Prelego de Eugeno Macko, 2015.03.05 en “Eine Welthaus” che Esperanto Klubo Munkeno.

Kion povus la Europa Unio lerni el la historio de la multpopola shtato de la Habsburgmonarhio?

Interdisciplina pritrakto la problemon, el la interpopola sfero , inter filozofio, historio, politiko, sociologio kaj solcipsikologio.

II. Parto de la prelegvico.

Naciigho de la multpopola shtato Austrio.

1.- Kiel la historio pluevoluighos estas estontmuziko. Ekzakte ni neniam povas kalkuli. Sed el la historio ni intencas kaj povas ion lerni, por povi tiun muzikon konscie pli bone kunkompozicii. Por ghenerala, pli bona plenigo la taskon de la politiko, plibonigi la bonstaton de la socio.

Sed fakto estighis en la estanteco, ke la internacia kunlaboro en la mondo kaj konkrete, urghe l en a Europa Unio atingis sian necesecon. Tiu inter-naci-eco devus esti principe esplorata.

Internacieco en si mem estas principe ankau neniu novajho. Ghi ekzistas ekde la nacioj ekzistas. Novo estas nur ghia neceseco en la estanteco, char nuntempe neniu nacio en la moderna socio povas sen kontaktoj travivi.

Ankau jam antaue havis la popoloj rilatojn unu kun kaj kontrau alia, antau ol la nacioj ekzistis. Sed, ekde la nacioj sin formighis , t.e. la popoloj sian konscion disvolvighis pri si mem, au sian memkonscion atingis, la rilatoj okazis kaj intensivighis precipe en dialektikaj kontrauajhoj.

Tiu ekestigho de la kontrauajhoj kaj la evoluo de la popoloj al nacioj, en dialektikaj rilatoj, historie ekzemple, estas sur la teritorio de la iama Habsburga Imperio, en instruplenaj enhavoj sekveblaj.

2.- Kelkjarcentoj, preskau la tutan mezepokon, parolis la popoloj sian simplan popollingvon sufichan por la chiutaga bezono, tieldirite senpere, sen la konscio pri la propra kulturo. Kunigitaj ili estis alterne de diversaj dinastioj, kiuj unue militis unu kontrau alia kaj poste per packontraktoj diversaj reghdistriktojn ili partigis inter si. Plej ofte, la simpla popolo ech ne sciis de kiu politika povo ghi aktuale estis regita.

La tiamaj alttavoluloj kaj intelektuloj, al kiuj apartenis la altnobluloj kaj religiogvidantoj, parolis la latinan. Sekve tiuj kiuj sin movighis interpopole, ne havis lingvan komprenproblemon. La ordinara popolo chiukaze ligita al tero, ne havis eblecon movighi en la spaco, tiel ili ne havis iun lingvan problemon.

Por filozofio, religio kaj la jus alirintaj diversaj sciencoj, ankorau sufichis la latino. Unue post la renesanco, kiam la spirita okupigho ankau che la vastaj tavoloj de la popolo kreskis, venis la pretendo ankau en la popollingvoj povi sin pli abstrakte kaj science, pli precize esprimi.

3.- En Germanio estis la traduko de la biblio de Martin Luther la komenco de la klasika altgermana. Per kiu de tiam en diversaj (hodiau oni diras dialektoj) unu de alian nekompreneblan lingvon parolata germana popolo devis esti komune komprenebla, t.e. ne plu estu dependa de la latina, sed la komuna komprenlingvo devus esti klasikita popollingvo.

Mem en la frankofanaj landoj kiel la hodiaua Italio, Francio, Hispanio distancighis de la klasika latino kaj chiam pli alproksimighis al la popolo kaj pluevoluighis la t.n. vulgarlatinan kiel la itala, franca, hispana.

De la ghermanaj popoloj la angloj alprenis plej senghene la latinajn nociojn kaj ghian gramatikon popolproksime simpligis, kio en venontajn jarcentojn donis al ili la avantajhon, esti ankau por fremduloj pli facile lernebla.

