David Dougherty Published on June 5, 2009
by David Dougherty

David Dougherty's blog

Browse posts
Kanabo kreskas apud mia Laborejo! Tial...Stultaj Homoj!)
Posted on August 16, 2009
16 comments (latest 2 months ago)
Stultaj Homoj, Parto 3
Posted on August 7, 2009
22 comments (latest 4 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo, Parto 2
Posted on July 26, 2009
10 comments (latest 3 months ago)
Stultaj Homoj, Parto 2
Posted on July 13, 2009
13 comments (latest 4 months ago)
Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?
48 comments (latest 2 months ago)
Sankta Luiso!
Posted on May 21, 2009
15 comments (latest 6 months ago)
Genocido Memoria Tago por Armenoj
Posted on April 24, 2009
16 comments (latest 6 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo
Posted on April 10, 2009
11 comments (latest 7 months ago)
Nova konstruita lingvo
Posted on April 6, 2009
25 comments (latest 5 months ago)

Member tags

Iuf!

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 865 times

Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?

Friday June 5, 2009 at 05:04AM

Mi ja laboras kun la publiko. Pli precize mi laboras en publika biblioteko. Plejparte respektas homoj nin kaj la bibliotekon, sed nature ekzistas kelkaj kiuj ne respektas nin. Hodiaŭ venis vere kelkaj frenezuloj, ĉiuj dum la sama tago, kaj mi aŭdis kelkaj nekredeblajn stultaĵojn de ili.

Ĉi-posttagmeze, eble je la 16.00a, venis strangaspektanta homo al mi. Dum preskaŭ 10 minutoj li demandadis pri strangaj aferoj, kiuj havis nenian klaran signifon aŭ sintenon. Li diris al mi, ke li venis ĉar li estis aŭdinta ke ni vendas ĉapelojn ĉi tie, kaj ke li bezonis ion por kovri lian kapon, ĉar ĝi tiam pluvis ekstere. Mi diris ke ni ja estas biblioteko, kaj ke li iru al vestaĵvendejo. Li enuiĝis kaj diris ke kion li volis aĉeti estis piedpilkkasko tiucele (por Usonstila piedpilko, ne por piedpilko aŭ futbalo kiel scias la resto de la mondo). Usona piedpilko iom similas al rugby, kaj la kaskoj por tiu sporto aspektas jene:

Football Helmet
Football Helmet

Por tiuj, kiuj ne scias, la respondo estas ne. Bibliotekoj tie ĉi ne vendas tiajn aferojn, kaj ni ne uzas ilin por kovri la kapon dum pluvado en Usono!

Li diris, "Vi ja vendu ilin tie ĉi! Kial vi ne vendas ilin tie ĉi?" Mi respondis ke sportvendejo havas tiajn aferojn. Li demandis, "Se mi revenos je la jaro 2018, ĉu vi tiam vendos ilin?" Mi tute ignoris la demandon kaj ne respondis. Nature, mi esperis ke li atendus almenaŭ ĝis tiu jaro por reveni denove!

Li faris similajn demandojn, tute rapide. "Kiel mi atingu laboron ĉi tie?" Mi donis al la la adreson de la ttt-ejo kie oni reĝistriĝas por fari tion. Li demandis, "Se mi venas ĉi tien je la jaro 2018, ĉu mi povas akiri laboron?".

"Kiam vi malfermos sabate?" Mi respondis, "Je la naŭa." Li diris ke li volis veni je la 6.45 matene kaj volis eniri. Mi nur respondis "Tio ne eblas." Lia tono estis iom disputetema. "Vi estu malferme ĉiam!" li diris ktp ktp. Li postulis helpon trovi libron. Mi diris ke li parolu kun la bibliotekistoj ĉe la Informejo. Ankaŭ li ŝajnis ne ŝati tiun respondon. Li demandis kie estas telefono, ktp ktp.

Mi pensis al mi mem, "Ho, Jesuo Kristo!". Tuj post tiu momento, mi pensis al mi mem, "Ho jes, mi forgesis. Jesuo Kristo ja ankaŭ vizitas mian bibliotekon!" Mi estis preskaŭ forgesinta.

http://www.ipernity.com/blog/david_dougherty/135613

Kaj nun kie estas Jesuo kiam mi vere bezonas lin? Jesuo estis tie antaŭ eble unu semajno.

Ĉi-foje savis min mia kolaborantino. Ŝi diris "Mi trovos la ĉefon kiu helpos al vi!". La homaĉo tuj malaperis.

