David Dougherty Published on July 26, 2009
by David Dougherty

David Dougherty's blog

Browse posts
Mia 21-jaraĝa Kato Forpasis Ĉi-Frumatene
Posted on September 14, 2009
16 comments (latest 8 weeks ago)
Stultaj Homoj IV "Mi estas lernantino!!"
Posted on September 9, 2009
4 comments (latest 3 months ago)
Kanabo kreskas apud mia Laborejo! Tial...Stultaj Homoj!)
Posted on August 16, 2009
16 comments (latest 2 months ago)
Stultaj Homoj, Parto 3
Posted on August 7, 2009
22 comments (latest 4 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2
10 comments (latest 3 months ago)
Stultaj Homoj, Parto 2
Posted on July 13, 2009
13 comments (latest 4 months ago)
Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?
Posted on June 5, 2009
48 comments (latest 2 months ago)
Sankta Luiso!
Posted on May 21, 2009
15 comments (latest 6 months ago)
Genocido Memoria Tago por Armenoj
Posted on April 24, 2009
16 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 320 times

Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2

Sunday July 26, 2009 at 07:35AM

Kluba-Spaco
Kluba-Spaco

Mi decidis realiĝi al Dua Vivo. Kial? En antaŭa blogero mi klarigis kial mi ne ŝatis ĝin.

Fakte mi estas adiktemulo al videoludoj kaj similaj aferoj. Mi ŝategas tiajn aferojn. La problemo kun Dua Vivo estas ke mi lastafoje ne uzis ĝin en praktika, taŭga maniero, kaj mi ne vizitis la proprajn lokojn. Mi trovis ke:

1. Homoj agadas en DV strange, kaj ne kiel en la vera vivo. Kiel ekzemplo, mi renkontis kun virino, kun kiu mi longe parolis. Ŝi eĉ prenis min ĝis la stratosferon en ŝia spacŝipo (ne mi ne zorgas). Kaj ne, ni nek faris nek parolis ian maldecan. Ni iom amikiĝis. La venontan tagon ŝi forigis min el ŝia amikaro, ĉar ŝi ne volis esti malfida al ŝia DV-a edzo (kaj ne, ŝi ne edziĝas en la vera vivo nun).

2. Duono de la homoj al kiuj mi parolis aŭ tekstbabilis ne respondis al mi. Alia granda parto da ili respondis kun fivortoj por kialoj kiujn mi ne komprenas. Ŝajnis al mi ke homoj ne devas agadi dece kiam ili kaŝiĝas malantaŭ de avataro.

3. Kiam vi eble jam rimarkis, kelkaj homoj prenas Duan Vivon tro serioze.



Aliflanke, kaj pli grave:

1. La baza ideo de Dua Vivo tre plaĉas al mi principe. Nun mi scias kiel eviti nedezirindajn homojn.

2. Mi devas konfesi ke mi foje pasis multon da tempo kun Dua Vivo. Sed mi rimarkis kio okazas kiam homoj prenas la aferon tro serioze. Mi ne devas esti tiel.

3. Mi povas uzi Duan Vivon por helpi al Esperanto kaj al mia lokala Esperanto-klubo. Mi ĵus ekluis apartamenton kaj spacon por mia Esperanto-klubo. La kosto de tio vere estas malalta.

4. Miaj kontaktoj kun Esperantistoj en Dua Vivo ĉiam estis bonaj kaj mi tiel renkontiĝis kun sufiĉe multaj. La unuan fojon ke mi uzis Duan Vivon, la lando kiun Esperantistoj tuj malaperis. Pro tio ne multo okazis dum iom da tempo kaj nun la situacio ege pli bonas.

5. Se iu afero en Dua Vivo ne plaĉas al vi, vi mem povas ŝanĝi ĝin!

Davit
Davit

Ĉu mi ne mojosas kun mia apartamento, sunokulvitroj dumnoke kaj mia Trabant? :)

10 Comments / add your comment?

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Do agrablajn vizitojn al DV... amuzu vin bone, tie.
Amike
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara Daĉjo,mia komputilo ne akceptas DV,do mi petas vin malofte skribi vian feliĉan vivon en DV,por ke mi sciu, kia estas la vivo tie.Mi ankaŭ deziras ke vi renkontu vian virtualan edzinon tie ! hahahhaahaaaaa
Posted 4 months ago. ( permalink )
Babilonto says:
Saluton David,
tie ĉi vi povas legi pri Esperanto en DV.
http://duavivo.wordpress.com.

Mi ŝatas DV. Estas bona eblo por lerni Esperanton.
Vizitu nian bonan belan Esperanto-Landon en DV
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Saluton Babilonto! Jes, dankon mi jam foje legas tiun blogon. Mi partoprenis en unu babiladon en la nova lando, kaj ĝi tre plaĉis al mi.

La unuan fojon ke mi uzis Duan Vivon mi havis kelkajn problemojn. Mi ĉiam ŝatis la Esperanto-komunumon en DV, sed kelkaj homoj en aliaj lokoj agadis ege stulte. Nun mi scias kiel eviti tiajn problemojn. Kaj vidu, nun mi eĉ havas apartamenton kaj eĉ Trabant-on!

Konstrui spacon, kiel mi nun faras por mia Esperanto klubo, ankaŭ plaĉas al mi, kaj mi povas lerni uzi ĝin ankaŭ por informi pri Esperanto kaj praktiki ĝin.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Bonulo says:
Do vi jam konas mian fratinon Bonulinon. ;-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Hahahah, jes!! En la vera vivo mi konas ŝin ankaŭ--ŝi ja loĝas en mia urbo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Kie estas via Esperanto klubo ? Kaj kiam okazas tie io ? Mi volonte vizitus vin se vi permesas :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Nia Esperanto-klubo troviĝas en la "Esperanto-Bazaro" de Bonulino Kanto. Ĝi estas malferma.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Dankon, mi vizitis jam la lokon. Sed estis neniu tie tiam. Ni vivas en alia tempo :-/
Posted 3 months ago. ( permalink )
ANN"MDR says:
Interese legi pri DV, ankaŭ mi pensis ke unu vivo estas sufiĉe, kaj mi malofte vizitas en DV-n. Sed sen tiu, mi ne trovis vian blogon. -Vento
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...