esperanto ekzistas nun pli ol 130 jaroj kaj nuntempe atingis per digitalaj komunikiloj sian renesancon. Samtempe kelkaj mondmovighantaj ideoj kaj ideologioj atingis sian kulminon kaj denove malaperis (revolucioj, naciismoj, komunismoj, diversaj duonsciencaj teorioj, ktp.) sed esperanto chiutempe pluekzistis, (ankau sen fina venko) evoluighis kaj nuntempe atingas novan elanon.

Nerifusebla fakto estas ke, esperantistoj apartenas al plej inteligenta, evoluinta kaj pacema parto de la homaro. Ili kunportas en siaj movadoj, la bazajn valorojn kiuj trarestis en ilia tuta evoluperiodo kaj nuntempe montrighas ech ilia neceso por la pluvivo sur la tero, en la ekshajno de nova pensmaniero, kiel reala rilato al la chirkaumedio.

Reinhard Selten estis unu el tiuj personoj, kiu ekkonis kaj spertis la eksterordinaran signifon de esperanto, por la komprenigho de la homara kunekzisto kaj li estighis ankau konkrete politike aktiva, per lia kandidatigho en la balotoj por la Parlamento de la Europa Unio por efektivigi tiun ekzistencialan necesecon.

2009 la EDE che EU-balotoj atingis kun pintkandidato Prof. Selten por la Europa Parlamento vochojn (en Germanio11772, en Francio 28944) Li estis la plej altnivela kandidato inter chiuj aliaj partioj el Germanio, kaj ankau el Francio, el la malgranda civitana europ-politika movado kaj partio EDE.

Tamen ke antaue neniam en la esperanta historio estis en tiu malonga tempo tiel efektiva varbado por esperanto atingita, nur de malmultaj simpatisantoj estis la rezulto kiel sukceso por plulaboro akceptita. Ekster kaj ene de la esperanto movado, la rezulto precipe estis interpretita kiel malvenko. Kion mi mem, pardonu, sed interpretus, kiel: Evidenta stulteco de malkomprenantuloj kaj malkompetentuloj.

Sendube Reinhard Selten apartenas al la plej prominentaj personoj en la historio de la esperantomovado, kiuj iam subtenis kaj ankau parolis tiun lingvon kiu pretighas la plivastighon de la spirito de sia parolanto, al universala inter-eco.

Li ne estis konvinkita nur pri la utileco che la internacia komunikado, sed ankau pri ghia uzebleco por plej altaj sciencaj prezentoj kaj univesitataj instruoj. Li apartenis, kun Helmar Frank, che la fondintoj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj –en San Marino), ankorau en la jaro 1985, kie li poste ankau multfoje prelegis kaj instruis.

En AIS povas aperi autentike la la inter-eca spirito, kiu ghis nun estis nur plurlingvece preparita kaj parte atingita. Plue restis, plurlingveco gvida principo de la akademio, nun kiel „kognitiva plurlingveco“, ke chiu nacia lingvo ekshajnis paralele per Ilo en sciencaj laboroj.

La akademio nuntempe ankau travivas, kun esperanto, sian renovighon. Kelkaj junaj universitataj profesoroj el diversaj landoj ekkonis la gravan signifon por la nuntempa scienca pensmaniero. Post la forpaso de ilia plej gravaj fondintoj denove pluevoluighas kaj alprenas internacie sciecajn defiojn de la nuntempo.

La nuntempa scienca tasko ghenerale venas el la fino de la ghis nuna idealismo kaj sia dialektika persvadarto, kun la turnigho al dialogika realeco. Kiel neceseco por la homa pluvivado sur nia planedo tero. La homo devas shanghi sian rilaton unu al alia kaj al la naturo.

Kaj tiu pensmaniero, (kiu reala „miraklo“) estas jam de komence ankau la pensmaniero de la artefarita lingvo esperanto. Jam dialogike, per alta arta dialogika kunrilato, el diversaj elementoj de diversaj lingvoj, kunplanita, ghi ekestis kaj pluevoluighis.

La aktualeco de esperanto kaj sia inter-eca pensmaniero pruvighis ankau en la natursciencoj. La ununura substancpensado de la klasika idealismo atingis sian limon. Ech la atomoj ne plu estas chiam restantaj substancoj, kion tra la idealismo kaj la aristotela-logiko, longe kredis la klasika scienco.

Chiukaze, nia nuna socio-politika situacio, bezonas ankorau pli da tempon, ghis la nova pensado estos akceptata. Tamen, ke por la klasika politiko, montrighis jam delonge la fino de la dialektika persvadarto en la politiko. Post la mond-detru-kapablaj-rimedoj, ne plu eblas perforte persvadi la aliajn pri nia vero, kiel ni en la historio, ghis nun faris. Kiam la venkinto decidis havi la veron.

Ghuste por politikistoj estas grave kompreni la sencon de tiu nova pensado. Precipe chi tie en la EU, ke ili ne detruu tion kio estis ghis nun pene surkonstruita. La nuna stato de la libera Europo, estis la rezulto de la turnigho de dialektika al dialogika pensmaniero, post la ne plu ebleco de perforta devigo. Tiun atingajhojn ni devas defendi kaj pluevoluigi.

Tamen, politike ni ne estighis pli prudentaj. Vere, ni estis devigataj akcepti la faktojn, se ni volas pluvivi. Ni devas uzi dialogikajn metodojn por solvi niajn problemojn. Kaj tiu metodo estas esencspecifa por esperanto, jam de ghia komenco. Tiun manieron atingis samtempe jam pensante ankau la filosofio, sed nur malmultaj ekkonis la signifon, de ambau. Anshtatau, oni enbatalighis en du mondmilitoj.

Ne estas hazardo, ke nuntempe la plejmultaj nobelpremioj, por iu eltrovajho, ne estas donitaj nur al unu persono, sed samtempe al kelkaj aliaj. Tiu substrekas la nuntempan staton de la necesa kunlaboro de diversaj sciencoj kaj sekve la inter-ece dialogikan principon. Tiel ankau en la kazo de la ekonomika Nobelpremio por la ludteorio 1994, ricevis tri diversaj personoj (John Forbes Nash, Janos Karoly Harsanyi kaj Reinhard Justus Selten).

Selten estis ekzistencie, parto de tiu nova pensado. Li ricevis sian nobelpremion en la dialogika kuneco kun aliaj du sciencistoj kaj ne restis nur che la formala principo, sed de tiu, li submetis ankau sian politikan pensmanieron kaj aktivecon per lia kandidatigho che EDE.

Fakte tiu pensmaniero estus necesa hodiau ankau por pli da politikistoj. Por plej multaj ekestas la problemoj el la enshlositeco en naciaj pensmanieroj kaj malkapablo akcepti la internacian realecon en la mondo. Anshtatau, ke ili malantaudemandus la propran sintenon, ili ankorau chiam restas che la senrezultaj kontrauajhoj, kritikante la dialogikajn solvojn, en kiuj ili vidas endangherigon de siaj propraj pozicioj.

Por la Europa Unio estas tiu sinteno nuntempe chiam pli ekzistencminaca. Ju pli badaurinda estas, se ekzistas inteligentaj kaj spirite evoluintaj personoj kiel ekz. Reinhard Selten kiu antauvidis tiujn problemojn, volis konkrete ankau sur politika tereno doni sian helpon, sed de la plejmulto en la socia chirkauajho, ankorau ne estas komprenata.

Eugeno Macko