Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod." Published on August 27th, 2009
by Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro

Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."'s blog

Browse posts
Hej homoj, vidu !
Posted on October 6th, 2009
6 comments (latest 2 years ago)
Granda Premiero : la albumo de KAJ TIEL PLU jam disponeblas ĉe la mp3-servo !!!
Posted on September 24th, 2009
3 comments (latest 2 years ago)
Gravaj muzikinformoj !
Posted on September 19th, 2009
Videosesio kaj Tiel Plu - Surplacen venu vi
Posted on September 17th, 2009
1 comment (latest 2 years ago)
Stefo - Filo (FESTO 2009 Zwingenberg)
9 comments (latest 2 years ago)
Vinilkosmo ricevis la Premion Onisaburo Deguĉi 2009
Posted on August 22nd, 2009
11 comments (latest 2 years ago)
La HHK (HipHopa Kompilo), Libere elŝultebla nun!!! / La HHK (Compil Hip-Hop) en téléchargement libre !!!
Posted on August 16th, 2009
3 comments (latest 2 years ago)
Intervjuo de Le Punk en KisTv
Posted on July 15th, 2009
1 comment (latest 2 years ago)
Memoraĵoj de KEF 2009
Posted on July 14th, 2009
2 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

esperanto
Muziko
koncerto
EUROKKA
FESTO
Stefo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 474 times

Stefo - Filo (FESTO 2009 Zwingenberg)

Thursday August 27th, 2009 at 01:58AM


Stefo esperantigis kaj ludis "Filo" dum FESTO 2009 en Zwingenberg. Originale: "Junge" far Die Ärzte.



translate into English

9 Comments / add your comment?

valer
valer says:
Filo (Stefo) adaptita el "Junge" (Die Artze)

Filo, kial ci nenion lernis ?
Ekzemple Diĉjo, li eĉ havas propran aŭton
Onĉjo Verno en la riparejo cin eble eĉ fiksedungos sed ci simple lin petos
Filo

Ci ja denove aspektaĉas kun truita pantalono kaj daŭre tia bru'
Ĉu la najbaroj klaĉu ?
Krome ciaj haroj, al mi mankas la parolo, ĉio rug' kaj blu'
Ĉu la najbaroj klaĉu ?
Ĉiam ci malestas. Ni komencas malesperi

Filo, la kor' de panjo ne rompiĝu
Ankoraŭ restas temp' por cia enmatrikuliĝo
Ja bestoj ĉiam plaĉis cin aŭ ĉu jam logas ci ne plu
Cia propra pacientejo
Filo

Ci ja denove aspektaĉas kun truitaj buŝ' kaj nazo kaj daŭre tia bru'
Ĉu la najbaroj klaĉu ?
Amplifigitaroj, sen ĉese tiaj tekstoj ĝenantaj ĝis malfru'
Ĉu la najbaroj klaĉu ?
Ĉiam ci malestas ho malbonetiketuloj. Ci senherediĝu
Ĉu l'impostistoj klaĉu ?
Fine ĉiu veos. Pri ci ni daŭre zorgas

Ci estis tiel dolĉa knab'
Ci estis tiel dolĉa knab'
Ci estis tiel dolĉa knab'
De tia dolĉ'

Kaj ciaj geamikoj via certe drogumadas kaj daŭre tia bru'
Ĉu la najbaroj klaĉu ?
Gravas la familio kaj via estonto
Ĉu ni ne vivu plu ?

edit : mi korektis la erarojn. Dank'al Stefo
2 years ago
valer edited this comment 2 years ago.
Thierry Salomon
Thierry Salomon says:
Ege bone!
Se li kantus "vi" anstataŭ "ci" estus perfekte. Ĉu en angla versio oni kantus "thou" anstataŭ "you"?

Domaĝe, simile Dolchamar verkis unu el la plej bonaj e-an kanton "Kontra krusadanto"
sed tute strangaj neesperantaj) vortoj fuŝas ĝin.
2 years ago
Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod."
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Tio ja estas la interpretado de la artistoj, kio ja faras parton de ilia arto kaj personeco !

"Ci" estas oftege uzata ĉe pluraj artistoj kaj eĉ de Zamenhof mem aŭ aliaj famaj esperanto-verkistoj..
"Ci" ankaŭ estas uzata de multaj esperantistoj ĉefe en la SAT-medio, por ĝuste diferencigi "vi" de "ci".

