Mi tute fajfas, kiu kaŝtralegas miajn retmesaĝojn, kiu kaŝfotas min kaj kolektas informojn pri mi.

Mi protestas ĝuste pro inversa rolo al mi trudata. Mi ne volas aŭdi personaĵojn priparolatajn publike.

Hodiaŭ dum la horlonga trajnveturo mi devis aŭdi (ne aŭskulti) interparoladon de junulino kun kvardekjara viro kiu onklece konsiladis al ŝi ĉion koncernan al ŝia elektota vivovojo. Ĉefe temis pri la eduko.

Arto? diradis li. Arto ne nutras onin. Muziko? Kial ne. Instruante muzikadon vi povas vivteni vin.

La lingvoj? daŭrigadis li. Nuntempe nur la azenoj ne scipovas la anglan. La franca? Malfacila pro la elparolado. La hispana? Tre utila, ankaŭ por feriado. Itala? Tre utila pro via intenco studi la muzikon.

Kaj poste li eniris en la personaĵojn de la kunvojanino. Ŝi ankaŭ respondadis pri si plej detale.

Kaj mi devis aŭdi ĉi tion. Apud mi sidinta sinjorino formetis la klaĉgazeton kaj komentis al mi la interparoladon de la viro kaj la junulino. Mi ridetis responde.

Foje mi rezistis la tempton krii al la viro: Antaŭ ol esprimi opinion pri ĉiuj fremdaj, lernu paroli cian propran normnacian lingvon, ci vilaĝanaĉo.

P.S.

Mi rimarkis ke en la ŝvaba ĉiutaga kulturo ĉeestas jeno: iuj du priparolas ion laŭte. La ĉirkaŭularo komentas, foje eĉ enmiksiĝante.

Kaj poste iuj veaĉas: la Fratego gvatas nin.

La Fratego ne havas sufiĉe da oreloj por tiom da elpugaĵoj.