David Dougherty Published on April 6, 2009
by David Dougherty

David Dougherty's blog

Browse posts
Stultaj Homoj--kaj kie estas Jesuo Kristo, kiam mi bezonas lin?
Posted on June 5, 2009
48 comments (latest 2 months ago)
Sankta Luiso!
Posted on May 21, 2009
15 comments (latest 6 months ago)
Genocido Memoria Tago por Armenoj
Posted on April 24, 2009
16 comments (latest 6 months ago)
Esperanto en la Virtuala Mondo
Posted on April 10, 2009
11 comments (latest 7 months ago)
Nova konstruita lingvo
25 comments (latest 5 months ago)
Kiel plej bone helpi al minoritataj kaj mortantaj lingvoj?
Posted on March 30, 2009
14 comments (latest 8 months ago)
Mi persone renkontis Jesuon Kriston en mia laborejo!!
Posted on March 12, 2009
19 comments (latest 6 months ago)
Pli bona Esperanto-Reklamo
Posted on January 30, 2009
7 comments (latest 9 months ago)
Amuza vidbendo pri Esperanto-Reklamo
Posted on January 24, 2009
2 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 728 times

Nova konstruita lingvo

Monday April 6, 2009 at 03:54AM

Mi ĵus malkovris novan provon krei konstruitan lingvon. Ĝi aspektas al mi tre interesa, precipe ĉar la vortoj venas el multaj diversaj lingvoj, precipe la araba, la hinda, la rusa, kaj la araba. Ĝi nomiĝas Lingwa de Planeta. Por mi ĝi estas tre interesa, ĉar mi rekonas multajn vortojn (ĝi evidente adoptis eĉ kelkajn el la japana).

Maldekstre je la hejmpaĝo vi povas sendi la paĝon al tradukilo por legi ĝin en Esperanto. Jen la ligilo al la retpaĝo:

www.lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

Ĉu Lingwa de Planeta estas ...

1. inteligenta kaj bonsenca provo?

2. perfidilo aŭ minaco kontraŭ la Esperanto-movado? Hahahahahaah!

3. klevera ĉar ĝi uzas multajn lingvo-fontojn, aŭ ĉu malbona, ĉar ĝi uzas tro da diversaj lingvo-fontoj?

Ĝi ŝajnas esti relative juna (2 aŭ 3 jaraĝa). Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi?

Kion vi pensas?

25 Comments / add your comment?

Michel de Sainte-Déprimepro says:
Jes, mi jam aŭdis pri tiu lingvo. La provo--provo, ne neŝanĝebla Revelacio-- estas tre laŭdinda kaj nesektema. La vorttrezoro estas vere internacia, kaj la gramatiko sekvas la senfleksian vojon de Interglossa de Lancelot Hogben.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Ralph Dumain says:
Inventado de novaj, lertaj se senulitaj lingvoj estas tre agrabla speco de masturbado kaj bonega hobio.

Por plua tia stimulado, v. mian gvidilon al interlingvistiko:

www.autodidactproject.org/guidespo.html#inter
Posted 8 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
:-)))) Vi sendube pravas, Ralph.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Jacob Nordfalk says:
Ŝajnas vere impona laboro, kvankam mi dubas ĉu la vortaro estas pli facile ellernebla ol tiu de Esperanto.

Ĝenerale mi simpatias kun pluaj streboj al internacia lingvo kiun ĉiuj povas facile lerni, eĉ se mi mem estas tro pigra por provi.

Ni devas ja konfesi ke Esperanto ne venkis la mondon (eĉ se ĝi venkis niajn korojn) kaj ke eble la resondo ne nepre nomiĝu "Esperanto!" por esti akceptebla.

Jen alia lingvoprojekto: www.fasile.org
Posted 8 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara Daĉjo ! Lerninte tiun lingvon,bonvole skribu ,kio estas merito aŭ malmerito ,kompare kun Esperanto,mi petas. MI opinias ke fari artefaritan lingvon estas senutila afero krom Esperanto.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Mi disdividus mian opinion en du partojn:

1. Kompreneble, krei novan lingvon estas afero interesa. La gehomoj kreas multajn aĵojn kvankam senutilajn, tamen belajn kaj agrablajn. La lingvo aspektas malbele, kun hake mallongaj vortoj prenitaj de diversaj lingvoj. Kiom longe oni provu kaj reprovu denove intermiksi diversdevenajn vortojn por krei pluan lingvon? (Foje nature ekestintaj kreolaj lingvoj prezentas plisimpligajn regulaĵojn kaj logikaĵojn pri rimarkindajn ol multaj "eltirkestaj" lingvoj).

