Ralph Dumain Published on June 2nd, 2009
by Ralph Dumain

Ralph Dumain's blog

Browse posts
Latinamerika Memuaro & Langston Hughes
Posted on September 28, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Aktualaj Filozofiaj Lingvoj
Nova anglalingva libro pri artefaritaj lingvoj
Posted on June 1st, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Karlo Markso pri religio kiel reflekso & kondiĉoj al ĝia malapero
Posted on May 26, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Trockij pri religio
Posted on May 18, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
El mia esperantista aŭtobiografio
Posted on February 2nd, 2009
Ateismo en la blogoj & retejo de Ralph Dumain
Posted on February 2nd, 2009

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 119 times

Aktualaj Filozofiaj Lingvoj

Tuesday June 2nd, 2009 at 03:17PM

Mi ne ĝenerale sekvas okazaĵojn en la mondo de artefaritajn lingvojn. Tamen inventado de novaj artefaritaj lingvoj, por artaj aŭ filozofiaj celoj, furoras. Filozofiaj lingvoj kiel seriozaj proponoj apartenas plejparte al la jarcentoj 17-a & 18-a. Tamen, oni ankoraŭ inventas lingvojn el ia filozofia vidpunkto.

Nu, unue, jen mia bibliografio:

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Vidu ankaŭ mian gvidilon al Interlingvistiko:

Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

La praulo de la moderna filozofiema artefarita lingva tendenco estas Loglan, el kies skismo naskiĝis Lojban. Ĉi tiu ambicio furoras same kun la CONLANG-fenomeno ĝenerale.

Mi ne kontrolis ĉiukaze, ĉu informoj haveblas en Esperanto, do mi provizas ligilojn al artikoloj en la anglalingva Wikipedia, la Esperanta Vikipedio, kaj aliloke pri lingvoj en kiuj filozofia dimensio troviĝas.

Mirad. La vortaro ligiĝas al semantika ontologio.

Ithkuil (la angla priskribo estas pli kompleta. Jen la Esperanta.) Temas pri nova lingvo inspirita kiel aliaj pri la Sapir-Whorf-a hipotezo, malfacila sed kun entuziasmuloj.

Toki Pona estas konata, populara kreaĵo de lingvisto, tradukisto, kaj Esperantisto Sonja Elen Kisa. Laŭdire ĝin inspiras Taoismo kaj, kiel aliajn, la Sapir-Whorf-a hipotezo.

Sed la plej defia lingvoprojekto estas Láadan (anglalingva priskribo, jen la Esperanta), feminisma lingvo kreita de Suzette Haden Elgin, iniciita en ŝia romano Native Tongue [Denaska Lingvo]. Ŝi supozas, ke naturaj--precipe eŭropaj--lingvoj limigas la esprimivon de virinojn, do ŝi kreis lingvon kiu supozeble strukturiĝas ĉirkaŭ la pensmaniero de inoj.

Jen kelkaj anglalingvaj artikoloj pri Láadan:

LáadanLanguage.org (retejo por la lingvo)

Introduction: The Construction of Láadan by Suzette Haden Elgin

Suzette Haden Elgin (hejmpaĝo)

Láadan, the Constructed Language in Native Tongue

"Introduction: The Construction of Láadan"

Láadan Working Group

Mi suspektas ke filozofia bazo de la lingvo estas ideologia absurdaĵo, sed la subkulturo kaj ideologio ke ĉi tiu planlingvo (same kiel aliaj) indas je esplorado.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...