La 104a UK –temo estis: Vivanta naturo, floranta kulturo.

Nuntempe ghenerale tute aktuala ekologia temo. Kiu estis konkrete spertebla en la chi jare somera plivarmigho de la klimato, ankau en la tagoj de la kongresa okazado.

Pri tiu natura problemo ni chiam pli audas, jes ankau kiel nun, ni spertas. La socio jam reagis politike kun „Verdaj“ partioj, kiuj atingis en EU-Parlamento signifan potencon. Tio estas, ke konsciighis la necesa protektado de la „vivanta naturo“ . Al kiu apartenas la science ekkonata ekologie necesa diverzeco.

Sed kiel staras kun la kulturo ? Chu estas jam konscia en la socio, la neceseco de la kulturdiverzeco por „floranta kulturo“ ? Chu iu jam audis pri la kulturekologio? Nova scienco, jam ekzistanta, sed ghenerale nekonata. Tamen ke, kiel la sana naturo bezonas naturdiverzecon, la sana homa psiko-spirito, por la pluevoluo bezonas kulturdiverzecon.

Grava punkto en la programo de la EDE-de por la EU-parlamentaj balotoj estis la „kulturekologio“, por protekto de la soci-kulturan chirkauajhon , t.e. chiun lingvon kaj kulturon. Al tiu en EDE alvenas la „kiel“ de la protekto, kun esperanto, dialogike, inter-ece, kiu estas la senco kaj esenco de e-o, char „esperanto inter-ece protektas la originon“, ne per dialektika konvinkforto.

Mi partoprenis chiun tri fojon, la diversajn tre interesajn prelegojn pri la natur- kaj- kultur –prezentajhoj en la UK en Lahtio. Sed mi rimarkis la forreston de la avizo al la komuna problemo, de naturo kaj kulturo, kiu gvidas same ankau al nekompreno kaj miskompreno de esperanto. (Chu pro tio volis esti esprimata per komo, anshtatau kaj ? „Vivanta naturo, floranta kulturo.“ Sed ne per kaj?)

En la naturo jam klare montrighis, ke ni ne plu povas regi kun klasikaj virtoj, sed devas adaptighi al la naturo, se ni volas pluresti sur la tero. La sama situacio estas ankau en la soci-politiko. La aliuloj ne plu estas perforte konvinkeblaj pri mia vero, se mi volas pluekzisti. T. e. dialogika rilato necesas tiel en la naturo, kiel ankau en la socio. Tiu rilato signifas la superpashon de la klasiko.

Bedaurinda estas nur, ke la povhavantoj tion ne volas akcepti, char tio minacas ilian povon. Samkaze estas la rilato de esperanto kun la klasikaj lingvoj. Esperanto jam superpashis la klasikon ekde sia ekesto sed ghi minacas la povon de la klasikaj lingvoj, shtatoj, regantoj, naciuniversitataj profesoroj, ktp..

Pro tio estas la ununura respondo al tiu situacio, en la demokratio, politika. Pro tio aktivas EDE (Europa Demokratio Esperanto) ankau se ne tre sukcese, char de la vasta publiko ghis nun ne estis komprenata, tamen ke ghi prezentas iliajn interesojn.

Raportis:

Eugeno Macko, vic. prez. de EDE-fed.



Saluton Eugeno,

Ĉu vi estas la aŭtoro de la slogano: « Esperanto interece protektas la originon? ». Venis demando al la publika kunsido de la Akademio pri tiu ĉi slogano, kaj la ĉeestantaj akademianoj ne sukcesis kompreni, kion ĝi signifas. Ĉu vi povus iom klarigi? Antaŭan dankon.

Amike,

François LO JACOMO

75019 Paris


Kara Francois,

volonte mi klarigas la signifon de tiu frazo. Chu mi estas la autoro?
Tio estas nur la rezulto de mia pensmaniero. Jam kelkaj esperantistoj kredis ke, tiu mia dialogika pensmaniero estas mia eltrovo. Mi devis klarigi ke, mi nur sekvas la filozofian branchon de la „dialogika pensado“ (de Franz Rosenzweig, Martin Buber, Ferdinand Ebner , Gabriel Marcel, ktp.), pri kiu mi doktorighis kaj per tiu estighis atenta (antau ch.30 jaroj) al esperanto, ke tie trovighas konkreta apliko de tiu pensmaniero, kie oni ne nur filozofias, sed reale aplikas tiun rilatmanieron.

