Okaze de la Internacia Kino-Festivalo San Sebastián (Eŭskio) mi vojaĝis per aŭtomobilo de Madrido al Euskal Herria (Eŭskio). Tiu ĉi eta lando en la hispana nordo tre ravis min. Ĝia naturo estas tre bela, verdega kaj la arkitekturo malsamas al la resto de la lando. Ankaŭ la lingvo diferenciĝas de la aliaj iberiaj lingvoj. La eŭska lingvo aŭ vaska ne similas al la aliaj kio ĉarmis min multe kaj mi decidis eklerneti la lingvon por almenaŭ diri kelkajn vortojn en la vendejoj kaj trinkejoj. Sed, kia malagrabla surprizo! Preskaŭ neniu parolas la lingvon en la urbo Donostio. Nur 34% de la tuta enloĝantaro. La plimulto nur diras "agur" (ĝis). Sed mi ne elreviĝis pro tio. Mi serioze lernos la lingvon por la venonta jaro eĉ mi decidis gasti ĉe euskaldunak (eŭsk-parolantoj) por regi la lingvon. Mi kopias sube utilajn vortojn por tiuj kiuj emas lingvojn:

eŭska / esperanto

Kaixo, zer moduz? -Saluton, kiel vi fartas?

Ni oso ondo, eta zu? - Mi fartas bone, kaj vi?

Oso ondo, eskerrik asko - Tre bone, dankon!

Egun on - Bonan matenon!

Arratsalde on - Bonan tagon!

Gabon - Bonan vesperon!

Kaixo - Saluton!

Agur - Ĝis!

Bihar arte -Ĝis morgaŭ

Gero arte - Ĝis baldaŭ

Ongi etorri - Bonvenon!

Mesedez - Bonvolu!

Barkatu - Pardonon!

Eskerrik asko - Dankon!

Ez horregatik - Ne dankinde

Bai -Jes

Ez - Ne

On egin - Bonan apetiton/profiton!

Ondo ibili - Fartu bone!

La numeraloj / Zenbakiak

1- bat

2- bi

3- hiru

4- lau

5- bost

6- sei

7- zazpi

8- zortzi

9- bederatzi

10- hamar

Kelkaj sugestoj por korekte prononci la eŭskan lingvon:

La sekvaj literoj prononciĝas jen:

z= s; s= ŝ; h: estas muta kiel en latinidaj lingvoj; x= inter s kaj ŝ; rr= kiel en la kastilia.

La akcento varias inter la lasta kaj antaŭlasta silaboj.