Post unu aŭ du horoj pli venis alia frenezulo al mi kaj faris demandon. Ŝi jam alparolis min antaŭe. Kutime kiam ŝi venas, ŝi petas helpon, ĉar ŝi diras ke iuj strangodorantaj kaj strangodorantoj eksterlandanoj kiuj eĉ ne parolas la anglan forĵetis ŝin el ŝia propra domo kaj ĉu mi povas helpi al ŝi?

Ĉi-foje ne. Ŝi diris al mi, "Kiam policisto venas la vi kaj kreas problemon, la raporto de la afero estas trovebla rete, ĉu ne? Aŭ se ne, la policisto ankoraŭ mem persone posedas ĝin, ĉu ne?"

Mi respondis ke mi havas neniun ideon. Mi ankaŭ vere ne volis demandi pri la detaloj de ŝia rakonto. Ŝi tutsimple diris, "Ho, okej, vi ne scias...dankon!"

Eble Jesuo staris ekstere! La frenezulino forlasis. Kutime ŝi staras tie kaj rantas dum dudek minutoj, sed ĉi-foje mi ne devis suferi tiel!



48 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Kara amiko,
dum pli ol 4 jaroj mi laboris kiel volontulo en socio kultura centro, mia tasko estis trinkejestro. Mi ridegis kun via rakonto ĉar tuj mi remeroris la multajn strangajn ulojn kiuj vizitis la trinkejon kaj havis plej bizarajn demandojn. Dum momentoj ke estas malmultaj klientoj, mi ĉiam instigis ilin al plia parolo kaj , nu ĉiam, montriĝis ke tiuj homoj spertis iun suferon aŭ strangaĵon en vivo.
Plej stranga sperto estis kiam eniris sufice juna kaj certe ne malbelaspekta virino kiu rakontis al mi pri sia laboro. Ŝi kaptis pedikojn sur korpo de malliberuloj. Kredu aŭ ne sed ŝi rakontis al mi dum pli ol horo kiel malfacilas esti trovi pedikojn, precipe ĉe la tikla parto de vira korpo.

Strange ke en usonaj bibliotekoj oni ne vendas ĉapelojn nek piedpilkojn. Provu eble estos sukceso;-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Ho ve, Jakvo!! Tio ja estas strangega!

Jes, mi havas multajn rakontojn pri mia laboro, sed tio kio okazis hieraŭ (jaŭde) estis inter la plej strangaj, kaj nature mi devis raporti pri ĝi.

Mi jam scias, ke laborantoj en drinkejoj ŝajne havas pli da bizaraj rakontoj ol mi. Sed ni devas kapabli ridi pri tiaj aferoj ĉu ne? Sen tiaj rakontoj estus la vivo enuja.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Labori kun la publiko ĉiam donas amuzajn anekdotojn!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Martin Strid #ЄЭ# says:
Mi envias vin. Ĉe vi la stranguloj estas nur vizitantoj. Ĉe ni ili fariĝas altaj ĉefoj. Ili inventas diversajn senutilajn rutinojn, administrajn regulojn kaj komplikigajn devojn uzi malpraktikajn komputilajn sistemojn por fari simplajn aferojn. Vi ĝoju!
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Kredu min, ankaŭ estas stranguloj kaj ekcentrikuloj kiuj laboras tie. Mi ne ŝatas la plejmulton da ili. Sed eĉ ili ne kapablas tro malhelpi al mi -- la laboro sufiĉe plaĉas al mi ĉiuokaze.

Mi fakte amikiĝis kun kelkaj da miaj regulaj gastoj en la biblioteko -- unu el Bolivio lastatempe invitis min al rostofesto sur plaĝo, kaj alia kiu estas armeno metis min en kontakto kun armena grupo en mia urbo.

Mi ne bedaŭras mian laboron. Tute ne!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
He - David - forsan un festa organisat in annu 2018 va esser tre interessant? Esque tu vell acceptar li invitation de ti strangi person ? :D :D
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld says:
Maxim regretinde Sro Iesu Kristo ne koncernas vua problemo.

