Hodiaŭ, en mia laboro, mi ricevis komplimenton. Mi ne plu laboras en la publika biblioteko. Mi nun laboras tute pere de la telefono kaj komputilo. Mia nova laboro (ekde julio) estas ĉe la telefonlinio por la informcentro de la kantona registaro.

Hodiaŭ, mi ricevis telefonvokon el virino, kiu bezonis ricevi manĝaĵon. Mi klarigis al ŝi, kiel paroli kun sociala laboranto por ricevi referencon al la loka manĝaĵujo (food bank), por ricevi senpagan manĝaĵon. Mi donis al ŝi la informojn, kiujn ŝi bezonis. Ŝi estis tre dankema kaj agrabla. Ŝi diris al mi, "Sinjoro, vere vi havas tre agrablan voĉon je la telefono! Se vi volas havi kroman laboron, vi laboru ĉe telefonejo por telefonseksumado, unu da tiuj kiuj en Usono komencas kun la nombro 1-900" (tiuj nombroj postulas ke la vokanto pagas por ĉiu minuto).

Mi ridis kaj diris dankon. Hmmm...mi ne certas se tio estas bona komplimento aŭ ne, sed ĉiuokaze...!!!!