Karaj samideanoj,

Ĉu vi konas la ĉinan klasikaĵon "La Libro de la Ŝanĝo"? Mi jam plene esperantigis la libron, kaj mi serĉas iun

esperantiston, kiu povas redakti mian tradukon. La enhavo estas ankoraŭ kruda, sed oni povas legi, kaj iom

scii pri la enhavo.

La Libro de Ŝanĝoj unuafoje donis la modelon de duuma sistemo, pri tio la germana filosofo Leibnitz tre

miris. La duuma sistemo estas la fundamento de moderna prilaborato de datenoj kaj komputilado.

Laŭ mia konado, la taŭga esperantigo de La Libro de Ŝanĝoj ankoraŭ mankas.
Jen mi montas la unua du heksgramojn en la Libro de Ŝanĝoj por via referenco.

Abengo 2011-12-20 en Kaohsiung, Taiwan

-------------------------------------------------------------
1. Qian (111,111)

Qian – La kreema
Supre Qian, la kreema, ĉielo
Sube Qian, la kreema, ĉielo

Juĝo de Heksagramo de Heksagramo:
Granda prospero kaj favora bonaŭguro.

Bildo
La ĉiela movado estas sana kaj energiriĉa. Pro tio la superulo agadas forte kaj senhalte.

Juĝoj de Inividua Streko

La unua naŭo: Kaŝa drako, ne agadu.
La dua naŭo: Drako troviĝas en la kampo. Estas oportune renkonti kun grandulo.
La tria naŭo: Grandulo tagdaŭre viglece agas. Ĉe vesperiĝo li restas singarde por eviti danĝeron, senkulpiĝo.
La kvara naŭo: Oni okaze saltas el la profundo, senkulpiĝo.
La kvina naŭo: Fluganta drako aperas en la ĉielo. Estas oportune renkonti kun grandulo.
La supera naŭo: Aroganta drako sentas bedaŭron.
Ĉiuj naŭo fariĝas sesoj: Inter altrangaj drakoj ne troviĝas estro. Bonaŭgura.


2. Kun (000,000)

Kun, la akceptema, la tero
supre Kun, la akceptema, Tero
sube Kun, la akceptema, Tero

Juĝo de Heksagramo:
La akceptemo alportas grandan prosperon. Estas favora vidi ĉevelon. Favora al superulo kiu antaŭeniras. Oni

unue faras neĝustan provon, sed poste gajnas bonan sperton. Principe: se oni iras sudokcidenten, li trovas

amikon; se li iras nordorienten li perdas amikon. Bonaŭguro.

Bildo
La maniero de tero estas la akceptema fonto por ĉiuj estaĵoj. La grandulo tiele agadas donaceme kaj

akcepteme.

Juĝoj de Inividua Streko
La seso je la komenco: Kiam oni tretas froston piede, oni scias ke la glacia vintro venos.
La dua seso: Estas favora se ne fanfaroni pri sia grandeco.
La seso je la tria loko: Oni ne ambicie montras sian taŭgecon. Lia konservemo allogas atendon de reĝo. Oni

plenumas la ordigon de reĝo laŭ sia ebleco, ne malŝparas siajn rimedojn en aliaj aferoj.
La seso je la kvara loko: Oni ne montras siajn fortecon kaj malfortecon kiel ligita sako, tiel li ne ricevas

riproĉon kaj laŭdon
La kvina seso: Flava vestaĵo aperas grava kaj bonaŭgura.
La supra seso: Drakoj luktas en la kampo. Ilia songoj estas nigra kaj verda.
Ĉiuj sesoj fariĝas naŭoj: Ĉe la cirkonstanco bonega ŝanco daŭriĝas.