La kutima libreto atingis min la lastan tagon de januaro. Gratulojn kaj dankon al la pretigintoj !

La kovrilo brilas, estas el la pli bonkvalita papero. Tamen per kio neforviŝebla oni surskribu sian nomon?

La enhavo estas pli ĥaosa ol antaŭe. Samaj personoj ofte ĉeestas duoble, la duoblaĵoj devenas de la reta versio de PS.

Persono gastiganta en Bretonio (Franca ŝtatero) aperas en Berlino, ĉar... naskiĝis en Germanujo.

La kvin "ortografioj" de la lingvo internacia videblas ĉu aparte, ĉu intermikse. Apostrofoj, iksaĉoj, dissole starantaj ĉapeloj, ho-oj puŝas unu la alian kiel en orienta bazaro. Kaj la ĉapeloj ofte aperas tie, kie tute ne devus aperi, nome en URL-oj.

La mapojn oni prunteprenis (aŭ prunteŝtelis) de Google. Ili estas ne nigrablankaj, sed grizegrizaj. La urboj kun gastigantoj videblas apenaŭ, tamen la nubojn oni vidas pli klare. La antaŭaj perliniaj mapoj estis pli bonaj.

Aperis novaj gastigantoj, tio ĝojigas.

Ek al la vagbastono! La foro vin atendas.