4.- Che la popoloj de la Habsburga Monarhio komencis la emancipigho el la latina iom pli poste. Tiu povis havi diversajn kialojn.

a) Chi tie komencis la spirita kaj scienca intereso de popoloj pli malfrue ol en aliaj partoj de Europo. Precipe pro tio, char la eksteraj cirkonstancoj ne pelis tiel urghe kiel en aliaj landoj. Por la mezepoka ekonomio estis la kondichoj (tero, klimato) pli favoraj ol alie, pro tio povis tie pli longe daurigi la sistemo.

b) Ghuste tiu longa antaua favoro montrighis por posta evoluo kiel dialektika malfavoro. La prokrasto de la evoluo, kauzis retenighon de sociaj renovighoj kaj al perfortaj kaj detruaj malsharghoj.

c) Civitaneco kaj nacia emancipigho aperis samtempe sur la evuloshtupo de la historio. Por civitanaj shanghoj estis la mizero de la popolo eluzita, kun revoluciaj promesoj, kiuj poste ne povis esti plenumitaj.

d) Che la fortigita naciismo povis homogenaj popoloj pli da potencon mobiligi, ol la multpopola shtato Austrio.

5.- Austrio ekestis origine el tre diversaj popoloj, kiel:

a) Slavoj : Chehoj, Slovakol, Poloj, Ukrainoj, Serboj, Kroatoj, Slovenoj.

b) Ghermanoj: Germanoj, Bavarianoj, Shvaboj, Saksoj, Luksenburganoj.

c) Latinaj: Italoj, Rumanoj.

d) Hungaroj: ech kun ekstereuropaj originoj, finugoroj parolante iun lingvon ech ne apartenante al indoeoropa lingvogrupo.

e) Che chiu tiu diverzeco de popoloj agis la Judoj kiel kuniga ligilo.

Char Judoj ne havis propran lingvon, ili parolis la respektivan lingvon de la popolo al kiu ili apartenis . Samtempe ili estis ankau ponto per ilia religio, al aliaj kredfratoj che aliaj popoloj, kiujn lingvojn ili ofte eklernis, por povi komuniki kun ili. Tiel ili estighis plurligvecaj kaj kiel la novaj esploroj pruvas, pli inteligentaj kaj sukcesaj, kio elvokis ofte resentimenton kaj envion che aliaj popoloj.

El tiu historia malantaueco estas ne nur hazardo, ke la Judoj inter tiuj chiuj aliaj popoloj kaj vershajne ne estas troiga diri, en tuta Europo, povis sin plejbone kun la hungaroj komprenighi kaj integrighi en kuneca inspirado. Ne estas hazardo ankau, la alta nombro de Nobelpremiitoj de hungardevenaj Judoj, proporcie al la hungara loghantaro en la mondo.

6.- Chiukaze, tiuj komponantoj en la tiama tempo influis pli malfavore la forton de iu Shtato. Francio, Granda Britanio, Hispanio kaj aldone ankau Germanio povis en la vico unue en Europo kaj poste per la kolonioj en la Mondo siajn homogenajn naciajn fortojn pli bone disfaldi. Per nacionigho ekestintajn dialektikajn strechojn inter la popoloj, povis tiam tiuj shtatoj, ekster shtate en la Mondo, per la kolonioj malstrechi.

Nur inter la germane kaj hungare parolantaj popoloj atingita egaligho en la Habsburga Monarhio ne kauzis malstrechighon, sed kontraue, la minimume 10 aliajn lingvojn parolantaj popoloj, turnighis kontrau la du, en egaligo estintajn kaj poste ankau chiu unu kontrau la alia, kion la klasike disvolvighintaj nacilingvoj kaj historioj dialektike ankau en si mem enhavis.

El tiu enhavinta dialektiko de nacionalismo ekestighis diversaj duonsciencaj teorioj, kiuj por tiamaj respektivaj popoloj shajnis ege konvinkemaj. Libroj estis skribitaj, himnoj komponitaj, artikoloj en jhurnaloj disvastigitaj, chiam pruvi la „veron“ de la resperktiva politika konvinko.

