About this blog

  • 4 posts
  • 1 669 visits
March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

Favorite blogs

Stanislao's Blog
34 posts

March 9, 2009

KELTAJ VIRINOJ - TRADUKO DE NEIDE BARROS REGO

KELTAJ VIRINOJ

(NEKONATA AŬTORO)


La virinoj el kelta deveno estis edukataj tiel liberaj kiel la viroj. Al ili estis donita la rajto elekti siajn kunulojn kaj neniam ili povus esti devigataj al iu interrilato, kiun ili ne deziris. Ili estis instruataj labori por ke ili povu garantii sian subtenon, same kiel ili estis bonegaj amorantinoj, dommastrinoj kaj patrinoj.

La unua leciono estis:

“Amu vian viron kaj sekvu lin, sed nur se ambaŭ reprezentos, unu por la alia, kion la Diino-Patrino instruis: Amo, kunuleco kaj amikeco.”

Neniam permesu, ke iu viro vin sklavigu: vi naskiĝis libera por ami, kaj ne por esti sklava.

Neniam permesu, ke via koro suferu pro amo. Ami estas ago de feliĉo. Kial suferi?

Neniam permesu, ke viaj okuloj verŝu larmojn pro iu, kiu neniam igos vin rideti!

Neniam permesu, ke la uzo de via propra korpo estu limigita. Sciu ke la korpo esta la loĝejo de la spirito. Kial konservi ĝin malliberigita?

Neniam permesu vin restadi dum horoj, atendante iun, kiu malgraŭ la promeso neniam venos.

Neniam permesu, ke via nomo estu vane elparolata de iu viro, kies nomon vi eĉ ne konas.

Neniam permesu, ke via tempo estu malŝparita kun iu, kiu neniam disponigas tempon por vi.

Neniam permesu, ke oni kriu en viajn orelojn. La Amo estas la nura, kiu povas pli laŭte paroli.

Neniam permesu, ke senbridaj pasioj konduku vin el reala mondo en alian , kiu neniam ekzistis!

Neniam permesu, ke aliaj revoj sin miksu al la viaj, ŝanĝante ilin en grandan premsonĝon!

Neniam kredu, ke iu povas reveni, se li ĉiam estis for!

Neniam permesu, ke via utero generu filon, kiu neniam havos patron!

Neniam vin permesu vivi sub la dependo de iu viro kvazaŭ vi estus naskiĝinta invalida.

Neniam igu vin belega kaj rava por atendi viron, kiu ne havas okulojn por admiri vin.!

Neniam permesu ke viaj piedoj paŝu survoje al viro, kiu nur vivas forkurante de vi.

Neniam permesu, ke iu ajn doloro, malĝojo, soleco, malamo, ĉagreno, ĵaluzo, memriproĉo kaj ĉio, kio povas forigi la brilon de viaj okuloj, regu vin, malpliigante la forton, kiu ekzistas ene de vi!

Kaj, precipe, neniam permesu, ke vi mem perdu la dignon esti...VIRINO.



Published at 00:49 ( 3 comments / 292 visits )
This post is public

March 5, 2009

MI PETAS LA PAROLON



Osvaldo Pires de Holanda



La afero pri kiu mi parolos al vi hodiaŭ kredeble ŝajnos strange, sed miaopinie ĝi meritas atenton, ĉar ĝi rilatas al ĉiuj homaj estuloj, do neniu ignoras, ke iun tagon ni mortos kaj estas tiumomente kiam komenciĝas la problemo, nome la entombigo.

Ĉu vi jam vin detenis almenaŭ dum kelkaj minutoj pri tiu afero? Ĉu vi jam agnoskis la malprofitojn, kiuj postvenos de la entombigo de lepruloj, tuberkululoj kaj multaj aliaj malsanuloj entombigitaj en la tero? Ĉu vi jam pensis pri la malsanprofitoj, kiuj postvenos de la infektitaj akvoj de la pluvoj kondukitaj al la riveroj kaj maroj plenaj da patogenaj ĝermoj infektante poste la vivantajn estulojn?

Mi opinias, ke jam alvenis la momento de la homaro konscienciĝi pri tiu grava problemo, kiu minacas la sanon de miloj da homaj estuloj.

En landoj pli civilizataj kiel Francio, Anglio, Svisio, Norvegio, Svedio, Nederlando kaj aliaj, delonge la kremacio estas oficiale adoptita. En Japanio la kremacio atingas 90% kaj en la ĉefaj urboj de tiu lando ĝi estas devigata.

En nia lando kie granda parto de la domoj ne havas tubkondutitan akvon, uzante ĝin de infektitaj putoj per la invado de pluvaj akvoj, estas sendube kaŭzo de grandaj malprofitoj al la sano de la popolo. Oni scias, ke malpli ol 40% de la popolo ne disponas je tubkondukita akvo eĉ en San-Paŭlo. Kion oni diros pri la aliaj regionoj de la lando?

