Bonvenon al Lushan Forumo de Esperanto venontjare!

http://esperanto.cri.cn/341/2008/11/19/1s88877.htm

Jen estas intervujo dum Lushan Forumo de Esperanto el China internacia Radio:

Donglin-templo estas ĉirkaŭata de monto kaj akvoj. Ĉirkaŭ 2 kilometrojn distance de la templo estas Donglin-vidindejo. Ĝi, parto de Lushan-monto, famas pro la kanjono en la formo de tranĉilo. Tial la vidindejo portas alian nomon, Tranĉilo-kanjono. Laŭ la montvojo la vidindejo longas 10 kilometrojn, kun milmetra altecodiferenco. Sur la monto kreskas entute 3 mil specoj de plantaĵoj, kiuj produktas tre freŝan aeron.

Direktoro de la vidindeja administrejo sinjoro Gao Yuan konigis: "La vidindejo Tranĉilo-kanjono estas la plej bela vojo al la monto Lushan. Tie oni jam eltrovis multajn ruinojn de temploj kaj turoj. Historie, tie kolektiĝis budhismo, taoismo kaj konfuceanismo pro la dotita naturo, des pli 18 superaj saĝuloj en la historio sinsekve restis ĉi tie, multaj historiaj literaturistoj kaj kleruloj restigis siajn spurojn en tiu montvalo."

Kontraŭ la fluo supre al la monto, videblas krutaj klifoj kaj pompaj ŝtonegoj apud la akvofluoj. Intertempe ĝojige aperas ĉenaj akvofaloj, kies flustro, kvazaŭ muziko, formas poezian spacon. Granda poeto Tao Yuanming (365-427),de la dinastio Dongjin iam forlasis versparon, kiam li ermite vivis tie: "Oriente de la heĝo ni plektas krizatemon, sude al la monto mi ĝuas la plezuron."

La akvofalo de Wulong-lago (lago Nigra Drako) en Tranĉilo-kanjono estas vidinda. La du akvofaloj tie falis sur grandegan ŝtonon, kie budhistoj kaj bonzoj por esti benata kultis la Nigran Drakon en ĉiu 6-a de la sesa monato laŭ la luna kalendaro. Ĉar, laŭdire, antaŭ 1 600 jaroj, kiam majstro Huiyuan konstruis la templon Donglin, li ricevis helpon de la nigra drako. Nun sur la ŝtonego legeblas skulptitaj ideogramoj kun la senco: Drako animigas monton.

Sinjoro Xia Rongqiang esperante konigis: "Nia pitoreskejo karakterizas per mistere ĉarma beleco. Sennombraj akvofaloj ĉene pendas laŭ la kanjono de Lushan. Des pli la vidaĵoj pri ĉinaj antikvaj kulturoj dislokiĝas inter la vidaĵoj, kiuj formas naturan parkon kvazaŭ paradizon." Laŭ konigo, la administrejo de Donglin-vidindejo aperigis ekologian turismon kaj paralele ekspluatis iujn humanismajn vidaĵojn.

Laŭ la principo "orde aranĝi la riĉfontojn, stile ĉasi la originalecon", oni dividis la vidindejon en kvar funkciajn parkojn: Parko por moderna agrokultura vidaĵo; parko por moderna kultura turismo; parko por eksterdoma ekspluata ekzercado kaj parko por antikvaj ruinoj. Inter ili la lasta forte tiras la interesiĝon de intelektulaj turistoj. La rekomenditaj vidaĵoj enkorpigas taoisman, konfuceanisman kaj budhisman kulturojn. Ekzemple, tie estas la 36-a feliĉega regno inter la 72 de taoismo; sinsekve elteriĝis ruinoj pri budhismaj templetoj; turoj; loĝejoj de antikvaj instruituloj…