雍也 6-8

伯牛有疾, 子問之. 自牖執其手曰:
"亡之, 命矣夫!
斯人也, 而有斯疾也!
斯人也, 而有斯疾也!"

Boniu estis malsana. Konfuceo vizitis lin. Tenante lian manon tra la fenestro, li diris,
"Li estas mortonta, ĉu tio estas lia sorto?
Kial tiu homo havas tian malsanon!
Kial tiu homo havas tian malsanon!"