Al EDE-hu mi proponis produkti T-chemizojn kun la surskribo „Esperanto interece protektas originon“, por provoki diskuton pri la signifo de la frazo. Samtempe mi montris al vendistoj kiel ili klarigu la vortojn por achetantoj. La prefikso „inter“ estas por chiu komprenebla per la ekzemploj; inter-nacia, inter-popola, inter-homa, inter-scienca, inter-ktp. Por chiu esperanto parolantan estas komprenebla la sufikso „eco“ kiu signifas karakteron, kvaliton, ech en si mem uzeblas la vorteto, kiel ekz. ulo, ilo, ejo, ktp. Kune kun tiuj du vortetoj, de prefikso kaj sufikso, ni ricevas densesprimate la sencon, esencon kaj eston de esperanto.

Por ne esperanto parolantan homon, ekster esperant-ujo, oni jam bezonas pli longan klarigon. Sed esperanto estis jam chiam en la ghenerala historio kaj ankau nuntempe aktuala por solvoproponoj de ekzistencnecesaj problemoj, tiel eblas komprenklerigado ankau ekster esperantujo.

Tiel „intereco“ esprimas la dialogikan rilaton inter du personoj, popoloj, nacioj, ktp., kiu ne restas en la klasik-idealisma identeco (idiotisme) en si mem. Ambau, dialogika pensado kaj esperanto, samtempe jam ekde pli ol cent jaroj, provis pace alproksimighi la homaron, unu al alia (homaran-ece), samtempe malhelpi du terurajn militojn, bedaurinde tiam sensukcese. La problemoj tiusence nuntempe akre plialtighis, kiam tiu dialogika maniero necesighis por la pluvivado sur nia planedo.

Esperanto restis grava kunhelpanto en la kiel-maniero de la solvo tiun homaranecan kunvivadproblemon. Kiu nuntempe povas okazi nur dialogike, (tiu samtempe estas esenco de e-o)char la ghis nuna klasik-dialektika konvinkmaniero atingis sian limon, che la detrupotenco de grandpotencoj.

Kaj kiel staras kun la “origino” ? Tie decidighas nia rilato al la scienco. Chu plie pri la idealisma klasiko, serchante iun lastan substancon, au chu jam akceptante la plejnovajn sciencajn realajn ekkonojn?

La klasik-logika pensmaniero estis en la filozofio jam superpashita. La artistoj, kiel jam chiam la avangardo de la evoluo, antau pli ol kelkcent jaroj superpashis jam la klasikon. Ni ne forgesu, esperanton Zamenhof nomghis “artefarita lingvo” (ne planlingvo, kiel eble la inghineroj konstruas). La klasika fiziko estis jam ankau superpashita . Longe ne plu validas, kiel ni antaue kasik-greke pensis, ke la atomo estas la la lasta malgranda substanco. Ech la genoj ne estas substancie komprenataj, sed tempe. Tiel ni alvenis akcepti la tempon. Tion kio estas al ni homoj fakte donita. Chio dependas kaj dependos, kiel ni komprenas la tempon.

Kaj mi nur volas en tiu granda filozofia komplekso, konkrete enmeti kaj atentigi, ke esperanto apartenas adekvate al tiu universala evoluo de la tempo. Multe da aliaj mondmovighantaj ideoj, ideologioj jam atingis iliajn kulminojn kaj denove malaperis. Esperanto ekzistis jam apud tiuj kaj restis aktuala ghis nun. Char ghi neniam estis nur iu ideo, sed chiam jam realekzistenca neceseco (ankau en la tempo de Zamenhof).

