AIS San Marino 2015-08-30.Preleg-sesio en Rimini (IT). Sub kadra temo: Lingvo kaj scienca komunikado. Prelego de ADoc. Dr. Eugen Macko:
www.ais-sanmarino.org

Kio estas dialogiko?

La kongresa temo de la 100a UK en Lillo estis: „Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj.“ Interese estis elektita la nocioj rilate unu al alia. Ekz.che artoj ekshajnas unue la subigo de la klasiko, ankorau unue subkonscie, kiu poste disvolvighis al konscia evoluo de la nova dialogika pensado.

Bedaurinde en la kongresa laboro mi nenie trovis konkretan indikon en tiu direkto. Anshtatau restis la dialogoj en la ghis nun klasika ne-dialogika kompreno, kiel ghis la unua duono de la 20a j.c. Diversaj kulturoj vicigitaj unu post alia, sen la pritrakto de influon unu al alia.

Estis jam iu evoluo, se la kulturoj ne ekshajnis en la dialektika konkurrilato, sed minimume estis lasitaj por la diverseco, montrighi en la propran karakteron. Sed nuntempe, se ni parolas pri dialogoj, necesas ankau pritrakti la plejnovajn kaj jam reale okazintajn rilatojn inter-kulturajn, en la ambauflanka influo kaj de tia sintezo, la novekestintan kvaliton.

Nuntempe, kaj ekde la dua duono de la 20a j.c., estighis la uzo de dialogoj, ekz. enla internacia politiko, realnecesa. La detrupotencialoj de kelkaj shtatoj tiel pligrandighis, ke la anataua klasika dialektika persvadarto ne plu povas funkcii, (se la homaro ankorau volas pluekzisti sur la tero).

Estas evidenta ke dialogoj realnecesas kaj la volo ankau ne mankas uzi ghin. Chie ni audas ke oni volas dialogi. Nun ankau la esperanta UK metis al sia ghenerala programo. Sed kiel funkcias tiu volonta dialogo en la realeco? Tiun demadon metas nur malmultaj kaj ech pli malmultaj trovas la ghustan respondojn.

Huphrey Tonkin diris ke, esperantistoj estas veraj internaciaj realistoj. La naciaj shtatoj okupighas pri internacieco precipe nur pro siaj propraj interesoj. En tiuj eldiroj kushas ankau la senco de dialogiko. Mi volas venonte malonge ekspliki kial.

26 jar agha estas mia esperantigho. Antaue mi studis filozofionkaj la „dialogikan pensadon“ che la Munkena Universitato. Fakte pro la reala uzo de esperanto mi esperantighis. En mia unua UK en Brajtono, mi trovis ke, esperanto reale kaj konkrete uzas la dialogike novan pensadon, ne nur filozofias pri tiu.

Decide estis por mi tamen pli bone lerni la Internacian Lingvon la kontakto kun AIS-o , Akademio Internacia de la Sciencoj enSan-Marino, kie mi trovis profesorojn kiuj komprenis la „interecon“, kie movighas la „dialogika pensado“. Char bedaurinde che la naciaj universitatoj, post la morto de mia doktorpatro mi ne plu povis trovi profesorojn kiuj komprenis tiun sferon.

Nuntempe estas la dialogika pensado uzata en kelkaj sciencaj branchoj, kiel en psikologio, socipsikologio, medicino, sociologio, politologio, ktp. kaj ankau en la arto. Sed necesefike komencighis en la internacia politiko, kie ghi post la du mondmilitoj estighis ekzistencialnecesa kaj en la naudekaj jaroj de la 20a j.c. shanghis la tutan mondpolitikan situacion.

Ghi samtempas, kun la subigo de la klasik-grekdevena idealisma pensado, kiun kompreni estus ghuste por esperantistoj tre grava, char en la internacia lingvo mem okazis la sama turnigho de la idealismo. Alikaze tion realecon akcepti estas malfacila por la esperantista samideanismo.

Fakte, esperanto devus nur resti pli proksime al si mem, por kompreni la propran eston kaj samtempe ankau la nuntempan dialogikan necesecon en la mondo, kio montrighas en sia pli ol 125 jara historio. Ghi staris chiam sur la flanko serchi dialogikajn solvojn,de komprenigho. Ekscepte se ghi malproksimighis de sia senco, por esti konforma al la klasik-idealisma persvadarto de la tempo.