Sukcesis fine la popoloj tiel unu kontrau alia hasti, ke ili estighis preta pri la klasika modelo de antika heroismo ech oferi la propran vivon por tiu konvinko. Chiukaze en la antiko kaj ankau en la mezepoko militis nur certaj klasoj, la ordinara popolo estis devigita al laboro, por certigi la vivtenon de la kverolemaj reghoj. Kuraghemo, heroismo, memofero, militago, estis noblaj virtoj, al kiuj ech ne chiuj estis allasitaj. Tiam venis la liberigho.

7.- Napoleono sukcesis entuziasmi anakau la subprenitan popolon por soldateco, ke ili estighis pretaj la duonon Europon misiiste milite „liberighi“. Tiu tre plachis ankau por aliaj popoloj. Chiu volis nun unue sin mem emancipi kaj poste ankau la aliajn, pri la propra koncepto „liberigi“. La teorioj estis jam antaue ellaboritaj de antaupensistojn, ili devis esti nur praktike plenumitaj.

Hegel ekz. multe lernis de la Franca Revolucio kaj de Napoleono. En liaj junaj jaroj li ellaboris ekzaktajn algvidojn, kiel la germanaj landoj per forto devas esti kunigitaj. Prusio baldau realigis liajn proponojn kaj sub propra gvido kreis Grandgermanan Regnon.

Sed tiun francan modelon ne eblis simple supermeti al la Habsburga Regno. La germanaj landoj povis sin minimume komprenighi, ekde Luther la altgermanan lingvon enkondukis , tiel ili ne estis pretaj konsiderinde kontraustari al Prusoj. Fakte en Vieno oni oficiale ankau parolis germane (kun ne malgrava dialekto) sed en la malantaueco staris la tutdiferncaj landaj lingvoj, kiuj sin ankau naci-kulture chiam pli emancipighis.

La Hungaroj jam chiam la plej forta popolo en la Habsburga Regno, volis la propran lingvon trabatali. 1848 la hungara nacirevolucio (kiu de Rusoj estis subbatita) rezultis la t.n. ekviighon en la „Austro-Hungara-Monarhio“. Mem la imperiestro, kiu estis samtempe la hungara regho komencis lerni la hungaran.

8.- Tiu „ekviigho“ efikis nur dialektike, relative kiel solvo. La naciismoj chiam pli plifotighis, kontrau Austrio kaj nun turnighis ankau kontrau Hungario. La hungaraj altnobeluloj kiuj ankau jam antaue havis plejmulte en Vieno por diri (per la germana lingvo) trovighis inter du frontoj. Unuflanke la diversajn popolojn kiuj emancipighis por nacioj kaj aliflanke la hungaraj malgrandnobeluloj, kiu volis la hungaran memstarecon, kun plifortigo de la nacia regado, kun la hungara lingvo, ankau super aliaj popoloj.

La hungara lingvo estis plifortigite ordonita kiel devfako en la lernejoj, kun duonscienca argumentado de, pli alta valoro de la hungara lingvo kaj kulturo. Memkompreneble, la dialektika reago de aliaj popoloj ne forrestis. La reago okazis en la sama tonmaniero, kiu cetere tiutempe kushis en la aero. Chiu popolo provis sin kontrau la aliaj popoloj pri la plej aventura maniero sin mem aserti. La propra lingvo kaj la propra kulturo estis super chio, super Dio kaj super la Mondo metita.

Ekestighis diversaj naci-dialektikaj kontrau-teorioj. Anti-juda estis jam longe el la historio konata, kiu chiam denove devis halti kiel batknabo, se ne estis trovitaj raciaj solvoj por la problemoj en la interhomaj rilatoj.Anti-slava kaj anti-germana estis jam ankau el la nova historio konata. Du grandaj europaj popolgrupoj, kiuj en karaktero kaj evoluo de la europa kulturo tre proksime staras kaj ambau esence por Europo multe efektivighis, estis precipe de latinaj popoloj, en kontrauajho unu al alia perceptita. Kaj la latinoj, kiuj sin volis jam chiam por iuj pli bonaj kompreni, volis ankau sian apartecon emfazi kaj ekspliki.

