Esperantaj asocioj kaj organizoj,

Karaj amikoj,



De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto ĉijare okazos la 2-a Somera E-kursaro de ILEI-Chinio en Tianjin Fremd-lingva Universitato, Ĉinio. De la jaro 2009, ILEI-CN sukcese organizis du vintrajn E-kursaroj en Hainan-insulo kaj en Kantono respektive, unu someran E-kursaron en Taiyuan-urbo. Entute pli ol cent kursanoj ĉeestis nian kursaron. Al ĉifoja somera E-kursaro aliĝos pli ol 20 gestudentoj kaj 10 instruistoj de E.



Venu al nia kurso, aŭ sendu al ni salutmesaĝon.



Antaŭdankon!



La salutmesaĝojn bonvolu sendi al la retpoŝto:



arko.gong ĉe qq.com



hanzuwu ĉe hotmail.com