Dolchamar intense kreis tiujn "strangajn" esperanto-vortojn en siaj kantoj... tiuj "fuŝaĵoj" faras parton de ilia arto, sen tio ne estus verkoj de Dolchamar !
La kantoj de dolchamar sen tiuj tekstoj kiaj ili estas ne estus tiom bonaj !
Tio estas la netuŝebla flanko de la arto....
kaj simple oni ŝatas aŭ ne ŝatas .. tio estas la fakto.
Pri tio, okazas la samo kun aliaj artistoj kantantaj en aliaj naciaj lingvoj...
Kiam tio estas farita intence estas akceptebla..

Male ne estas akceptebla kiam temas pri ne intencaj fuŝaj eraroj....

Plej muzikamike
Flo !
2 years ago
Thierry Salomon
Thierry Salomon replies:
Ankaŭ Sheakspeare uzis "thou". Ĉu en la nunaj anglaj kantoj oni uzas ĝin?.
"Ci" same kiel "thou" estas arkaika pronomo (krom por SATanoj... sed tio ne estas arto sed politiko)
Vidu la tekston http://www.angelfire.com/ny2/ts/ci.html kun kontribuo de Bertilo pri la fakto ke Zamenhof nur dum certa tempo eksperimentis kun "ci" sed
poste konsilis uzi nur "vi".

Sed ĉiukaze gratulojn al Vinilkosmo pro la Premio Deguĉi kaj al Stephan pro la traduko kaj kantado de "Filo"!
2 years ago
Vinilkosmo         "Esperanto-Muzik-Prod."
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro replies:
Dankon Thierry pro via respondo... kaj gratulojn rilate la premio ricevita de Vinilkosmo..
Pri "ci", ni lasu al la artistoj la liberecon elekti kion ili ŝatas ... se "Ci" estos pli kaj pli uzata, kial ne ...
"arkaismoj" aŭ "politiko" povas re-ekmodiĝi... ;-)
Poezio en kantoj restu tereno libera por esprimiĝi ....en la kadro de kio povas esti komprenata...
ĝis !
Amike
Flo !
2 years ago
Stephan Schneider
Stephan Schneider says:
Filo

Filo, kial ci nenion lernis?
Ekzemple Diĉjo, li eĉ havas propran aŭton
Oĉjo Verno en la riparejo cin eble eĉ fikse dungos, se ci simple lin petos, Filo

Ci ja denove aspektaĉas kun truita pantalono kaj daŭre tia bru' Ĉu la najbaroj klaĉu?
Krome ciaj haroj, al mi mankas la parolo: ĉio ruĝ' kaj blu' Ĉu la najbaroj klaĉu?
Ĉiam ci malestas, ni komencas malesperi

Filo, la kor' de Panjo ne rompiĝu
Ankoraŭ restas temp' por cia enmatrikuliĝo
Ja bestoj ĉiam plaĉis cin aŭ ĉu jam logas cin ne plu cia propra pacientejo, Filo?

Ci ja denove aspektaĉas kun truitaj buŝ' kaj nazo kaj daŭre tia bru' Ĉu la najbaroj klaĉu?
Amplifikgitaroj, senĉese tiaj tekstoj ĝenantaj ĝis malfru' Ĉu la najbaroj klaĉu?
Ĉiam ci malestas, ho malbonetiketuloj, ci senherediĝu Ĉu l' impostistoj klaĉu?
Fine ĉiu veos, pri ci ni daŭre zorgas

Ci estis tiel dolĉa knab', ci estis tiel dolĉa knab', ci estis tiel dolĉa knab', de tia dolĉ'

Kaj ciaj geamikoj, vi ja certe drogumadas, kaj daŭre tia bru' Ĉu la najbaroj klaĉu?
Gravas la estonto kaj via familio, ĉu ni ne vivu plu?
2 years ago
Stephan Schneider
Stephan Schneider says:
Mi nepre kantu pli klare! ;)
2 years ago
valer
valer says:
Dankon Stefo pro la teksto. Mi korektis la erarojn ^^
Jes ja vi kantis tre klare, alie mi ne kuraĝis serĉi la tekston. Por tiu ekzerco mi estas malbona.
2 years ago
Miguel Gutiérrez Adúriz
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Tre BELE, sed....

Kanto devas emocii.
Ĝi devas esti kuglo rekte sendita en la koron de la aŭskultanto.
Kial do rompi la magion per la aldono de tiu fremda "ci".

La kuglo ne atingis mian koron, ĉar, en mia menso, obstine eĥas.. ci, ci, ci, ci...

Kaj, tamen, vian voĉon mi ŝategas.
2 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...