Amikino demandis min okaze mia lasta blogero, ĉu mi konas aliajn planlingvojn. Jes ja, mi provis ellerni Idon, lingvon tre elegantan kaj belsonan, tamen grammatike tre kapriceman. Oni senĉese eraras kaj retroglitas en Esperanton.

Poste mi malkovris Interlingvaon kiu danke al viglaj skandinavanoj vivas en eldonaĵoj kaj en la interparolado.  Ĝi ankaŭ estas facile komprenebla, tamen ne tiom facile ellernebla.

Lastan jaron mi donacis rakontaron en Interlingua al itala amiko kiu krom sia gepatra lingvo scipovetis nur la latinan, la francan kaj la hispanan. Vere baznivele. Do li eklegis la libron kaj diris al mi ke komprenas nur duonon. Mi komprenas Interlinguan danke al la itala, kaj jen la italo nur duone komprenas ĝin.

Planlingvoj estus interesaj se ili havus pli da aktivaj uzantoj. Ne tiom ja interesas resti en dekkelkopeto da movadetanoj.
 

Mi abonadis la listojn de la Latina. Jen kie bolas la vivo. Senĉese aliĝas novuloj kaj neeviteble diras jenon: mi devas trapasi ekzamenon, helpu min, mi rapide lernu la lingvon. Kaj multaj skribas kaj respondas latine. Frapa malsameco disde t.n. planlingvoj.