En 12 horoj mi flugos al Sankta Luiso, en la mezo de Usono, por la unua fojo en mia vivo. Mi tie partoprenas en la usona nacia kongreso por Esperanto. Ankaŭ estos mia unua Esperanto-kongreso. Ĝis nun mi estis nur renkontinta Esperantojn private aŭ en malgrandaj grupoj, kune kun mia klubo tie ĉi en mia urbo, kaj kiam mi vizitis Armenion.
Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?
-
Mi ja laboras kun la publiko. Pli precize mi laboras en publika biblioteko. Plejparte respektas ho…
-
05 Jun 2009
Genocido Memoria Tago por Armenoj
-
Hodiaŭ, la 24a de aprilo, estas la Tago por la Memoro de la Armena Genocido.
Antaŭ iom da tempo mi…
-
24 Apr 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 028 visits
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
La etoso jam ŝajnas al mi esti tre bona. Michel, mi pensas ke ne bezonos tian jakon. La homoj tie ĉi vere estas diversaj, sed bonaj kaj malfermaj. La plejmulto da ili estas denaskaj usonanoj. Ni parolas Esperanton. Tio eble ŝajnas iomete strange al kelkaj homoj, sed vere ni diskutis ĝis nun normalajn aferojn kaj mi jam havas bonan tempon.
Vere ne estis verda aŭ iu ajn mistikismo. Oni parolis pri la Interna Ideo iometete, kaj tion mi tute ne taksas kiel mistikismo. Mi alvenis, tuj renkontis homojn, kaj trovis ke mi povis paroli kun ili pri multaj aferoj. Ni en Vaŝintono ankaŭ gastigos la venontan kongreson nacian usonan, kaj kelkaj homoj donis al mi bonajn sugestojn por tio kaj por la plibonigo de nia retejo. Mi sentis ke mi estis bone akceptata, kaj ke multaj homoj havas similajn sentojn pri Esperanto kaj pri la movado kiel mi. Eĉ se ili ne havis ekzakte la samajn sentojn, la atmosfero vere estis tolerema.
La etoso estis tiom bona, kaj la lingvo funkciis tiom bone, ke eble nun mi kredas je la "interna ideo"--la deziro de komunikiĝi pli bone kun homoj, uzante Esperanton kiel ilo tiuflanke. La sento estis bona, kaj mi ne povas tre bone klarigi ĝin.
En la universitato mi studis la germanan lingvon, kaj mi partoprenis en la germana klubo, kie ni provis ankaŭ uzi la germanan lingvon. Ankaŭ en la sama universitato, ekzistas ankoraŭ "lingva tabla kafkuniĝo" -- kuniĝo, kie ĉiu tablo havis flagon de aparta lando, kaj homoj kiuj volis uzi tiun lingvon iris al ĉiu taŭga tablo. Unufoje mi iris al la japana tablo, kaj trovis la homojn arogante, same kiel aliaj eksterlandanoj kiuj loĝis en Japanio je la sama tempo kiel mi. Aliafoje mi iris al la tablo por la germana kaj trovis ĝin sufiĉe afabla.
Oni bezonas havi disciplinon por kunsenti uzi fremdan lingvon en sia hejmlando. Por mi estis la Esperanto Kongreso ne nur sukcesa, sed tre amuza. Finfine dependas de la homoj kiujn vi renkontas, ĉu ne?
En kiu lingvo vi skribas ĉifoje, Valdi?
Sign-in to write a comment.