Arko_Xiaofeng Published on August 6, 2009
by Arko_Xiaofeng

Arko_Xiaofeng's blog

Browse posts
Resuma raporto pri la 2-a Lushan-Forumo de Esperanto
Posted on November 20, 2009
1 comment (latest 6 weeks ago)
resuma raporto pri seminario de ILEI-Ĉinio
Posted on November 20, 2009
saluton el Arko
Posted on October 20, 2009
3 comments (latest 8 weeks ago)
Praktiki nian Esperanton pere de interreto
5 comments (latest 4 months ago)
vi estas bonvenaj al nia aktivado
Posted on June 14, 2009
2 comments (latest 3 months ago)
rompigxis mia femuro
Posted on May 25, 2009
5 comments (latest 3 months ago)
Zamenhof-festo
Posted on December 14, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
Jen la voĉoj de miaj gestudentoj
Posted on December 11, 2008
4 comments (latest 10 months ago)
miaj studentoj (foto)
Posted on December 10, 2008
1 comment (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 369 times

Praktiki nian Esperanton pere de interreto

Thursday August 6, 2009 at 05:28AM



Multaj ĉinaj esperantistoj ŝatas plendi, ke mankas al ili ŝancoj praktiki Esepranton. Sed male. Nuntempe ni havas pli modernajn kaj pli rapidajn mesaĝiloj. Pere de interreto oni preskau kapablas fari ĉion.
Lastempe funkciis en Harbino, nordĉinio, somera Esperanto kurso por 15 tagoj. S-roj Optimisto kaj Ma Youngtae, korea esperantisto estis la instruistoj. Sume 18 studentoj ĉeestis la kurson. S-ro Optimisto estas sperta instruisto en Ĉinio. Li mem ŝatas uzi Skajpon por praktiki Esperanton. Dum la kurso, li ankau trejnigis siajn kursanojn pere de interreto. Tio estas freŝa por kursanoj, ege kuraĝigis ilin malfermi iliajn buŝojn. Mi ne persone vizitis la kurson, tamen ili konektiĝis kun mi al la klaso kaj mi babilis preskau kun ĉiuj kursanoj unu post alia, inkluzive la instruistoj. Ĉi tiu somera Esperanto kurso estas sukcesa kaj fruktoplena.
Eble la nuna grava afero en Ĉina Esperanta rondo estas la instruada aktivado de Prof. Ronald J. Glossop, Usona esperantisto. Li planas instruas Esperanton al infanoj kaj junuloj en 3 urboj, nome, Taiyun, Wuhan kaj Nanchang. Antau lia alveno, mi rekomendis la metodon al S-ro Wei yubin, estro de Beyangjie elementa lernejo en urbo Taiyuan, kie oni instruas Esperanton al infanoj. Mi ankau ĉeestis ilian aktivadon pere de kamarao reta. En la pasinta somero mi iris al la urbo Taiyuan kaj trejnigis 3 junajn instruistojn kune kun Trigo. Ĉifoje mi ne povas reiri tien pro ostorompo de mia femuro. Pere de kamarao kaj mikrofono mi vidis kaj babilis kun la junaj instruistoj kaj gepatroj de infanoj. Vere laudinde, ĉe la lernejo ne nur instruas Esperanton al infanoj, sed ankau funkcias E-kurso por gepatroj. Infanoj kaj siaj gepatroj kune lernas Esperanton. Tio tute estas nova afero en nia lando.
Dank’ al S-ro Wei, kiu konektiĝis kun mi al la kurso de Ronald, mi povas auskulti kaj vidi, kvazau mi estus kune kun ili.

jen estas kelkaj fotoj el ili:

Ron instruas al infanoj
Ron instruas al infanoj

Ron instruas al infanoj

3
3
infanoj kaj siaj gepatroj

S-ro Wen jingen el Pekino
S-ro Wen jingen el Pekino

S-ro Wen jingen

Profesoro Li Weilun el Pekino
Profesoro Li Weilun el Pekino

Prof. Li Weilun el Pekino, autoro de lernlibro por infanoj

pere de video mi auskultis la prelegon de Ron
pere de video mi auskultis la…
jen mi auskultis la prelegon pere de kamarao



5 Comments / add your comment?

verdeca says:
kara arko.traleginte vian skribajxon,mi sentas min gxojoplena.kvankam vi korpe estas en malsana situacio tamen via koro estas varma al nia movado.vi cxiam faris ,faras kaj certe faros cxion rilate al disvolivgxo de la internacia lingvo laux via kapablo .kaj mi devas lerni de vi ,antauxe ankaux mi diligente lernis esperanton kaj estis entuziasma miaopinie,tamen nuntempe mi starus kavzaux ekster esperantistoj.kaj dank'al skajpo mi trovis ,ke esperanto estas ne nur lingvo ,sed ankaux ilo por la paco de nia terglobo kaj facila komprenigxo inter diverlandaj popolanoj.elkoran dankon al vi pro via diligenda kaj sinforgesita laboro.
Posted 5 months ago. ( permalink )
verdeca edited this comment 4 months ago.
Onklo says:
Jes,skajpo estas la plej bona komunikilo,per kiu ni,Esperantistoj hejme kun bona sonokvalito kaj plie senpage trankvile renkonti kaj paorli kun alilandanoj por praktiki Esperanton. Tio estas favoro por disvastigi Esperanton kaj praktiki ĝin . Mi kredas ke pro skajpo Esperanto fariĝos pli kaj pli alloga lingvo inter homoj kiuj forte deziras komunikiĝi kun alilandanoj. Vivu Esperanton !
Posted 4 months ago. ( permalink )
Zdenka Rojc says:
Kara Arko, mi ghojas pro vi, char vi povas spite al via longa kushado en la lito esti aktiva kaj partopreni en E-vivo dank'al nova tekniko. Tio vere povas esti konsolo por vi. Salutojn, fora amikino!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Lerninte gramatikon,neniu helpis al mi altigi mian kapablon de Esperanto. Mi mem devis serĉi metodon por praktiki Esperanton. Ekzemple,por bone naĝi en rivero aŭ en maro,mi mem devos praktiki ,eĉ eltrinkinte akvon en akvujo, ĝis kiam mi fariĝos lerta sportisto. Laŭ mi,partopreni en babilejo estas la plej bona metodo por praktiki Esperanton. Tiu,kiu plendas kontraŭ Esperanto pro manko de okazo praktiki ĝin ,vizitu jenan retpaĝon :www.lernu.net ------>tujmesaĵilo,
Posted 4 months ago. ( permalink )
Arko_Xiaofeng says:
jes, vi pravas, kara onklo. nun ni ne plu diras, ke mankas al ni ŝanco paroli Esperanto. Troviĝas multaj metodoj paroli kun alilandanoj en interreto. grave estas ĉu vi volas au ne? skaipo kaj tujmesaĝilo estas tre bonaj por praktiki Esperanton.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...