La mondkonatan, daŭre kreskantan kaj fortan organizon SAT forlasis ĝia prezidanto Jakvo Schram. Tio okazis pro kelkaj kialegoj kaj kialetoj.

Ĉefe temas pri lia sanstato, kaj ĉi-punkte mi deziras al li plenan kaj baldaŭan resaniĝon.

Al la kialetoj apartenas jeno: JS feriante for de la hejmo malabonis ĉiomon da opaj sendaĵoj, kaj interalie la dissendoliston de sia propra SAT. Reveninte li re-aliĝis, sed rimarkis, ke siaj mesaĝoj estas forfiltrataj kaj cenzurataj.

Harun al-Raŝid promenadis tra bazaroj kaj stratanguloj por sperti, kion priparolas kaj pensas la popolo, kielas la landaj aferoj kaj la vivo. JS enŝoviĝis en la rolon de Harun al-Raŝid senintence, kaj jen malkovris fiaĵon en sia regno. Fakte tiu cenzuro delonge ekzistis, sed jen la razilo tuŝis la barbon de la prezidanto, kaj li kompreneble ne ŝatis tiun tuŝon.