Mia vidpunkto

Ŝtatoj (aŭ estraroj?) trompas propran popolon,
fermas la okulon je realo,
praktikas malĝuston.
Firmaoj postulas ĵuron, ke virino ne gravediĝos.
Oni praktikas falsan demokration.
Infanojn edukas malbone la medio:
familio povas nenion.
La edzoj diras: "faru, kion vi volas" kaj postulas ĉion.
Edzinoj kaj gepatroj iel solvas propran devon.

Mi batalas, batalas.
Mia luktado vanas.
Mian naskiĝtagon mi festas neniam.

( dediĉita al s-o Blazio)