Tam longe kam vu havas auro* (aura) di mutono cirkum vu,
diversa animali sovaja prizas o tendencas atakar vu, qua
esas bona vildo (game) por li. Ma en mea vivo men jame*
atakabas animali od irga fola personi, pro ke me havas
feroca auro* di tigro cirkum me' nam me esas Kungfuisto ed
esis ecelanta mercenario. Lernez Karate por divenar volfo.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Mielo says:
Mi ricevas ĉiutage multe da telefonvokon de klientoj. Kiuj ofte demandas kaj diras grandajn stultaĵojn. Por mi necesas multe da toleremo ke mi estu ĉiam afabla sed almenaŭ ne maltolerema.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Quankam me esas feroce forta, me povas quik divenar tolerema' e kondutar afable
mem a stulta e fola personi, nur se onu pagas a me' por la laboro mem multe iritiva.
Do surfacale vu e me kondutas tote same ecepte ke me povus quik ocidar tal personi
en mea kordio, dicante ke "Tu esas tre fortunoza nam nun me recevas pekunio pro tu."
Do imaginez en vua kordio ke vu povus ocidar omna stulta personi avan vu, se vu ne
recevus la pekunio por ne ocidar tal fola personi. Havez lore vua mizerikordio sur li.

Por dicar verajo a vu, fakte ocidar personi mem tam maligna kam posibla tote ne
esas tante plezanta experienco ke vu povus imaginar. Evitez tal situeso, se posibla.
Co esas la pro-quo ke multa USA'ana soldati divenis psikale tre malada pos ke li
ri'venis ad'en USA pos mortigir multa Iraki sive kriminoza sive inocenta en Irakia.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld edited this comment 6 months ago.
Bebson Hochfeld says:
Semblas a me ke mea kafeo esis tro forta por domtita ed afabla mutoni.
Tamen maxim regretinde en la nuda socio, "homo homini lupus est.".
Posted 6 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Ĉu Valdi kaj Bebson nun skribis iliajn komentojn en Ido lingvo ? oh,...... En ĉi tiu mondo mikse vivas stultuloj kaj saĝuloj.......... Se ĉiuj estus stultuloj en ĉi mondo, kia estos ĉi tiu mondo ? Eble tia mondo ekzistos postmorto,laŭ mi.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro replies:
Se ĉiuj estus stultuloj en ĉi mondo, kia estos ĉi tiu mondo ? Kara Onklo, ni provu imagi la malon - en ĉi mondo ĉiuj homoj estas saĝaj. Certe pli bona, tamen ankaŭ multe pli enuiga estus tia mondo...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Valdi uzas sua Occidental dum ke me sempre skribas en Ido.

> Se ĉiuj estus stultuloj en ĉi mondo, kia estos ĉi tiu mondo ?
Se tala, oni ankore devos tolerar omna stulti o divenar stulto per su ipsa.
손바닥으로 하늘을 가리려한다.

Parenteze me tre prizas la Korea dramato nomata ye 환상의 커플.
Me preske omna'die spektas Korea dramati! Tre ecitanta.....
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld replies:
>http://www.ipernity.com/blog/leehyunhee/165434

Onklo ja efacis omna mea mesaji en Ido en sua pagino,
forsan pro ke lu esas talibanal Esperantisto. Kompreneble lu darfas.
Ma la Korei generale esas tre mentale-streta personi. Ho, Lala!
Co esas nur mea personal impreso pro ke me habitas en Japonia apud Koreia.
E pluse me povas parolar la Korea e havas mem bona amiki Korea en Japonia.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld edited this comment 5 months ago.
David Dougherty replies:
Mi petas de vi ĉiuj ke vi ne ataku unu la alian tie ĉi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Atako? Ay-yay-yay! Nur mea humila (kom Yudo) komento.
Me nule efacis mesaji en altra lingui kam Ido en mea pagini.
Voluntez dicernar ataki de komenti mem kucpoza* (with chutzpah).
Maxim regretinde me ne povas esar bona pacifisto quale vu.
Me esas ma ... emerita mercenario.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
David Dougherty says:
Fakte, Bebson, mi lernis Judo-on dum la naŭdekaj jaroj... :) mi ne havas aŭron de ŝafo, sed mi eble aspektas malferme--alireble.

Mi kutime ne batalas kun klientoj en mia laboro -- tio estus malsaĝa. Tiu homo kiu faris tiujn stultajn demandojn nur estis stranga. Mi poste ridis.

Hodiaŭ mi argumentis kun kliento, kiu rifuzis atendi en la linio, kaj ŝi postulis de mi la nomon de la ĉefo. Mi donis al ŝi la noman karton de la ĉefo kaj rifuzis helpi al ŝi ĝis ŝi starus en la linio malantaŭ de la aliaj. Ŝi decidis forlasi anstataŭ de atendi. Kelkajn aferojn mi rajtas ne toleri...sed tiu afero estis pli ĉiutaga kaj kutima.

