Antaŭ nelonge mi vidis kroatan idioton.

Li portis uniformon de kroata policisto.

Li deĵoris en la Zagreba flughaveno kaj alpaŝis nian aŭton. Alpaŝis ne ĉar idioto, sed tute prave: la aŭto haltiis en malpermesita loko.

Mi eliris por klarigi al la policisto la simplan situacion: jen post unu minuto venos ĉi tien agento de la veturilludona firmo, kaj la veturilo tuj malaperos.

Sed la policisto tuj interrompis mian nefinitan parolon: parolu ja kroate.

La kroatan mi ne scipovas. Scipovas nur angletan.

— La angla, la hispana, la germana — ne! — fortranĉis la policisto en la same lama angleta. No. Ĉi tie estas Kroatio. Parolu kroate!

Disputi ne eblis ja teknike.

Mi kuntiris la ŝultrojn, kaj mia edzino kaj mi pluveturis centon da metroj, en pli sekuran loketon, de kie al ni jam malgestis la junulo de la luagentejo…

Kiu tute ne taksis malhonore paroli angle, eĉ tre bone.

Kial mi subite rememoris la okazaĵon?

Ĉar subite komprenis, ĉar tiu uniformita kreteno sendube taksas sin kroata patrioto, protektanto de la lingvo kaj la kulturo. Li suferas de la tutmondiĝo. Kaj serĉas okazojn por plagi ĉiaspecajn fremdulojn kiuj ne mankas...

Sed jen la junulo de la luagentejo entute ne pensas ja pri la patrujamo. Li simple laboras kun milionoj da ceteraj afablaj loĝantoj de Kroatio kaj igas la landon pli riĉa kaj alloga, altirante vojaĝantojn…

Kiujn la kreteno-uniformulo nome de la ŝtato distimigas.

Tiu entusiasma policisto estas fakte plagaĉo kiel preskaŭ ĉiu patrujamanto tiuspeca.

Ĉu li amas sian patrujon? Sendube ja.

Tamen la patrujo fajfas pri tia amo, ĉar ne bezonas ĝin.



Viktor Ŝenderoviĉ