Hieraŭ mi vere ekkomprenis aferon, pri kiu mi ne pensis dum tre longa tempo. Mi ankaŭ denove ekpensis pri kelkaj gravaj demandoj. Kiajn motivojn oni havas por lerni novan lingvon kaj kulturon? Kaj kiam oni eklernas, kion oni trovas? Ĉu ĉiam estas bona afero fari tion? Aŭ ĉu la vivo estus pli facila kaj plaĉa, se oni restas nur en sia propra kulturo kaj kutimaj vivcirkonstancoj? Kiam oni lernas alian kulturon kaj lingvon, ĉu oni ĉiam estas kontenta kun la rezulto?

Jam antaŭe mi estis konfrontinta tiajn demandojn, sed ĝis hieraŭ mi estis preskaŭ forgesinta. Kaj la lastan fojon ke mi pensis pri tiaj demandoj, mi ankaŭ ne estis Esperantisto.

Mi loĝis ekster mia denaska lando dum 4 jaroj. Mi loĝis dum unu jaro en Germanio. Mi lernis la germanan lingvon tre flue, kaj mi ŝatis Germanion. Tie, oni akceptis min. Poste, mi loĝis dum tri jaroj en Japanio. En Japanio, mi sentis ke oni ne vere akceptis min, kaj ke tio havis kaj advantaĝojn kaj maladvantaĝojn. Mi neniam sentis kiel parto de la kulturo, sed mi ankaŭ ne devis sekvi ĉiun regulon kiun japanoj devis sekvi. Aliflanke mi neniam lernis ilian lingvon tre bone, kaj ne tiom bone, kiom mi unue volis kaj celis. Post reveninte al Usono, mi konis kelkajn japanojn, sed mi vere ne uzis la lingvon (kaj nun forgesis jam tion kion mi lernis), mi ne daŭrigis mian kontakton kun la kulturo. Vere ne estas sentoj de malamo, eble estas bedaŭrinda, sed mi akceptas tion.

Kvar monatoj post mi revenis el Japanio al Usono, mi remalkovris Esperanton. Mi tiam havis la tempon lerni ĝin, kaj ĝi estis sufiĉe facile lernebla lingvo por mi (Tio nun estas antaŭ preskaŭ 6 jaroj). Mi lernis Esperanton por kelkaj kialoj. Unu el la plej gravaj estis ke, mi ne havus la problemon kiun mi havis en Japanio. Esperanto ne nur estas facila lingvo, sed estas malferma al ĉiuj. Ĝis hieraŭ, mi estis forgesinta la valoron de tio. Mi ankaŭ lernis Esperanton pro mia ĝenerala intereso en lingvoj, sed tio estas aparta diskuto.

Antaŭ kelkaj jaroj mi ekhavis intereson en Armenio. Antaŭ du jaroj kaj antaŭ unu jaro mi vojaĝis al Armenio, kaj mi ambaŭfoje mi havis bonegajn spertojn. Antaŭ du jaroj mi ankaŭ trovis armenan grupon en mia urbo, kaj foje mi iris al iliaj eventoj.

Kun la homoj en tiu ĉi loka grupo, mi vere havis miksitan sperton. Ne temas pri la fakto ke kelkaj homoj ŝatas min, kaj kelkaj homoj ne ŝatas min (tio estas bedaŭrinda fakto de la vivo ĉie kaj ĉiam). Temas pri la fakto, ke en la grupo tie ĉi, mi daŭre devas klarigi miajn kialojn ĉeesti. Mi ankaŭ aŭdis kelkajn ŝercojn, sed nature en ĉiu ŝerco estas iomete da vero, ĉu ne?

Hieraŭ vespere, mi iris al la kristnaska festo de la loka armena grupo. En ĉiu evento aperas novaj kaj malsamaj homoj. Kaj ĉiam mi devas respondi al demandoj. "Ĉu vi estas armendevena?". "NE? Ĉu vi havas komercon kun Armenio?". "NE? Ĉŭ vi edziĝis kun armenino?". "NE? Ĉŭ vi havas armenan koramikinon?". "NE? do, kial vi entute interesiĝas, kaj kial vi lernas nian lingvon?"

Por mi estas multaj kialoj interesiĝi pri Armenio. Ĉu estas pli stranga interesiĝi pri Armenio ol interesiĝi pri Germanio, aŭ Japanio? Kial, du jaroj post mia unua renkontiĝo kun tiu grupo, mi devas respondi al la samaj demandoj (parte mi akceptas tion ĉar mi daŭre renkontas novajn homojn, kaj mi ne ekspektu ke ĉiu jam konas min). Mi nur demandas, "Kial mi daŭre devas klarigi min, pri kio oni suspektas min?" En Armenio mi ne devis fari tion.

En tiu punkto mi nur aldonos: kelkaj homoj ŝajne ne akceptas miajn respondojn--mia intereso en la kulturoj kaj historio, la bonkora naturo de la homoj kaj du bonegaj vojaĝspertoj. Intereso en eks-sovjetaj landoj, iom simila historio al tiu de Irlando, kaj mia familio parte venas el Irlando. Tiuj kiuj akceptas, la granda plejmulto, tre ŝatas paroli kun mi. Sed tiuj kiuj ne akceptas daŭre demandas de mi, kaj kutime ne parolas kun mi poste.

