Kun geamikoj kaj familianoj ni ĝoje festis la okdekjariĝon de mia amata edzo Walmir, en “São Francisco Praia Klubo”, en la brazila urbo Niterojo.

Ĉeestis ĉirkaŭ 200 invititoj, inter ili, krom kelkaj geesperantistoj, la prezidantoj de Asocio Esperantista de Rio de Janeiro, de Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj de Niteroja Esperanto-Klubo, respektive Walter Fontes, Givanildo Ramos Costa kaj Graça Eliana Thuler.


Neide Barros Rego, Niterojo, Brazilo