Zlatko Tišljar - Pajo Published on June 22nd, 2010
by Zlatko Tišljar - Pajo

Zlatko Tišljar - Pajo's blog

Browse posts
Festeno okaze de 100-jariĝo de Maribora E-societo
Posted on October 4th, 2010
2 comments (latest 19 months ago)
8-a kongreso de kroataj esperantistoj en Velika Gorica
Posted on September 17th, 2010
1 comment (latest 19 months ago)
Itala Esperanto-kongreso en Lignano
Posted on September 4th, 2010
1 comment (latest 19 months ago)
INDONEZIA LINGVO STUDINDA EKZEMPLO POR SOLVI LINGVAN PROBELMON EN EU
Posted on August 6th, 2010
1 comment (latest 21 months ago)
NOVA KODO DE MUZIKGRUPO DRUYD
1 comment (latest 22 months ago)
RENKKONTIĜO DE E-VERKISTOJ EN HRAŜĈINA (KROATIO)
Posted on June 21st, 2010
1 comment (latest 22 months ago)
Kaierslautern
Posted on June 3rd, 2010
REVOLUCIO EN VIKIPEDIA LABORO
Posted on May 13rd, 2010
3 comments (latest 23 months ago)
ĈU UEA ESTRARO REJUNIĜU?
Posted on May 4th, 2010
4 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 820 times

NOVA KODO DE MUZIKGRUPO DRUYD

Tuesday June 22nd, 2010 at 09:14AM

En Zagrebo aktivas nova muzikgrupo Druyd kaj ĝi nun aperigis sian unuan kompakdiskon kun ok kantoj en daŭro de unu horo. La titolo de la disko estas en Esperanto "Dronas".

Temas pri tre originala muzika kreado de kvar personoj kiuj kune kaj komponas la muzikon kaj aranĝas kaj realigas la diskojn kaj koncertojn. La grupon gvidas Dubravko Lapaine kiu mem instrumentas per la plej malnova muzikinstrumento de aŭstraliaj aboriĝenoj diĝeriduo. Kunmuzikas je gitaro Igor Ratković kaj Ivan Uravić kaj kantas Mery Crnković Pilaš. La kvaropo kreas neimageblan novan sonharmonion kiu ŝtonigas ĉiun. Ia praa atmosfero ligita al modernaj muziktendencoj kaj nuntempa teknologio. La kombino de indiĝenaj ritmoj kaj preĝmelodioj kun moderna koncepto de muziko kaj eluzo de nekutima instrumento kaj eskterordinaraj potencialoj de la kantistino rezultigas belegan artan kreaĵon. La "tubo" (ja diĝeriduo estas simpla tubo) surprize en la manoj kar surbuŝe de Lapaine estas virtuoze uzata kiel multinstrumento - instrumento orkestro. La gitaro aldonas molan kaj helan sonaron kaj la escepta voĉo de Mery transportas nin al la ĉielo.La rezulto: sonĝuo por ĉiu senkonsidere al tio al kiu kultura fono li apartenas, universala tutglobe komprenebla arto.

Mi fieras ke la grupo subtenas Esperanton kaj unu el la kantoj estas en Esperanto "Valso de sufokato".

Vi povas aŭskulti ĉiujn kantojn ĉe ilia paĝaro http://www.druyd.bandcamp.com . Ankaŭ eblas aĉeti la kodon kontraŭ 7 eŭroj se vi mendas ĝis la 20-a de junio.

Mi aldonas la recenzon de slovena recenzanto de la Festivalo Lent en Maribor, kie ili koncertos la 6-an de julio:

Normal 0 21 false false false MicrosoftInternetExplorer4 st1\:*{behavior:url(#ieooui) } /* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Navadna tabela"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; font-size:10.0pt; font-family:"Times New Roman"; mso-ansi-language:#0400; mso-fareast-language:#0400; mso-bidi-language:#0400;}

DRUYD

Dubravko Lapaine (diĝeriduo, melodiko), Igor Ratković (gitaroj), Mary Crnković Pilaš (voĉo)

La ensemblo Druyd estas bonega en tio, ke ĝi ĉiam ree evitas ordigon laŭ la ekzistantaj muzikĝenroj – ne nur pro la elekto de nekutimaj muzikiloj sed antaŭ ĉio pro la maniero kiel ĝi kreas kaj realigas la muzikon. La Triopo dediĉas sin kun granda sindonemo al komponado dum kiu ili ne respektas iujn ajn ekzistantajn regulojn kaj por ĉiu komponaĵo ili prenas multan tempon. La rezulto estas sonĉirkaŭoj, kiuj memorigas pri fantaziplenaj feaj arbaroj: ni povas aŭdi ĉion de la sonoj de musko, kiu kovras pezan tersurfacon ĝis altaj tonoj de arboj, kiuj fendas la ĉielon. La muziko estas ege melodieca, sed tamen daŭre restas tute neantaŭvidebla. Ĝi fluas tra sennombraj ŝanĝoj de ritmo kaj koloroj kaj kreas nekutimajn kaj neniam antaŭe aŭditajn songamojn.

translate into English

1 Comment / add your comment?

Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Pajo, mi ĝojas kaj gratulas la muzikgrupon DRUYD kaj vin. Mi petas vin kiel ankaŭ lingve tre influan personon preferi la vorton *kodisko* al *kodo*; homonimioj ne faras tragedion, tamen valoras olin iom bredi (multigi kaj malmultigi iom prefere laŭplane)

Esperantistoj emas multigi homonimojn pro vort-ludemo, certe eblus ankaŭ nun iom trukadi:
jen kodo farita laŭ enigma kodo. Tamen mi mem preferas "kodiskon" enhejmigi, antaiŭ ol aperus ...sidi (CD) en muzik angulo.
22 months ago
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 22 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...