Daŭrigante la ideon, kiun mi komencis kun miaj antaŭaj blogeroj kun la sama nomo, hodiaŭ mi dufoje sukcesis trovi absurdaĵojn en la ĉiutaga vivo, en mia komunikado kun homoj.

Hodiaŭ mi devis konduki mian patrinon al la malsanulejo, por ricevi operacion (tio estas ja aparta rakonto, kaj ne por tie ĉi). Ŝi ja fartas tre bone. Kiam ni ĉi-matene atendis, mi aŭdis virinon kiu sidis antaŭ mi. Ŝi parolis en ŝian poŝtelefonon, pri iu familiano kiu estis ĵus ricevinta operacion sukcese kaj rekubriĝis.

La virino rakontis pri la afero al ŝia kunparolanto. Ŝi tre laŭte diris, "JES JA, ĈIO IRIS GLATE KAJ SUKCESE. ŜI NUN RIPOZAS. ALIFLANKE LA ANESTEZILO HAVIS STRANGAN EFIKON SUR ŜI--ŜI NE TOLERAS ĜIN TRE BONE. KIAM LA KURACISTO VOLIS DONI AL ŜI MEDIKAMENTOJN, ŜI DIRIS, 'VE!! NE DONU TION AL MI, VI OKAZIGOS AL MI LA SAMAN AFERON KIU OKAZIS AL MICHAEL JACKSON!!!' "

Mia patrino kaj mi rigardis unu la alian kaj ridis, provante kontroli nian ridadon.

Mi poste iris al mia laborejo. La publika biblioteko kutime ja estas frenezulejo, kaj hodiaŭ mi renkontis homon, kiu mem eble bezonis anestezilon. Li venis al mi, kaj demandis se li rajtus fari ion, se li ne havas lian membrokarton. Mi diris ke jes, se li kapablus montri al mi identigilon. Li serĉis dum kelkaj minutoj, kaj finfine trovis lian membrokarton. Li diris, "Ho, mi havas ĝin. Mi pardonpetas ke mi perdigis al vi tiom da tempo." Mi diris, "Ne zorgu, estas bona, mi komprenas." Li diris, "Mi foje forgesas aferojn. Estas pro la premo en la vivo. Tio ja okazas tiam, kiam oni vivas sube de totalisma reĝimo!" . Li ja loĝas en mia urbo.