Sed demandi pri piedpilkkaskoj en biblioteko publika estas nur frenezaĵo, kaj por mi pli interesa. Tial mi priskribis ĝin tie ĉi.

Onklo, jes Bebson skribas Idolingve, kaj ŝajnas ke Valdi nun skribas en Occidental/Interlingue. Mi naŭdekprecente komprenas, do tio ne ĝenas min.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Laŭ mi estas stranga uzi en topiko alian lingvon kaj ne tion kion la originala verkisto uzis. Ĉefe tiam se ni komprenas kaj povas uzi ĝin. Kaj ne tro ĝentila afero. Eble ankaŭ mi devus propagandi la hungaran lingvon ĉi tie. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
> Laŭ mi estas stranga uzi en topiko alian lingvon kaj ne tion kion la originala verkisto uzis.

Ho, Lala! Sro David DOUGHERTY unesme demandis ke lu divenez un de mea amiki
en la reto (Monday May 4, 2009). E me volunte konsentis kun lu. Do me pensas ke me
darfas komunikar kun lu en mea Ido, dum ke lu komunikas kun me en lua Esperanto.
Ka me ne esas justa? Me do nule propagas Ido inter Esperantisti. Ignorez me kande
vu ne prizas Ido. Ma Esperanto esas suficante forta. Egy fecske nem csinál nyarat.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Bebson, mi proksimume komprenas kion vi skribas. Kaj kompreneble vi rajtas uzi tiun lingvon kion vi nur volas. Por mi nur iomete estas stranga kial vi ne uzas la Espernaton en topiko kie aliaj homoj skribis jam Esperante kaj vi posedas la lingvon.
Sed uzu la Idon sane :-)

Ĉu vi komprenas ke la hungara frazo kion vi citis, kion esperimas ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 6 months ago.
Bebson Hochfeld replies:
Me tote ne komprenas vua frazo "Sed uzu la Idon sane :-)", nek mea ciatajo, quankam
ye tre multega yari ante nun me lernis la Hungara' e pose komplete obliviis olu, stranja!?
Kompreneble me libere darfas uzar mea Ido, pro ke mea Ido sola esas preske nulo
avan la granda linguo artificala, nome, Esperantao, kad Yes? Ka me do esas sana?
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Jajjj ! Mi nur deziris al vi ĉion bonan, pacon, sanon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Ups! Esperantao -> Esperanto, kompreneble!
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Valdi (Elbik) replies:
Kara Mielo

Mi ne skribas in esperanto cxar nun mia esperanto es terrure erara. Kelkfoje mi provis respondi in esperanro kaj aliaj mokis mi. Mi vundigas esperanton. Do mi preferas uzi lingvon kiu es plu proksima al miaj lingvaj kustumoj, malgre ke mi uzis es-po dum 2 jaroj kaj occidental/interlingue mi uzas de 3 monatoj. Gxi estas simple plu facil por mi mem.

Alia avantagxo estas ke uzi komentoj in kelkaj lingvoj kiuj estas kompreneblaj inter esperantistoj, idistoj, interlinvanoj, .... permesas forigi cxiuj "lingvaj fashistoj" kiuj refuzas diskuti in iu ajn lingvo krom esperanto kvancam ili povas kompreni (multaj el ili estas poliglotoj kiuj konas multajn europajn lingvojn) !

Por personoj kiuj pensas laux "esperantista filosofio" estas vere desfacile kompreni ke existas aliaj help-lingvoj kiuj funkcinas in altra maniero kaj certe ili ne estas pli malbona kam esperanto. Do mia intenco tute ne estas propagandar.

amike
Valdi
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Nu, mi nur povus ripeti kion mi jam respondis al Bebson.
Mi havas nenion problemon pro la iIo. Mi ĝojas ke vi ektrovis la lingvon kio estas pli simpatia kaj faciala por vi. Mi certas se ni eventuale renkontiĝos ie ni povos kompreni unu alian. :-)

Kaj mi petas pardonon de David pro tio ke mi deflankiĝis de la originala temo. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
> Do mia intenco tute ne estas propagandi (Occidentalon).
Pro quo vu ne dicas hike ke Occidental esas superiora hike ed ibe ad Esperanto?
Ka vua kustumala kredo chanjas segun la loki o la situesi? Ma co konvenas, ka No?
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Mielo replies:
Bone, bone, mi pardonpetas. Ĉu estos sufiĉa ? :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld replies:
Ay-yay-yay! Me ne dicas co ne a Kara Sro Mielo ma a Sro Valdi en Polonia.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld replies:
> Fakte, Bebson, mi lernis Judo-on dum la naŭdekaj jaroj... :)
> mi ne havas aŭron de ŝafo, sed mi eble aspektas malferme--alireble.

