La ratojn oni fotu ne ie ajn, sed en la Novjorka metroo. La vizitantoj de la paĝaro musklake laŭdos la malbelecon de via foto, kaj la gajninto ricevos senpagan monatan veturkarton.

ratfreesubways.com/

Tute ne ĉiuj malŝatas la ratojn. Mi konis gejunulojn kiuj havis ratojn kiel hejmbestojn. Ekzistas ankaŭ ratprotektantaj organizoj. Iom da ratoj estas vere bezonataj por nutri multajn bestojn, kiuj ĉasas ilin. La vivo de vulpoj en en- kaj apudurbaj parkoj dependas de la rata ĉeesto. Tamen en metroo oni verŝajne ne bezonas ilin.