Temas pri verko de aŭtoro Arika Okrent: In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build a Perfect Language [En la Lando de Inventitaj Lingvoj: Esperantistaj Roksteluloj, Klingonlingvaj Poetoj, Amantoj de Loglan, & la Frenezaj Revantoj Kiuj Provis Konstrui Perfektan Lingvon].
Vidu la retejon [kun ĉerpaĵoj] de la libro:
http://inthelandofinventedlanguages.com/
La radioprogramo "On Point" [Punkte] de Tom Ashbrook publikigas intervjuon kun Arika Okrent: "Dreaming of a Perfect Language" [Revante pri Perfekta Lingvo"], jene:
http://www.onpointradio.org/2009/06/invented-languages
La verkistino mem lernis la klingonan kaj Esperanton. Mi aŭdis ke ŝi fakte regas Esperanton bone. Ŝajnas ke ŝi lernis ĝin kaj ĉeestis kongresojn kiel parto de ŝia studo pri la artefarita lingva afero.
Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography
http://www.autodidactproject.org/bib/lg-univ-bib1.html
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo
http://www.autodidactproject.org/guidespo.html#inter
Ŝi mem scipovas Esperanton, sed ne reklamas por ĝi. Ŝi ankaŭ ne atakas Esperanton aŭ ĝian movadon. Ŝi probable diskutas Esperanton vere en la plej neŭtrala maniero kiun mi vidis. Ŝi analizas konstruitajn lingvojn kiel fenomeno kaj klarigas kial ili entute malsukcesis. Nature ŝi klarigas ke Esperanto, kompare kun la plejmulto da aliaj, estis relativa sukceso. Se vi volas legi la libron mi povas preti ĝin al vi.
Sign-in to write a comment.