Mi ĵus eble esprimis tre kompleksan demandon, kaj ĉi-vespere mi ne esperas paroli pri ĉiu ebla respondo, sed mi nur volis doni al vi kelkajn pensindaĵojn. En la lastaj kelkaj jaroj, mi aŭdis kaj legis multon pri Esperanto kaj la demando de se Esperanto povas helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj aŭ ne.

Laŭ mia opinio, nature se oni lernas Esperanton, oni ne minacas tiajn lingvojn. Aliflanke, ĉu Esperanto vere helpas al ili, kiel lingvo kaj kiel movado? Foje, Esperantistoj konsciigas kaj atentigas al aliaj homoj pri minoritataj lingvoj kaj dialektoj. Nature, tio estas bonega. Unu el malmultaj artikoloj kiujn mi legis pri la popolo kaj lingvo de Mari-el en Rusio estis en Esperanto-gazeto. La Esperantistaro konsistas el multaj homoj, kiuj konscias kaj interesiĝas pri tiaj aferoj.

Kelkaj da vi jam scias, ke mi foje parolas tre cinike pri la Esperanto-movado, kaj tion mi ne faros hodiaŭ. Sed verdire, oni parolas pri la neŭtraleco kaj uzebleco de Esperanto, kaj emfazas tion la plejmulte. Oni reklamas pro Esperanto. Ĉiam oni diras ke Esperanto povas helpi prezervi minoritatajn lingvojn, aŭ almenaŭ ne minaci ilin. Plejcinike elpensite, la numero da Esperantistoj ankoraŭ ne estas sufiĉe granda, kaj ilia influo ne estas sufiĉe pova, ke ili kapablus detrui alian lingvon eĉ se ĉiuj da ili aktive volus. Aliflanke, ni kiel Esperantistoj povus fari iomete pli por konservi minoritatajn lingvojn kaj dialektojn, sed ni volas. Esperanto ne vere estas la direkta solvo.

Mi scias ke lerni tian lingvon vere estas malfacila, precipe ĉar mi mem provis ellerni kelkajn. Mi lernis la irlandan gaelan lingvon en kelkaj kursoj. La literumado kaj prononcmaniero por mi estis granda bariero. Mi povas saluti gaele kaj preskaŭ diri nenion pli. Minoritataj lingvoj suferas, ĉar en antaŭaj jaroj la registaroj de la landoj en kiuj ili troviĝis ne subtenis ilin kaj ofte eĉ malpermesis ilin. Praktike, tio signifas ke oni ne instruas ilin en kutimaj lernejoj, aŭ oni nun instruas ilin post la popoloj jam forgesis la trafitajn lingvojn. Oni ne uzas, aŭ almenaŭ dumlonge ne uzis, ilin en medioj. Eĉ multe da ili ne havas propran skribitajn formojn.

Se oni lernas tiajn lingvojn, ofte oni ne lernas ilin propre--oni lernas diversajn dialektojn kaj skribmanierojn, kaj tio estas konfuza afero. La manko de subteno rezultis en la manko de normigado. Ankaŭ oni nepre bezonas skribitan formon de lingvo hodiaŭ. Alia problemo estas ke se vi ne loĝas en la okcidento de Irlando, vere vi ne kapablas renkonti kun multe da denaskaj parolantoj de la gaela. Akceso al tiaj lingvoj vere estas problemo por multe da homoj.

La solvo havas du flankojn. Mi ne proponus al ĉiu usonano ke ni nepre devus lerni la ĉerokian. Preskaŭ ĉiu Esperantisto kapablas lerni unu minoritatan dialekton de sia lando. En lingvo-instrado, oni diras ke vi komencu kun la konata, kaj iras al la nekonata.

Mi mem havas ekzemplon. Mi studis la germanan en la universitato, kaj studis ankaŭ en Germanio dum unu jaro. Mi studis en Bremeno. La indiĝena dialekto tie nomiĝas Plattdeutsch (bazgermana). Mi por aliaj kialoj faris unu kurson pri la nederlanda lingvo tie en Bremeno. Mi poste rimarkis ke la bazgermana estas ja miksaĵo de la nederlanda kaj la germana. Mi nun ne povas paroli la bazgermanan flue, sed mi lernis almenaŭ kompreni ĝin tre bone. Multe da ni kapablas fari tion. Mia avo parolis la bazgermanan denaske, kaj pro tio mi havis intereson. Aktiva intereso ankaŭ gravas, sed vi vere nur devas legi, aŭskulti, kaj fari la konektojn inter la nova lingvo aŭ dialekto, kaj al la lingvo kiun vi celas lerni. Mia rekomendo estas: Hispanoj kaj Portugaloj, se ili emas kaj volas, eble lernu Galegon. Aŭ Ladinon! Parolantoj de la germana aŭ nederlanda--la bazgermana aŭ friza (Friesisch), la jida, kaj estas aliaj eblecoj. Por parolantoj de slavidaj lingvoj kiel la pola, ĉeĥa, slovaka, ktp, vi povus lerni la sorban aŭ la vendan (kiuj estas slavidaj, eĉ se ili situas en Germanio). Se vi scipovas la francan, kial ne lernu Cajun (kejĝana), la antikva franca dialekto de la usona substato Luiziano (Louisiana)? Se vi estas japano, lernu la okinavan. Estas aliaj eblecoj. Mi proponas tion, ĉar multe da homoj kapablas fari tion, eĉ se ili ne kredas tion. Se vi volas lerni ion pli ekzotikan nature faru tion, sed mia punkto estas ke ĝi ne devas esti tro fremda por vi, kaj vi helpos al malaperanta kulturo. Mi lastatempe denove akiris librojn pri la bazgermana kaj la jida lingvo kaj ekokupiĝis pri ili.

La dua flanko estas -- uzado, eĉ se pasive. Kiam mi loĝis en Germanio, mi trovis en Bremeno la Bazgermanan Instituton, kiu havas librojn. Tio estis 10 jaroj antaŭ mi ekuzis Esperanton. La samaj registaroj kiuj antaŭe malhelpis al tiaj lingvoj nun ofte provas helpi al ili, eĉ se ĝi estas preskaŭ tro malfrue. Mi petis de la laborantoj ke ili legu kelkajn frazojn por mi, kaj ili tre ĝojis pri mia intereso. Nuntempe, kiel neniam antaŭe, oni povas uzi la interreton. Mi trovis podkastojn en la bazgermana kaj eĉ en la jida, kaj mi nun abonas ilin! Eĉ ekzistas vidbendoj pri la bazgermana sur YouTube! La samaj medioj kiuj nun donas novan vivon al Esperanto kaj ĝia kulturo faras simile por multe da minoritataj lingvoj kaj dialektoj.

Nur mia penseto...kaj mi mem en malgranda maniero faris kaj nun denove faras tion. Aŭskultu la voĉojn de tiuj ĉi lingvoj kaj dialektoj, antaŭ ili daŭre silentiĝos.