9.- Ekestighis diversaj politikaj grupoj trans la nacioj, sed tiuj ne povis sin deighi de la forta individueca tendenco de la tempo kaj anstaatau de vera internacieco ili nur unuighis la antauajn kontrauajhojn kaj enmetis en pli granadaj unuecoj.Panslavismo kaj Pangermanismo estis la du supernaciaj ideoj, kiuj ideologioj tiam en Europo movighis frontale unu kontrau alia. Siajn pravigojn ili volis kiel la nacismoj, kun avanturajn mitologiajn asertojn subteni.

La bazo por diversaj pan-movighoj estis precipe la naciaj ideologioj en kunigho kun duonsciencaj kaj rasismaj apogoj, ekz. de Arthur Gobineau au Stewart Chamberlain. Kelkaj jam longe ghermitaj naciismoj kunighis kun subjektivaj teorioj kaj la deziro al imperia plifortigho, al pan-nacionalismoj. Oni serchis komunan nomighon, kiuj superpashus la naciismojn, sed la kontrauajhojn lasas plue efiki, nur en pli grandaj unuecoj, kiel religiaj, etnikaj, au lingva aparteneco.

La disvolvighon de tiuj kontrauajhoj en la teritorio de iama Habsburga Regno en la 19a kaj 20a j.c. estas ekzemplodone sekvebla. Unue la ekestighon de nacioj per la formado de la lingvoj kaj kulturoj de la popoloj. Sekve pli da potencon kaj influon atingi, ilia kunighoj al pli grandaj unuecoj. En tiu tempo konkrete en pangermanismo kaj panslavismo. Tiuj kontrauajhoj tiam, gvidis al provokoj kaj fakte al eksplodo de du kruelaj mondmilitoj. Post profundaj malantaudemandoj ne estas troigo aserti, ke la chi tie ekestintaj kaj sin elteni ne kapablaj cirkonstancoj kondukis al tiuj du militoj.

10.- Panslavismo ekestis en la teritorio de la iama Habsburga Monarhio kiel ideo de kunigo, de sin nacie emancipighintaj diversaj malgrandaj slavaj popoloj. La ideo kaj la movado ne ekestighis en Rusio, che la plejgranda slava popolo, sed che la okcidentslavoj, kio de sudslavoj volonte estis alprenita.Rusio devis en la 19a j.c. ankorau unua suverena slava shtato, jam sur la vojo al europa grandpotenco, alpreni la protektantan rolon. Sed la spirit-kulture gvidanta rolo devis plue resti che la okcidentslavoj.

1848 en la jaro de revolucioj, okazis en Prago panslavisma konferenco, en kiu estis kelkaj postuloj formulitaj. Ideologia bazo kushis en la la filozofio de la klasika idealizmo de Herder, Fichte kaj la pensmetodo de Hegel. La ideo estis che slavaj popoloj disvastigita per artikoloj, libroj, jhurnaloj, ech tra turnunuighoj, estis la simpla slava popolo pri ilia kunaparteneco kaj dezirata solidareco informita.

Unue post la perdita krimmilito 1856 estighis Rusio la portanto de la Panslavisma-movado, kiu sin al Panrusa-movado transformighis. Slavopiloj kiel Nikolai Danilewski liveris la teoriajn bazojn. Cetere en tiama tempo tio tute ne estis io aparta, plie kushis en la tuta aero, ke chiu popolo sin ideale teorie en la nuboj levis kaj la aliajn subvalorigis. Nun, la romano-germana Okcidenteuropo, per sia regavido kaj individualismo, eluzis kaj falsigis la kristanismon

Kontraue la slavaj popoloj devas esti pacamataj kal defendas la esencajn kristanismajn valorojn, kiuj tra la romkatolika kaj poste tra la protestanta eklezio perdighis. La Rusoj devas funkcii kiel protektantoj de chiuj slavaj popoloj, kiuj reprezentas la pozitivajn homajn karakterojn.Pro tio enmiksighis sekve la Rusoj sur la flanko de la Serboj en la Balkanmilitoj, jes ilia promesita helpo poste ech la unuan mondmiliton ekokazigis.