Se tale, montrez vua nigra belto* sur la muro di vua laboreyo. Pro ke ......
Vua mieno aspektas tro jentila por ke stulti facile povez mis'komprenar vu.

Parenteze mea maxim intima (en la bona senco) Japona amiko havas la nigra belto*
di 7-esma grado. Me jame* vinkis lu per mea Kungfu. Karamba!, Lu esas vera monstro.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty replies:
Hahahahahah!!!

Tiu ĉi konversacio jam iĝis pli strangega ol la originala temo!!! HO VE!!

Maybe English really is a more neutral international language!! hehehehe

Ĉiuokaze, mi mem pensas praktikmaniere--Ido vere ne ĝenas min, mi mem ne skribos en ĝi, sed mi kapablas legi ĝin preskaŭ senprobleme. Occidental ankaŭ.

Mielo, bonvolu ne zorgi! Mi komprenas tion kion vi celas diri, sed se ili nur tajpas idolingve aŭ occidentlingve en mia blogo iomete, vere mi ne havas problemon kun tio. Kaj mi konas Valdi-on jam relative longe.

Denaske mi parolas la imperialisman (heeheehee). Mi ankaŭ parolas la germanan flue, la francan meznivele, kaj konversacie kaj por legi mi povas uzi la nederlandan senprobleme. Konversacie mi scipovas la japanan iomete, sed mi ne povas legi multe da ideogramoj. Mi ankaŭ lernis la hispanan, la latinan, la irlandan, kaj la rusan, sed mi ne vere kapablas uzi ilin ĉar mi ne studis ilin sufiĉe longe. Por preskaŭ ĉiu lingvo krom la konstruitaj, en Ipernity ili havas tiun tradukilon, se mi havas problemon kompreni.

De ĉiu homo kiu vizitas mian blogon mi nur petas ambaŭflankan respekton kaj iom da "common sense". Eble mi iam baldaŭ blogos pri la temo de Ido aparte--mi lastatempe lernis ke mi povas trovi en mia regiono librojn pri tiu afero. Tio ja estos aparta kaj interesega blogero.
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Jakvo,

estas amuza ke vi parolis pri la virino kiu kaptis pedikojn! Mi nur nun memoras ke pediko en la angla lingvo estas "louse". Se via laboro aĉas aŭ ne plaĉas al vi, en la angla ni diras ke ĝi estas "pedikema laboro" (anglalingve "a lousy job"). Tiu virino povus diri angle "I REALLY have a lousy job!" heheheeheheh. (Mi vere havas pedikeman laboron).
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Kara David, nu tion mi pensis kiam ŝi rakontis al mi. La angla ne estas fremda al mi ĉar 80% de programoj en televido estas en la angla. Malavantaĵo(?) Laŭ mi ne, mi lernis la parolan anglan dank'al televido. Bedaŭrinde ne kapablas skribi ĝin kaj legi n edonas problemojn entute.
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Dougherty replies:
Hej Jakvo, tio estas interesega por mi. Vi loĝas en Belgio, ĉu ne? Mi ne sciis ĝis kiu punkto vi lernis la anglan. Mi nur intencis esti pripensema--mi scias ke multaj belgoj lernas la anglan tre bone, sed mi scias ke lingvoniveloj malsamas kun ĉiu persono, precipe kun tiaj idiomoj.

Ĝis certa punkto mi scipovas la triajn lingvojn de Belgio. Mi parolas la germanan flue, la francan iom, kaj la flandran/nederlandan konversacie.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Mi ne kapablas imagi, ke iu vere vivtenas sin per tiel stranga laboro! Aŭ mi malbone komprenas kaj ŝi nur volontule helpas al tiu viro, kaptante liajn pedikojn?
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Nun mi jam scias kio okazos en mia laborejo venontsemajne--eble iu "trekano" venos al mi en la biblioteko kaj parolos al mi en la klingona!

www.kli.org/kli/langs/KLIe-oUTF8.html

Mi estu preparita!
Posted 6 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Hodiaŭ mi havis alian interestan bibliotekklienton! Ankaŭ preskaŭ unikva afero, sed ne tiom aĉa kiom la aliaj kiujn mi malsube priskribis.