La neakceptado prenas diversajn formojn. Foje ili demandas de mi kiujn lingvojn mi parolas. Mi diras ke mi parolas la anglan, la germanan, kaj francan, kaj iom la japanan. Pli ol unu foje, ili ŝerce diras, "Ho, eble vi laboras ĉe CIA HAHAHAHAH". La unuajn du fojojn mi ne rimarkis, sed eble la trian aŭ kvaran fojon mi rimarkis ke malsamaj homoj faris la saman ŝercon.

La dua kaj pli severa afero: mi iam babilis rete kun armendevena virino, kiun mi konas pere de tiu ĉi grupo. Ŝi diris ion, eble ŝi eĉ ne pensis konscie pri tio. En mia armenlingva klaso mi estis lerninta unu vorton, "Pakas" (պակաս). Ĝi signifas pli-malpli "mankas". Oni povas uzi ĝin diri por "minutoj antaŭ la horo" por tempo, oni diras ke al la horo mankas 5 minutoj (5 minutoj antaŭ la horo). Se vi diras tion pri persono, tio signifas ke io mankas mense, ke tiu homo estas frenezulo. Mi uzis la vorton dum mia diskuto kun ŝi, kaj evidente korekte, sed ŝi diris, "Tiu vorto havas diversajn uzojn, VI VERE DEVAS ESTI ARMENO POR KOMPRENI TION". Poste mi menciis tion al mia armenlingva instruisto, kaj ŝi diris "KIO? Estas sufiĉe facila afero, kaj ŝajnas al mi ke vi uzas ĝin tre propre." La ne tre subtila mesaĝo de la unua virino: "Vi ne estas unu da ni". Tio memorigis min pri mia sperto en Japanio.

Antaŭ kelkaj monatoj, iu homo diris al mi, ke eble oni suspektas ke mi vere estas CIA aŭ FBI agento. Mi tiam ridis, sed hieraŭ...

Hieraŭ, mi estis en la armena festo en mia urbo. Mi eniris diskuton kun armeno el Jerevano, kiun mi iom konas. Li diris al mi, ke kelkaj homoj en la grupo forigis lin el iliaj amikaroj en la ttt-ejo Facebook. Mi diris ke same okazis al mi. Tio estis jam okazinta al mi eble 3 fojojn, kaj mi ne sciis la kialon. Tiu armeno diris al mi, "Eble mi scias la kialon. Eble ĉar vi ne estas armendevena, ili suspektas vin de esti kun la CIA." Mi respondis ke jes ja, mi jam scias ke tio estas ebleco, ke oni suspektas tion. Li diris, ke li ne pensis tion de mi persone, kaj ke neniu ajn diris ion al li pri mi tiuflanke, li nur diris ke tio estas "ofta problemo" kun homoj kiuj ne estas armendevenaj kiuj montras intereson en la kulturo kaj lingvo. Mi diris nur, "Se homoj ne ŝatas min, mi fajfas pri la kialo. Se ili ne havas unu pretekston, ili uzos alian kialon por malŝati min. Oni tuj rimarkas ke mi ne havas fiajn motivojn. Diskutfino."

Miaj demandoj estas:

Kiam oni lernas lingvon kaj montras intereson en kulturo, ĉu tio ne forigu miskomprenon kaj barierojn?

Se iu homo kiel mi ricevas tiajn reagojn, kial ni havu intereson en aliaj kulturoj kaj lernu pri ili? Kaj kiam oni lernas aliajn kulturon kaj lingvon, ĉu la lernado ĉiam estas bona sperto, precipe kiam oni trovas tiajn problemojn?

Ĉu mi ne restu ene de mia kulturo kaj estu pli konforta?

Kaj la lasta, plej grava demando:

Kial, kiam mi loĝis en Germanio kaj uzis la germanan lingvon, oni akceptis min preskaŭ entute kvazaŭ kiel germano, kaj kial tio ne okazas en kulturoj kiel la japana, aŭ evidente en la armena?

Unue, mi regas la germanan lingvon tre pli bone, mi akceptas tion. Sed la fakto ankaŭ estas ke germanoj ne tuj rimarkas ke mi estas eksterlandano--mi estas parte germandevena, kaj mi aspektas pli-malpli kiel ili. En la kazo de Armenio, mi ne aspektas kiel la plej granda parto de ili, kaj en Japanio, oni tuj rimarkas ke mi ne povus esti japano. Ĉu la eforto lerni lingvon vere helpas kun kultura akceptado, aŭ ĉu ĉio finfine temas pri racismo?

Finfine, kio pri Esperanto kiel lingvo kaj kulturo? En la lastaj du jaroj mi iris al kelkaj Esperanto-aranĝoj kaj iĝis pli aktiva en mia loka klubo. En la Esperanto-movado estas kelkaj gravaj problemoj, sed la problemo pri kio temas tiu ĉi blogaĵo eĉ ne estas demando. Nun mi vere komprenas, ke Esperanto estas la propraĵo de ĉiuj, ne nur de unu grupo. Kiam novuloj venas al Esperanto-aranĝoj, oni ne daŭre demandas de ili pri iliaj motivoj, en maniero kiel polica detektivo. Oni ne devas esti armendevena aŭ iu ajn-devena, por uzi Esperanton, kaj por esti akceptata.