Novjara Esperanta Renkotiĝo 2015 en Kaohsiung
Abengo
世界語者新年在高雄聚會
阿明哥

Hieraŭ, je la unua tago de la nova jaro, Esperantistoj el Pingtung kaj Kaohsiung renkontiĝis en Fengshan de Kaohsiung ĉe Restoracio “Casa la Fee” por vespermanĝo kaj babilo. Venis naŭ esperantistoj al la renkontiĝo. Jen la listo de partoprenantoj:
新年的第一天屏東和高雄的世界語者共九名在屏東鳯山的Casa de Fee西式餐廳聚會,他們的名字是:
  • Reza瑞察老師: Irana esperantisto en Pingtung, la ŝlosila persono de Esperanto-movado en Tajvano
  • Jerry林馬可牧師: Usona misiisto de Kaohsiunga Baptista Tabernaklo de Kunveno. Li parolas espernate kaj estas tre taŭga por la Esperanto-movado en Tajvano. Li ne ofte partoprenas en la tajvana Esperanto-movado pro lia profesio kaj ofta vojaĝo tra la insulo Tajvano. Kiam esperanta kunveno okazas sabate aŭ dimanĉe, li estas okupita en la preĝejo. Mirinde estas ke li naskiĝis en Tajvano, kaj vivas kaj estis edukita en Tajvano. Pro tio li parolas la tajvanan lingvon kaj la ĉinan flue kvazaŭ kiel tajvana loĝanto. Li parolas ankaŭ la germanan pro liaj geavoj estis svisaj germanoj. Liaj gepatroj misiis kaj vivis en Tajvano pli ol 30 jarojn kaj lia patro kutime parolis la tajvanan al la membroj de sia preĝejo. Ili pro sia aĝo revenis al Usono. Jerry estas fraŭlo sen edzino.
  • Cyril Vergnaud夏禹龍老師: longjara loĝanto de Pingtung kiel instruisto pri la angla aŭ franca, esperantigita antaŭ du jaroj, nun unu el la esperanto-instruistoj ĉe Pingdunga Komunuma Kolegio, kaj la nova volontula redaktoro de Formoza Folio.
  • Lydia夏太太: Edzino de Cyril
    • Ingrid莊迎華小姐: unu el la sukcesaj Espernato-lernantoj, kaj nun instruisto pri Esperanto je Pingdung-a Komunuma Kolegio. Ŝi esperante vojaĝis al Japanio, Koreio kaj Ĉinio.
  • Somboon: Loĝantino en Pingdong, lernanto de Esperanto. Ŝi enmigris el Tajlando al Tajvanon pro sia edziniĝo.
  • Liru林麗如老師: Angla instruistino ĉe la filia elementara lernejo de Pingdunga Pedagoga Universitato, kaj nun aktiva membro de la Pingdunga Esperanto-grupo. Ŝia filo en jaro 2014 iris al Slovakio por lerni Esperanton, kaj la patrino jam aliĝis aligis lin al UK 2015 en Francio.
  • Celine: juna studentino kiu lernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj ĉe Reza, nun studas francan lingvon en Wenzao lingva Universitato kaj bele parolas angle.
  • Abengo卓照明教授: Emerita profesoro de Kaohsiunga Mara Universitato. Li fariĝis Esperantisto ok jarojn kaj restas lojala ĉe la Esperanto-movado en Tajvano. Li jam per Esperanto vojaĝis al 16 landoj, kaj li ankaŭ aliĝis al la UK 2015 en Lilio.
Post la manĝo ili separate veturis al la Kultura Parko Wei-Wu-Ying, kie okazis la satelita viva Presentado de Neujahrskoncerto de Viena Phil-harmoniker Orkestro. Bedaŭrinde kiam ili estis ĉe la festloko, la ludo jam finiĝis, ili vidis nur amason da partoprenantoj (eble pli ol 10 miloj) kaj kelkajn budojn por trinkaĵoj kaj manĝetoj.
Abengo promesis ke li ofte fari kontakojn kun Cyril por la redaktado kaj la eldono de tajvana Esperanto-gazeto Formoza Folio. Jerry volas ankaŭ ofte kontakti kun Abengo por la kristana misio, por la E-Movado, aŭ la eventuala okazigo de Esperanta kurso en Kaohsiung. Cyril donis al Abengo dek kelkajn ekzemplerojn da Formoza Folio por ke li dum sia baldaŭa vojaĝo al Ĉinio povu disdoni ilin al la samideanoj en Ĉinio.

餐後,大家約好到衛武營聽維也納愛樂交響團的演奏錄影。可惜去到現場時節目已經結束,只看到大約成千上萬的人和一些小吃或飲料的攤子。他們互相問好聊天,答應彼此照顧,促進世界語運動的發展。

Rilataj Ligiloj:

1. Kaohsiung: http://en.wikipedia.org/wiki/Kaohsiung (angla)
2. Fongshan: http://en.wikipedia.org/wiki/Fongshan_District (angla)
3. Wei Wu Ying: de.wikipedia.org/wiki/Wei-Wu-Ying-Zentrum_f%C3%BCr_Kunst_und_Kultur (germana), http://zh.wikipedia.org/wiki/%E8%A1%9B%E6%AD%A6%E7%87%9F%E5%9C%8B%E5%AE%B6%E8%97%9D%E8%A1%93%E6%96%87%E5%8C%96%E4%B8%AD%E5%BF%83 (ĉina)
4. Pingtung: http://en.wikipedia.org/wiki/Pingtung_City (angla)
5. Jerry, 林馬可牧師: http://www.godlive.net/zhuanlan/zhuanfang/19393.html
6. Baptista Tabernaklo de Kunveno高雄浸禮聖經會幕堂 (林馬可牧師任職的教堂): http://www.ct.org.tw/news/detail/2014-03699 (ĉina)
7. Pingtung Pedagoga Universitato (National Pingtung University of Education): en.wikipedia.org/wiki/National_Pingtung_University_of_Education (angla)
8. 文藻外語大學(Wenzao Ursuline University of Languages): http://c041.wzu.edu.tw/front/bin/home.phtml (angla kaj ĉina)
9. Kaohsiung Mara Universitato (國立高雄海洋科技大學): http://www.nkmu.edu.tw/ ĉina, http://www.nkmu.edu.tw/en / (angla)
10. 衛武營維也納音樂會現場轉播: http://www.wienerphilharmoniker.at/new-years-concert/new-years-concert-2015