11.- Pangermanismo devis esti la kontrauparto al Panslavismo en Europo. Iliaj radikoj kushis ech pli profunde en la historio, en la oldgermanaj voloj kunigi de multaj malgrandaj germanaj shtatoj. Nur poste disvolvighis al kuneca sento, kun pliaj, precipe nordaj popoloj de Skandinavio, ghis anglosaksoj. Sed ghia ekstreme humana devojigho, datas en la tempo de dialektika formigho la nacioj kaj la provo de ilia teorie kultura argumentado.

Estis serchata, en la spirito de europa idealismo, iu restanta substanco en la historio. La jus aliranta scienco de arheologio trovis en Hindio iun oldan popolon kiu sin mem nomis la „plej bona“, t.e. la „arioj“. Tio venis en ghusta tempo por la volo de la, jam en la malfrua mezopoko supren strebadaj ghermanoj, en unu gheto la tutan grek-romian, kun la jud-kristana mondo, en unu kontrauajho superigi. Nun, la ghermanoj devis ankau al tiu arkaika polpolo aparteni, ankau esti la plej bonaj kaj ilia lingvo devas esti la plej olda en la grupo kiu estis nomita indoghermana.

Kiel che chiu novigho, alvenis ankau la supermovo, per la klerigo kaj protestantismo,kontrau chio el tradicio estinta. Kristanismo estis komence ankorau tolerita, sed ghiaj judaj radikoj, en aria-semita kontrauajho chiam pli forte kaj ekstreme pribatalita, gis baldau, ankau la kristanismo estis flanken shovita. Anshtatau estis el oldgermanaj mitologioj oldaj barbaraj dioj serchataj por vekighi kaj adori.

La tiama klasika arto prilaboris vaste la temon. Shtato, popolo kaj nacio, estis en antaueco shovitaj. Estis himnoj komponitaj por iliaj glorigoj kaj verkoj skribitaj, por la subulojn motivigi kontrau aliuloj kaj alispeculoj, eksteren en kuneca haarmonio.

12.- Sed tio okazis, se ni tion historifilozofie iom pli profunde pritraktas, en la senco de la europa idealismo, sur la linio de la grek-romia-dialektika pensmaniero. Jam la helenoj opiniiss ke ili estas io pli valora, ol la chirkauaj popoloj, kiujn ili nomis barbarojn. Maljusta estis por ili nur se iu greko estis sklavighinta. Ke ili prenis siajn sklavojn de aliaj popoloj, kiujn ili nomis barbaroj (tiam la nordaj popoloj, t.e. la antauuloj de ghermanoj kaj slavoj) estis por ili tute natura.

La romianoj alprenis tiun sintenon kaj sukcesis ech kontrau la kristanismo plu tradicii, tiel ke la romianaj popoloj haltis sin ankau por io pli bona ol la resto de la mondo (kiujn tiam ili ankau nomis barbarojn).

Kiam en la mezepoko la kristanismo alprenis la povon, ne laste pro la principo, ke chiu popolo kaj homo estis de Dio samkreita, t.e. egalas, restis tiu sinteno nur tiel longe, ghis la potenco de la eklezio firmighis. Tiam venis denove dialektika turnigho kaj estis dirita, la diferenco ne estas nur natura, sed ech dia volo.

13.- Nun, de la pensmaniero la ghermana aroganteco ne estis iu novahjo, ghi restis en la europeca tradicio. El la dialektika kontrauajho disvolvighis sur tiu linio de idealismo, la ideologio de naziismo kaj sekve la pangermanismo, al aparte nauza aperformo, en la teorio de super kaj-subhomo, kun la abomeninda politika relighprovo de la nazisocialistoj, kun milionoj da holokaustoferoj.