2. La vasta disvastiĝo de Esperanto (vasta : kompare kun la aliaj planlingvoj) estas la merito de ĝia kreinto. Zamenhof estis talenta organizanto kaj merkatiganto. Li sukcesis arigi siajn adeptojn, forigi la aliopinianojn, krei la komunumon postvivintan. Neniu antaŭe, nek poste faris tion, ĉar ĉiu lingvokreinto okupiĝis ĉefe pri la ilo, ne pri la anaro. Ne forgesu, al kiu gento apartenis Zamenhof kaj agnosku, ke tiu gento posedas kelkajn apartajn ecojn : influipovon, animan alsintirforton, komunikkapablon kaj entreprenemon.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Milokula Kato edited this comment 8 months ago.
David Dougherty says:
Verdire, mi ne ekspektas lerni bone pli ol unu konstruitan lingvon, ĉar mi pensas ke mi povus uzi mian tempon lerni pli da naturaj lingvoj, inkludante la denaskan lingvon de Milokula Kato.

Kompare kun aliaj provoj, mi trovas tiun ĉi provon ege pli interesa, ĉar ĝi almenaŭ havas vortojn el multaj diversaj fontoj, kaj la ideo de tio estas bona, laŭ mia opinio. Mi ankoraŭ ne detale rigardis la gramatikon. Almenaŭ ĝi estas pli diversfonta lingvo.

Laŭ mia opinio, la fakto ke Esperanto estas plejparte eŭropdevena lingvo ne estas problemo, precipe ĉar ĝi estas facila, sed Lingwa de Planeta provas inkludi pli da lingvoj. Kaj mi ankoraŭ kapablas kompreni kelkajn vortojn.

Mi jam rigardis al Fasile kelkaj jaroj antaŭe. Al mi ŝajnas ke Fasile, Ido, kaj kelkaj aliaj estas relative similaj al Esperanto, sed iliaj uzantoj kaj kreantoj ĉiam komparas iliajn lingvojn al Esperanto, kaj diras ke ilia estas pli bona. Sed ĉu ili vere havas novajn ideojn?

Tiaj lingvoj ankaŭ estas plejparte latindevenaj, almenaŭ iomete pli ol Esperanto. Esperanto tiuflanke estas "mezkazo"--ĝi ja estas plejparte latindevena, sed kun multaj germanaj kaj anglaj vortoj ankaŭ. Lingwo de Planeta estas ekstreme pli diversa. Ido ktp fokusas iomete pli sur latindevenaj vortoj, sed ankaŭ havas kelkajn aliajn fontojn.

La plej fokusitaj planlingvoj estas kombinaĵoj de lingvoj en specifia lingvogrupo aŭ familio.

Slovio (por slavidaj lingvoj) www.slovio.com kaj Nordien (por ĝermanaj lingvoj) www.geocities.com/aronoc estas bonaj ekzemploj de tiu tipo. Eble ankaŭ Interlingua por latinidaj lingvoj. Tiaj lingvoj ŝajne provas funkcii kiel Esperanto, almenaŭ simile (mi rigardis mem detale la gramatikon de Nordien), sed ili uzas radikojn kaj vortojn strikte de unu lingvo-grupo.

Ĉiuj da tiuj lingvoj estas a posteori lingvoj, kreitaj de jamekzistantaj elementoj--la malsimileco estas kiom fokusataj estas tiuj ĉi elementoj sur unu lingvo aŭ lingvo-grupo.

Lojban/Loglan estas a priori lingvo, kiu aspektas kiel nenio ajn. Volapuk estas a posteori, sed vere aspektas kiel a priori lingvo ĉar neniu rekonas la vortojn!

La kategorioj de konstruitaj lingvoj, laŭ mi:

A priori--Lojban/Loglan kaj Volapuk (Volapuk estas disputebla eble)

A posteori--

Diversfontaj--Lingwa de Planeda, eble Tokipona (sed laŭ mi Tokipona estas pli eksperimenta afero, kun malgranda vortaro).