Por kompreni la dialogikon, necesas unue diri, kio ghi ne-estas:

Dialogiko ne estas dialektiko. Ankorau chiam estas ofte, dialogiko kaj dialektiko sammetita. Ankau se ilia diferenco estas kiel vivo kaj morto.Kvankam ambau apartenas al la vivo, sed homece oni tamaen distingas ilin, char ne estas en la nuneco same, chu iu vivas au mortas.

Ekz. dialektika ekstremsinteno volas persvadi la alian ankau per la ofero de sia propra vivo (karaktero de herooj). Dialogike oni serchas komunan rezulton en la sintezo, plej alte en la amo, kiam ekestas nova vivo (karaktero de sanktuloj).

Pro tio dialogoj povas esti dialogikaj kaj dialektikaj,sed kiel ghi estis dependas de la rezulto. Ekstrem dialektike mortas la heroo por sia konvinko, dialogike kunighas la kontrauajhoj en la amo kaj ekestas novkvalita vivo.

Dialogoj ofte okazas nur demonstrante la propran karakteron, kulturon, sen iu ajn komuna efiko. Ekz. en UK la t.n. naciaj vesperoj estas tielmanieraj, ghi havas nur informan karakteron. Komencas la la influo unu al alia en internaciaj vesperoj,kiam la aktoroj parolas la komunan internacian lingvon kaj en la internacia horuso, per la komuna laboro atingita prezeto la rezulton.

Memkompreneble, por kompreni la dialogikon necesas ankau diri kio ghi estas:

Dialogiko estas „nova pensado“ ekestinta fine de 19a kaj komence de 20a j.c. , kiu fakte kaj realnecese estis ekkonata en la dua duono de la 20a j.c. Kiam ne plu funkciis la oldklasike idealisma dialektiko persvadi pri la propra vero.

En la sama spirita antauvido ekestis ankau la bezono por internacia komprenighilo en la tiama ekstrem naciisma chirkaauajho. Kiu tiam ankorau antaue kauzis du mondmilitojn, ghis la popoloj spertis post la tragedio de la klasika heroismo, la necesecon dela nova dialogika pensado.

La ghermoj de la dialogiko estas historie regvideblaj ghis en biblia agho, kiam la judoj eksighis el Egipto, sen batalo kaj sekvas la sama sinteno de Jeshuo kiu sin lasis krucigi anshtatau rebati. Ech en la baza volo de chiu revolucio kontrau la subpreno trovebla, ghis la dialektiko chiam denove subigas ghin perforte.

En la nuntempo estighis plene aktuala la dialogiko, che la tutmondighinta internaciigho. La dialektika persvado, ankorau povas funkcii nur relative, ene de t.n. souverenaj shtatoj. Internacie kie la demokratio chiam pli atingas sian influon, restas la sincera uzebleco nur por dialogiko.

En la filozofio ekshajnis la dialogika pensado che la fino de la dialektika persvadarto. En la tempo kiam la memasertanta klasika persvad-dialektiko entiris la popolojn en milito unu kontrau alia. Sed la filozofio kiu antauvidis la sekvojn, nenion plu povis influi kun la proponita dialogiko. La katstrofo devis reale okazi, por ke la homaro spertu la finon de la klasicismo.

La averto en la filozofio, per la „nova pensado“ estis preparita de kelkaj eminentaj filozofoj kiel Franz Rosenzweig, Ferdinand Ebner, Martin Buber, Gabriel Marcel, Martin Heidegger kaj en la sama spirita atmosfero preskau samtempe okazis ankau la propono de dialogika komprenighilo de“ internacia lingvo“ de la inicianto Ludoviko Zamenhof.

Chiuj de tiuj klopodoj servis por la subigo de la europec-old-grekdeven- idealisme klasik-dialektika persvad-arto, kiu tamen kulminighis en du teruraj mondmilitoj. Tiel spertis la homaro la realan tragedion de siaj herooj, post kiam komencis uzi la jam longe proponitan „novan dialogikan pensadon“ .

La pruvo por aktualeco kaj neceseco de la nova „inter-eca“ pensado montrighis en kelkaj diversaj scienc-branchoj kaj ankau en la arto. La subigo de la klasika logiko donis al la scienca pensado la liberighon de la aristotelaj- kategorioj kaj la eblecon por novaj ligitecoj. En la relativec-teorio de Einstein, ghis la Max Planck teorioj, la scienco liberighis de la substancia unuflanka ligiteco kaj malkovris novajn pli larghajn rilatojn en la universo.