La escepta tragedio de tiu opinio, montrighis en la aperformo de simpligita duonscienca prezento, kiu estis ankau por nur iom au nur duonedukitajn homoj komprenebla. En la tempo kiam la popoloj jus atingis iliaj naciaj konscioj, en la nkorau ne sufiche etabligita burgha socio, kun vekighita kredo al scienco, sed sen suficha baza kono kaj historia scio.

14.- Estas interesa sekvi la evoluon de unu simpla etburgho, kiel povis veni che li, ke kun sia povra scio, skribis ion verkon, kiu tiam amase samopiniulojn movigis. Kun hodiauaj ekkonoj de socipsikologio estas prijughebla, ke la populareco de tiu skribajho, ne kushis en ghia kvalito, sed en la neevoluinta jughkapablo de popolaj amasoj, kiuj estis alparolataj. Kaj chio tio havis ankau sian historian malantauecon.

Ne estas supervidebla, ke tiu simpla ambiciema homo el la Linca provinco de iama Habsburga Regho, iris kun grandaj atendoj al Vieno, kie li en la grandurba movo ne povis ghuste trovighi kaj tiel devis suferi restantajn socipsikologiajn perturbojn.

Vieno estis jam tiam internacie pulsa urbo, kunmetita el loghantaro de diversaj popoloj kaj nacioj, parolante diversajn lingvojn, komprenante precipe kun la germanana lingvo unu la alian. Estas komprenebla,ke por iu el la provinco, kiu estis malkapabla sin al tiu chirkauaajho alkutimighi kaj lerni, tiu situacio efikis tre perturba. Estis multe pli simpla, sin kun la jus chirkauirantaj teurioj identifigi, kie la „mi“ devis esti kontrau la alioj la solvo, ol sin kun „aliaj“ multaj intelekte streche okupighi.

Por ke ni restu che la psikologio: Liaj nekontentitaj, superpelitaj atendoj, turnighis dialektike al malamo kontrau la, por li fremda chirkauajho. Tio ankau ne estas io nekutima, tio okazas ofte che malsanaj personecoj. Sed la aparta estis che tiu, ke la socipska malsano ne trafis nur lin, sed samtempe la plimulton de la socio. Tiu estis la historia sekvo de malgajnita milito, precipe de la Austro-Hungara- Monarhio, de kie li elkreskighis.

15.- Sed la vera problemo kushis, kiel en la historio de pasinteco estas ofte sekvebla, chiu kaze en la dialektiko de la superpeloj, plejofte post protestoj, revolucioj kaj novighoj. La nacionalizmoj ekestis post la en si mem turnighinta kulturemancipigho de subprenitaj popoloj, kiam la pozitivan liberighon sekvis, la limigho ene kaj la kontraueca turnigho eksteren.

La reagoj kontrau la naciismoj ankau chi tempe ne forrestis. Internaciismo estas reago al naciismo, sed la senco ghiaj historiaj radikoj kushas ankorau pli profunde, en antaunaciecaj, en popolaj tempoj, che kio la plej signifa kaj mondmovighinta estis la kristanismo. Kiu sian povon en la mezepoko, povis danki la eldiron, ke: „Chiu homo kaj popoloj egalas“.

Tiu ideo movigis kaj rekonstruis kelkfoje profunde la historion de la homaro, sed ghis la hodiauaj tagoj ne povis liberighi de la principo de dialektiko. Kun lasta konsekvenco povis sin reteni nur kelkaj individuoj (t.n. sanktuloj), sed la plejmultode homoj (precipe de t.n. revoluciuloj), post ioma tempo refalis denove en reghprincipoj, kiujn ili antaue kontraubatalis che povohavantoj.



Dankon por Via atento.













Normal 0 21 false false false DE X-NONE X-NONE /* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin-top:0cm; mso-para-margin-right:0cm; mso-para-margin-bottom:10.0pt; mso-para-margin-left:0cm; mso-pagination:widow-orphan; font-size:11.0pt; font-family:"Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin;}