Meze--Esperanto, kaj lingvoj kiel Ido kaj Fasile kiuj estas reformprovoj pri Esperanto.

maldiversfontaj--Nordien, Slovio, eble Interlingua -- pontolingvoj por specifiaj lingvo-grupoj (latinida, slavida, ĝermana)

Kun la sama deziro de krei pontolingvojn por la homaro, estas interesega por mi rimarki kiom diversaj estas la rezultoj!
Posted 8 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Ĉu Esperanto eble pli sukcesis parte ĉar ĝi estas meza kaso? Ne tro diversa, sed ankaŭ ne tro limita? Interesa demando.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Diomar Chávez Obregón says:
Kara David, laŭ mia humila opinio, mi pensas que ke Esperanto estas sufiĉa, kvankam antaŭ neloge mi sentas allogita por la tolkienaj lingvoj kaj la interlingvao, se por mi tiaj lingvoj nure estas hobio je Esperanto ja delonge pruvis ĝia taŭgeco en pluraj escenaĵoj de la tuta mondo.

Brakumoj el Kolombio
Posted 8 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Hej Diomar! Jes, mi samopinias finfine kiel vi. Mi jam vidis kaj tralegis gramatikojn por multe da konstruitaj lingvoj.

Duono da ili estas en la kampo de "preskaŭ same kiel Esperanto, sed pli bona aŭ pli perfekta (laŭ iliaj kreantoj)" -- tiuj kiujn oni pli-malpli komparas kun Esperanto (kaj kial oni devas fari tion?).

Lingwa de Planeda vere ŝajnas iomete alie kaj estas unu de la plej interesantaj provoj, kiujn mi vidis.

La lingvoj de Tolkien, Star Wars, kaj la klingona lingvo de Star Trek ankaŭ estas interesaj, sed verdire ili ne estas praktikaj lingvoj. Ili estas malfacilaj, kaj en la kazo de Star Wars ne tre bone developitaj. Ili taŭgas por la fikciaj mondoj kie ili uziĝas. Oni ankaŭ ne intencis ke oni uzas ilin en la vera mondo. Se vi lernas la kimran aŭ la finnan, la kimra jam sufiĉe similas al Quenja, kaj la finna al Sindarin, kaj tiujn lingvojn oni ja uzas en la vera mondo!

Esperanto havas la plej grandan nombron da parolantoj kaj estas sufiĉe facile lernebla -- je la komenco mi pensis ke mi ne povus trovi aliajn parolantojn de Esperanto. Sed mi foje ŝatas rigardi aliajn lingvoprojektojn.
Posted 8 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Mi trovas fascine, tiam kiam oni mencias novan konstruitan lingvon en Esperantujo. Kelkaj Esperantistoj vere reagas strange, kiel vi "forlasos" Esperanton aŭ io simile. Lerni pri konstruitaj lingvoj estas interesa afero por mi.

Oni reagas same kiel parolante alian lingvon estas kiel havi du edzinojn. Hahahahah ho la movado.

Alia punkto: Ralph, vere panamerika artefarita lingvo devus inkludi ankaŭ la francan.

Ankaŭ--la sukceso de Esperanto kaj la kialoj por tio estas aparta temo. Mi mem opinias ke unu granda kiala por tio estas ke Zamenhof fordonis la lingvon al ĝia komunumo, kaj akceptis la kolektivajn dezirojn de la komunumo. Esperanto ne estis tiom intime konektata nur kun ĝia kreinto ke ĝi mortis kun li. Nature multe da homoj helpis, kaj Z-hof ne diris, kiel Schleyer pri Volapuk, ke Esperanto estas inspirita de Dio kaj lia persona propraĵo. Zamenhof donis al al lingvo la eblecon evolui sen li, kaj multe da kontribuantoj helpis dum la jaroj.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ralph Dumain replies:
Yes, kompreneble. La kohereco de la esperantista komunumo, kompare al Ido, ekz., devenis de eksterlingva motivo, ĉu la impeto al memkonservado, ĉu la idealisma "interna ideo". Ne nur ĉe Zamenhof la vivanta lingva komunumo pli gravas ol la kreinto, sed la komunumo mem prioritatigis la daŭrigon de la komunumon ol perfektigemon pri la lingvo. Pluraj eminentaj intelektuloj preferis Idon, sed Ido malvenkis.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ralph Dumain edited this comment 7 months ago.
Michel de Sainte-Déprimepro says:
David, jen ligilo al unua leciono de LdeP :