Tiamaniere ŝajnas al ni, ke la rekomendinda solvo estas la kremacio, afero pri kiu eĉ la religioj ne opinias kontraŭe. Tiel ni esperas, ke tiu ĉi averto per la paĝoj de La Lampiro, estu la unua ekkrio aperinta en la Esperanta gazetaro, favore al la vekiĝo de la brazilaj aŭtoritatoj antaŭ tiu grava kaj solvenda problemo.

En San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, ni jam posedas krematoriojn sed tiuj ne sufiĉas; la ideo devas etendiĝi al la tuta lando, komence de la ĉefurboj, sed la idealo estas, ke la afero atingu estonte la tutan landon.

La entombigo en la tero anstataŭ la kremacio, valoras nur por subteni la malhumilecon de kelkaj familioj kies tomboj, veraj maŭzoleoj, evidentigas la lastajn trajtojn de la homa vanteco.

(publikigita en La Lampiro N-ro 108 – Januaro-Aprilo 2004)



Published at 17:29 ( 0 comments / 88 visits )
This post is public

February 10, 2009

ESPERANTA KLUBO ZAMENHOF FESTAS SIAN 60-JARIĜON



En agrabla etoso kaj taŭga vetero, kun la partopreno de 137 personoj de San-Paŭlo (kelkaj venintaj el aliaj urboj), Esperanta Klubo Zamenhof – EKZ festis, en propra sidejo, ĉe "Rua Idioma Esperanto", en la kvartalo “São Miguel Paulista”, de la urbo San-Paŭlo, sian 60-jariĝon.

La evento estis bone gvidita de la entuziasma kaj simpatia ceremoniestro Sérgio Moreira Miranda.

Partoprenis en la podia tablo: Osvaldo Pires de Holanda (nuna prezidanto de EKZ kaj kunfondinto), Darmy Mendonça (eksprezidanto kaj kunfondinto), Genildo Martins Coelho (prezidanto de Esperanta Asocio de San-Paŭlo – EASP), Walmir Ventura Rego (Kultura Kooperativo de Esperantistoj – KKE – Rio-de-Ĵanejro) kaj Edmo Rodrigues Lutterbach (Niteroja Esperanto-Klubo – NITEK).

La prezidanto salutis la ĉeestantojn kaj poste Joel Afonso Francisco prelegis pri la historio de EKZ, fondita en la 25-a de Januaro 1949. Darmy Mendonça ankaŭ parolis al la publiko.

Osmar da Silva Alves montris sur ekrano bildprezenton de li preparitan, omaĝe al Osvaldo Pires de Holanda kaj Maria Delza Macabu Jesus, edzino de Osvaldo.

Sep gejunuloj ricevis ateston pri lernado de baza kurso de Esperanto.

Okazis la transdono de omaĝaj platoj, feste al la 60-jariĝo de EKZ, al kelkaj personoj, kiuj iamaniere kontribuis por la klubo en la daŭro de ĝia ekzistado, nome: Abel Pinto, Darmy Mendonça, Eurico dos Santos, Fausto Tomaz de Lima, Genildo Martins Coelho, Joel Afonso Francisco, José Martins Coelho, José Roberto Tenório da Silva, Marcos Slóv, Maria Delza Macabu Jesus, Neide Barros Rego, Osmar da Silva Alves kaj Valbério Barros Monteiro.

Sekve okazis la prezentado de la poeto Moreira de Acopiara, kiu deklamis portugale du poemojn verkitajn de li: "São Paulo e seus contrastes" kaj "Esperanto"; kaj de Neide Barros Rego, kiu deklamis portugale "Se há tanta paz...", de Luna Fernandes; "Se estas paco...", traduko de Sylla Chaves, kaj kantis la kanzonon "Kanto de l' rivero", de Ary Pavão, traduko de Sylla Chaves.

La prezidanto, tre kortuŝita, dankis al ĉiuj kaj ilin invitis por koktelservo.

La evento estis apogita de V.M. Aurélio de Andrade de la Framasona Loĝio “Vigilantes”, de la Regiona Administracio de “São Miguel Paulista” kaj de la paro Valbério Barros Monteiro kaj Luciana Moreira de Holanda, kiu subtenis la lunĉon kun trinkaĵoj.

Published at 17:15 ( 4 comments / 212 visits )
This post is public

November 7, 2008

PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO (L.L.ZAMENHOF): deklamas Neide Barros


Dek-tria trako de la KD EL LA MONDA TREZORO, produktita de Sylla Chaves. Deklamas Neide Barros Rego.

PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO
L.L. Zamenhof

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiu egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La forto mistera de l' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine

Published at 22:42 ( 4 comments / 381 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Neide Rego

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...