La 2a VEK organizita de ILEI-CN iras glate en Kantono, Chinio. Sume 27 personoj aliĝis. Dennis KEEFE el Usono gvidas la kurson. Li kaj la kursanoj estas tre okupitaj ĉiutage de mateno ĝis vespero, eĉ ĝis la noktomezo! Ĉiutage krom dimanĉe ni havas 6 horojn da lecionoj. Krom tio, Dennis donas ekzamenon al la kursanoj ĉiumatene kaj multe da hejmtaskoj ĉiuvespere.

2 tagojn poste la kurso por komencantoj kaj komencintoj finiĝos kaj komenciĝos la kurso por progresantoj tuj post la Printempa Festo. eble 14 pli malpli personoj ĉeestos.

Bv vidu fotojn pri nia VEK: https://www.ipernity.com/doc/arko/home?from=9922505&at=1296133796