www.youtube.com/watch?v=J-JTOB8DZ8A
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
David Dougherty says:
Jes Michel, mi jam vidis tion. Post jam vidinte tiun vidbendon, mi trovis la informan retpaĝaron.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Mi nomiĝas La Palice... ;-)
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
David Dougherty says:
Mi lastatempe devis (por la unua fojo) forigi kelkajn komentojn el tiu ĉi blogero. Verdire mi ne komprenas tiun ĉi problemon. Ambaŭ partoprenantoj en la argumento, kiu evidente komencis tie ĉi antaŭ kelkaj tagoj, estas homoj kiujn mi konas relative bone, kaj kiuj ĉiam skribas inteligentajn kaj bonvenajn komentojn en mia blogo..

Mi jam forigis la plej konfliktemajn komentojn. Ralph kaj Kato, mi petas de vi ambaŭ ke vi ne konfliktu tie ĉi. Mi respektas viajn opiniojn, sed tiu argumento ne plu havas ion fari kun la originala temo. Se vi uzas la babililon aŭ IperMail por konflikti persone, aŭ viaj propraj blogoj, ne gravas al mi. Vi ambaŭ, laŭ mia opinio trairis la limon. Se vi ambaŭ komentas plue, mi bonvenas ĝin, sed respektu unu la alian bonvole. Mi forigis la komentojn, kiujn mi pensis estis tro konfliktemaj.

Aŭskulti homojn, kiam ili ĵetas fekaĵon unu al la alia estas eĉ pli agrabla speco de mensa masturbado kaj eĉ pli bonega hobio ol krei aŭ lerni novan artefaritan lingvon, sed por tio mi havas miajn kolegojn en mia laborejo, kaj post 8 horojn dumtage mi vere laciĝas pri tio (kaj mi nun ne eĉ mencias la klientojn).

Se vi legas miajn plifruajn blogerojn, vi rimarkos ke mi disputis kelkajn aferojn, foje daŭre kun kelkaj homoj, Mi ne lasis la disputojn iĝi personaj, kaj respektis iliajn opiniojn. Finfine mi ne kapablis kunsenti kun ĉiu parto de tio kion ili skribis, sed mi almenaŭ lernis kompreni ilin, kaj mi rimarkis ke ili havis kelkajn validajn punktojn. Mi pensas (kaj esperas), ke se mi estontece renkontos tiujn homojn persone, ke ni ne nur ne batos unu la alian -- tute male -- eble ni drinkos unu aŭ du (aŭ pli) bierojn kune.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Francis SOGHOMONIANpro says:
Jen retejo por tiutemeinteresatoj : www.omniglot.com/links/conlangs.htm (en la angla)
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Ralph Dumain replies:
Dankon. Mi aldonis ĉi tiun paĝon al propra retgvidilo pri Esperanto & Interlingvistiko:

www.autodidactproject.org/guidespo.html
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Andrés ... says:
Ne pli artefaritaj lingvoj BONVOLU!
demando: ĉu esperanto estas la artefarita lingvo kun pli parolantoj? aŭ kiu?
Posted 7 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Andres, evidente vi mankis mian punkton. Kelkaj da ni interesiĝas pri tiaj aferoj ĉar ni interesiĝas pri lingvoj ĝenerale. Rigardado kun intereso al aliaj lingvoprojektoj estas interesa hobio, almenaŭ por mi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
David Dougherty edited this comment 7 months ago.
David Dougherty says:
Mi supozas ke ne estas ebla ke konstruitaj lingvoj povas koekzisti. Ankaŭ mi supozas ke la ideo ke du naturaj lingvoj povas koekzisti estas stranga por kelkaj homoj...
Posted 7 months ago. ( permalink )
Ralph Dumain says:
Vidu mian novan blogeron kaj diskutu tie:

www.ipernity.com/blog/69767/156254

Pri libro de Arika Okrent: In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build a Perfect Language
Posted 6 months ago. ( permalink )
Ralph Dumain says:
Vidu ankaŭ mian novan blogeron pri Aktualaj Filozofiaj Lingvoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
Estimata amiko David Dougherty,

