Se la provoj, ĉu lertaj kaj dece moderaj, ĉu troaj, - plisimpligi la ortografion de la angla - jam ne nombreblas, do la franca restis tereno preskaŭ nesurpaŝita. Se oni forgesu pri la junulara SMS-skribmaniero.

Tamen jen mi malkovris kelkajn retpaĝarojn, kies posedantoj proponas plisimpligi la francan skribmanieron.

ortograf.net/

reformeortografique.over-blog.com/

www.alfograf.net/ortograf/

www.iforum.umontreal.ca/Forum/ArchivesForum/2003-2004/040405/article3430.htm

ville.montreal.qc.ca/portal/page

pages.videotron.com/pepedbwa/



Mia persona opinio jenas: ĉiu projekto taksindas kiel ideo, kiel ebla paralela alternativo. Tiukaze oni povas paroli pri la logikeco, trafeco ktp de ĉiu aparta propono.

Tamen ŝanĝon de la tuta nacia skribsistemo mi tuj malaplaŭdos. Oni fuŝis multajn lingvojn per "plisimpligoj" kaj detranĉis la novnaskitaron de la praularo.