Mezaĝa viro prenis libron por legi, kiun ni rezervis por li. La libro temis pri alkohol kaj alkoholismo. Li diris, "Hej, dankon por la libro! Estas amuza...la juĝisto devigis de mi, ke mi legu tiun ĉi libron kaj skribu raporton pri la enhavo, kiel parto de mia kondamno!"

Mi nur diris, "Bone! Mi esperas ke vi ĝojos ĝin. Bonan legadon!"
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
:-))))

Edukanto juĝisto :-)

Via laboro estas tute amuza. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
David - tui blog occupa un del altissim locos in ipernity - it's HOT !
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Bebson Hochfeld replies:
Hodie oni generale ne dicas "it's hot!" ma "it's cool!".

Yes, Sro David DOUGHERTY'ens blogo esas un del cool blogi en Ipernity, ka No?
Pro ke lu honeste montras sua kelka febleso, co signifikas ke lu fakte esas tre
kurajoza persono, irge quale lu surfacale aspektas febla. Me sempre rekomendas
a lu' montrar lua vera esenco, for'jetante lua iluzional amikeso sub Esperanto.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
David Dougherty says:
Ĉu vere? Mi ne rimarkis...sed bonege. Baldaŭ mi eklaboros, kiu scias kio okazos en mia laborejo hodiaŭ, kiun mi povas aldoni? :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Odamir says:
He he! Tre amuzo via rakonto David!
Diru al mi, ĉu tiuj homoj ne miskomprenis kaj pensis ke via laboro estas frenezulejo!? :-)))))
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo says:
La tuta mondo estu frenezulejo- kia progreso por tuta la homaro*
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Iuf! says:
Onklo estas fanatikulo kaj senedukiteca, nur nun mi vidas tion. Lia edukiteco dependas de la konsentoj pri liaj pensoj. Stultulo! Mi jam diris kion li meritas auxdi (legi).
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Clayton, kial vi skribas tion tie ĉi? Bonvolu ne uzi mian spacon kritiki Onklon, li estas mia bona amiko.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Iuf! replies:
Li atakas ne esperantistojn aŭ tiujn, kiuj simple mencias Idon kaj iun ajn plan-lingvon en lia paĝo aŭ diskutejoj. Kial li rajtus paroli pri stultaj homoj? La unuan fojon, mi eltrovis talibanan esperantiston en la reto. Li malpermesas aliajn paroli pri Ido kaj eĉ minacas ilin. Tamen kaj absurde, li sin sentas rajtanta paroli en esperanto en aliaj spacoj. Se li estas esperantisto kaj apartigas homojn pro esperanto, mi ne estas esperantisto. Sed mi ne distingas la esperantistojn disde la ceteraj homoj. Onklo estas talibanano.

Se li estas via bona amiko, ĉu li daŭrus via bona amiko, se vi forlasus esperanton? Faru laŭvole: Se vi volas viŝi miajn vortojn, mi ne koleros kontraŭ vi, ĉar mi respektas vian individuan liberecon agi. Mi daŭras respektanta vin. Senkondiĉe!
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Mi nun viŝas nenion, mi nur ĝentile petas ke vi daŭrigu tiun disputon aliloke. Mi ja jam scias ke ĝi komenciĝis en alia blogero. Diversaj Esperantistoj havas diversajn kredojn, kaj kiam oni trajtas min kun respekto mi emas fari same.

Mi mem preskaŭ kabeis antaŭ kelkaj jaroj, pro kelkaj ekstremaj kredoj kiujn mi rimarkis en kelkaj Esperantistoj. Plejparte mi lernis toleri aliajn Esperantistojn kaj eble lerni ion de ili.
Posted 4 months ago. ( permalink )
David Dougherty edited this comment 4 months ago.
Odamir replies:
David vi pravegas!!
Oni devas ĉiam klopodi respekti la personojn eĉ se li pensas malsame de ni!!
Bedaŭrinde la homoj ĉiam emas diskuti pro nenio, tio estas granda perdo de la tempo kaj de energio.
Bone, mi ŝatis vian rakonton, daŭrigu... :-))
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir edited this comment 4 months ago.
Wel says:
Saluton, David! Inter la rakontoj, tiu pri piedpilko-kasko plej plaĉis al mi :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...