Al viaj demando-respondoj pri lidepla mi devas diri ke neniu el la tri estas ĝusta, ankaŭ se al mi plaĉus elekti la unuam.
Malkiel ĉiuj aliaj lingvoprojektoj, Esperanto inkluzive, kiuj estis presentitaj al la publiko, jam pretaj kaj eĉ propaganditaj kvazaŭ veraj lingvoj; la “Lingwa de Planeta” estas nur embria prototipo de ebla iama mond-lingvo.
“Al nau” pli ol planlingvo, lidepla representas grupon (etan komunumon) de divers-naciaj personoj kiuj ne kredas ke lingvo povu esti inventata aŭ kreita de ununura persono, kaj eĉ ne de homa grupo, “lidepla-jenta” pensas ke nova “lingwa” povas estiĝi nur kiel produkto de reala nova komunumo. (praviga ekzemplo estas “Eŭropanto” la neoficiala lingvo plej parolata inter la eŭropaj parlamentanoj en Brukselo, fakte miksaĵo de eŭropaj lingvoj.)
Lidepla, ankoraŭ ne estas lingvoprojekto, sed ĝi estas la ĝis nun, plej granda internacia kaj demokrata kunlaboro celal komuna mond-lingvo; al tiu laborego povas partopreni ĉiu volontulo kiu scipovas unu el la sekvaj laborlingvoj: “(Lidepla), English, Russian, Italian, German, French, Spanish, Esperanto, Novial.
La projekto estiis iniciatita en 2006 far malgranda teamo, en Sankta Petroburgo, Rusio, sed nun jam estas kunlaborantoj el pluraj nacioj. Ili demokrate proponas, diskutas, provas, reprovas, kaj eventuale ŝanĝas vortojn aŭ gramatikaĵojn neaprobitaj de la la plejmulto.
Neniam ĝis nun okazis tiel demokratan prilingan laboregon, tamen la sukceso estas kondiĉita al samtempa disvastigo de la "lideplajenta” (lidepla komunumo).

Mi aldonas ĉi tie mesaĝo de la lidepla teamo, pri la hodiaŭa laboro:

[lingwadeplaneta] PA

Dmitri Ivanov a lingwadeplaneta
mostra dettagli 10.43 (1 ora fa)


I've asked LdP-jenta their opinion, and it was favourable about introducing the preposition PA on the place of YEN and AN. On the whole the usage of PA is close to that of Swedish PA. Here is the description of the new preposition in English and Esperanto:

Pa
Preposition of a wide meaning, often can be used instead of other prepositions,
1) indicates place, time (at, on, in):
pa mur – on the wall
pa jalan – in the street
sidi pa tabla – sit at the table
London lagi pa Tems – London lies on Thames
ob mani es pa yu? – is the money with you?
pa mucho yar – in the course of many years
dai ba lonem mil dolar pa tri dey – lend me one thousand dollars for three days
pa vesna – in spring
2) introduces adverbial phrase
shwo pa inglish – speak English
pa un-ney kansa – by first sight
ta jivi pa shi kilometra fon mar – he lives 10 km from the see
pa exponenta – exponentially
pa ol mogsa – with all one's might
pa char – four (together)
pa veritaa – to tell the truth
pa fortuna – fortunately
pa versa – by/in verses; pa joka – as a joke
lai pa tren – come by train.

pa — la prepozicio de largxa senco (je; en, sur, cxe, per, por)
1) indikas lokon, tempon:
pa mur – sur la muro
pa jalan – en la strato
sidi pa tabla – sidi cxe tablo
ob mani es pa yu? – cxu la mono estas kun vi?
pa mucho yar – dum multaj jaroj
dai ba lonem mil dolar pa tri dey – donu prunte mil dolaroj por tri tagoj
pa vesna – printempe
2) komencas la adverban frazon:
pa ol mogsa — je tuta povo
pa afsos — je bedauxro
pa un-ney kansa — je la unua rigardo
shwo pa inglish — paroli angle
pa veritaa — verdire
pa joka — sxerce
pa fortuna – felicxe
lai pa tren – veni per la trajno

amike Attilio

Por viziti diskutgrupon de Lingwa de Planeta (Lidepla) klaku la suban lingilon.

http://tech.groups.yahoo.com/group/lingwadeplaneta

Swasti!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto edited this comment 5 months ago.
David Dougherty says:
Dankon Atilio!!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...