La klasikaj sciencoj superpashis siajn difinitecojn kaj en novaj rilatoj ekestis novaj ekkonoj per novaj sintezoj. Ne estas hazardo, ke novtempe chiam pli da nobelpremioj estas dividitaj ech de pliaj personoj, sciencistoj kiuj kunlaboris el diversaj branchioj por atingi la premiitan rezulton.

Tio signifas ke la dialogiko, t.e. la influa rilato de diverseco okazas kaj konstruas la novajn realajn ekkonojn en la novaj sciencoj. Au alie dirite, ne plu la enshlositeco en diversaj kategorioj kaj la esploro nur en la profundeco kaj la posta aserto de la atingitaj rezultoj regas la sciencon.

La metodoj diferencas en la sociaj kaj en la natursciencoj. En sociaj sciencoj kaj en la arto, decida estis la liberigho de la ofte arbitre metitaj formoj, kutimoj kaj reguloj, post kiam povis montrighi ghis tiam ne spertitaj ligitecoj. La arto estis fakte tie la unua kaj plejsenghena enterpreno ekzemplodone liberighi de la klasicismo.

En la natursciencoj okazis pli ekzakte la kunigho de diversspecaj branchoj, sed por ili havas ankau gravan signifon la liberigho, precipe de la formale klasika logiko, kiu jam eniras ankau en la socio-politika sfero ankau de la natursciencoj,kio ghis nelonge estis ankorau tabuo por miksi.

Por la nuntempa filozofio donis la realeco la decidan respondon. En la oldgrekdevena europa filozofio, havis ankorau la nocio de substanco decidan influon. Oni volis chion regvidi al iu ne plu shanghebla kaj disigebla, restanta malgranda ero, nomita atomo. Al tio estis serchataj eterne valoraj, chiam restantaj rilatoj kiuj estis kunfanditaj en kategorioj.

Realaj spertoj en la historio montrighis, ke chio tio estis nur ideoj kaj idealismoj, kiuj poste deformighis ech en ideologioj, ne prenante serioze la tempon. Por sciencaj observoj malfermighis la shangho, ankau la lastan substancon, kio estis antaue fiksita.

Montrighis, ke nenio estas fiksebla, au por chiam difinebla, kiel la idealismo pensis. Por la klasika scienco estis granda helpo difini la atingitajn rezultojn, sed spertojn en la tempo malfermighis la relativeco kaj tempeco de chiu ekkono.

Realaj observoj donis la pruvon por la nova dialogika pensado, rilate al klasik-idealismo, ke chio okazas tempe kaj en la rilato unu kun alia, mem miksante shanghighas kaj la supozata chiam restanta absoluta substanco en la realeco ne ekzistas.

La internacia lingvo estas malvaste ligita kun la subigo de klasicismo en la arto. Ghi mem estas artefarita lingvo, che kia konstruado estis uzata la liberigho de la klasike kutimaj lingvaj baroj. La strebo de klasikaj lingvoj estis la ekzakta difino de propran karakteron el la propra historia deveno. Tio ne sukcesis, char jam chiu nacia lingvo influas unu la alian, t.e. jam ankau ne volonte ili portas ioman dialogikecon en si mem.

La Internacia Lingvo eksplicite uzas dialogike la diversajn nociojn, vortojn, sensharghite de nenecesaj balastoj, idiomoj idiotismoj. Ghuste tion chion kion la klasikaj lingvoj kunportas kaj iliaj lingvistoj esploras por ordigi kaj enmeti en sistemoj, kiu pro ilia natura arbitreco ne tute sukcesas.

Fine mi volas diri, ke por la 100a UK en Lillo, la kongresa temo estis ,kiel mi diru, eble subkonscie motivita, de la nuntempe aktuala realeco en la internacia mondo , tre konforme elektita. La pripensado de nocioj, lingvoj,artoj, dialogoj, che la kulturoj, povas akceli novan pli realecan komprenon de la, internacia lingvo.

Bedaurinde tamen ne okazis che la prilaboro sufiche la necesa. Sed, sur tiu malfermita vojo povus komenci nova realeca movado, por justa internacie demokrata lingvo.



Mi dankas por Via atento

Eugeno Macko

Resumo: Asoc.doc. Dr. Eugen Macko : Kio estas dialogiko

La nocioj en la temo de 100a UK en Lillo, lingvoj,artoj, dialogoj, che la kulturoj, en iliaj ligitecoj estas konformaj al,“dialogika pensado“. Sekvante iliajn sencojn montrighas la rilato al „nova pensado“, subigante la europ-klasikan-idealismon. En tiu konekso ekshajnas ankau la „internacia lingvo“, kiel artefarita lingvo, en la subigo de la klasiko.