La Universala Kongreso de Esperanto, la plej internacia, malnova, bunta (bla, bla, bla) kaj amasa e-renkontiĝo, duafoje post dudek jaroj okazas en Havano, la plej granda kaj sendube plej bela urbo en Karibio (eĉ se ĝi ne troviĝas en Karibio, hehe). Kubaj esperantistoj multe entuziasmiĝis pro organizado de tiu granda evento, kiu eble ne plu okazos en Kubo. Tamen, multaj en diversaj sociaj retejoj, plejparte usonanoj, kritikis la decidon de UEA elekti Kubon por tiu kongreso ĉar ili mem ne povas vojaĝi al Kubo. Aliaj kritikis la elekton pro malrespekto de la homaj rajtoj en la insulo.

Kiel multaj sciis lastatempe okazis pluraj aferoj rilate al Homaj Rajtoj en Kubo: La forpaso je fastostriko de Orlando Zapata kaj la ĝis antaŭ kelkaj tagoj kvarmonata fastostriko de Guillermo Fariña, arestado kaj batado kontraŭ Blanke-vestitaj Damoj kaj la blogantino, unu el la plej premiitaj kaj famaj, Yoani Sanchez, kaj laste la ekzilado de 20 politikaj malliberigitoj en Hispanion.

Kelkfoje mi demandas min mem kial UEA, eĉ se ĝi neŭtralas, elektas landojn (Ĉinio kaj en 2012 Vjetnamio) kie homaj rajtoj ne estas respektataj. Kie homoj estas spionataj kaj burokrataĵoj plenigas ĉion eĉ simplaĵojn.

Alie, ankaŭ mi ĝojas pri la UK en mia lando. Multaj kubanoj kiuj lernas esperanton malmulte povas uzi ĝin kun eksterlandanoj ĉar danke al la kastrisma reĝimo, tie interreto estas malpermesata al la "normalaj" civitanoj, salajroj estas mizeregaj (10-15 eŭroj monate) kaj tio ne sufiĉas eĉ por partopreni regionajn renkontiĝojn kie busbileto de Havano al Santiago de Kubo, ekzemple, kostas preskaŭ la monata salajro... Tiuj estas unuj el la kialoj pro kio multaj kubanoj, inkluzive de esperantistoj (mi inter aliaj) forlasas la insulon. Mi nur esperas ke la afero solviĝos kaj ke post 20 jaroj ĝi daŭre estu loĝata sed kun demokratia sistemo.