Che, kiel ni komprenas la originon, ricevas esperanto decidan signifon. Chu klasik-substancie, au pri la nova pensado dialogike. Klasike oni fosas en la profundeco por tovi iun restantan substancon, kiu devus esti “la propra” kiun ni volonte disvastighus regante en la mondo. Tiel ankau esperanto “fosis sian sulkon” preskau ghis idealisma entombigho (kiel ununura mondlingvo). Sed ghia realdialogika forto povis chiam renovigi sian veran esencon de unu-kun-alia rilato, en la kulturdiverzeco.

Plej bedaurinda estas nuntempe, ke ankorau nun, kelkaj povhavantaj povuloj, ne akceptas la superpashon de la klasiaka pensmaniero per la nova dialogika pensado, kiu fakte shangis la internacian mondpolitikon en la 21a jarcento (plej danke al Gorbtshov, kiu subtenis ankau esperanton kaj invitis nin en sia moskva rezidenco). Tiu sinteno de kelkaj shtatestroj (idiotoj) estas reala danghero de la nuntempa internacia politiko.

Alia granda problemo trovighas mem che la sciencaj institutoj de naciaj universitatoj. Tamen ke la scienco jam ekkoneble superpashis la klasikon en diversaj sciencaj branchoj, ofte pro ekzistenciaj kialoj de profesoroj, ne eblas la efektiva shangho kaj la profesoroj plue fosas la klasikan sulkon heroece. Tiu problemo trafas precipe forte la demkrate internacian komprenighon kun esperanto. Unuflanke la socioj plue respektas la opinion de la universitatoj, aliflanke el la universitatoj elvenas plene nekorektaj, nesciencaj misinformoj rilate al internacia komunikado.

Nun,ke mi revenu denove al chiutage aktualaj problemoj kaj la taskoj solvi ilin. La portanto de la chemizo faras kun la vorto „esperanto“ gheneralan varbadon, inter mult milionoj da aliaj varbadsurskriboj, pro tio nur malfacile atenteblaj. Sed tamen vole-nevole, por kelkaj alvenas la efiko, eble nur subkonscie. Kelkaj de ili, ie jam audis ion pri tio, au legis tiun vorton, au eble ech neglektis la iaman kontakton, kion ili povus revigligi.

Pro tio la temo de la 104a UK estis nuntemptrafe elektita: Vivanta naturo, floranta kulturo , al kiu alighas aktuale ankau esperanto, kiel protektanto de originaj kulturoj, inter aliaj ankau la indighenajn lingvojn. Al ekologia problemo de naturdiverzeco kiu jam socie kaj politike konsciighis, alvenas la necesa kulturekologio kiu devas protekti la kulturdiverzecon . Tiun politikan taskon alprenis EDE.

Kun amikaj salutoj

Eugeno



Respondo de Blazio Vaha al la raporto de Eugeno Macko el la 104a UK en Lahtio.

La kongresa temo estis: Vivanta naturo, floranta kulturo.

Blazio: Gratulon!

Eugeno: Dankon por via reago kaj aldonoj.

Eugeno tekstis: Nuntempe ghenerale tute aktuala ekologia temo. Kiu estis konkrete spertebla en la chi jare somera plivarmigho de la klimato, ankau en la tagoj de la kongresa okazado.

Pri tiu natura problemo ni chiam pli audas, jes ankau kiel nun, ni spertas. La socio jam reagis politike kun „Verdaj“ partioj, kiuj atingis en EU-Parlamento signifan potencon. Tio estas, ke konsciighis la necesa protektado de la „vivanta naturo“ . Al kiu apartenas la science ekkonata ekologie necesa diverzeco.

Sed kiel staras kun la kulturo? Chu estas jam konscia en la socio, la neceseco de la kulturdiverzeco

Chu iu jam audis pri la kulturekologio?

Blazio: Jes, oni audadas pri tio.

Eugeno: Kiu estas oni? Chu Vi Blazio, kaj kion vi audis, au scias pri tio?

Eugeno: Nova scienco, jam ekzistanta, sed ghenerale nekonata. Tamen ke, kiel la sana naturo bezonas naturdiverzecon, la sana homa psiko-spirito, por la pluevoluo bezonas kulturdiverzecon.

Eugeno: Grava punkto en la programo de la EDE-de por la EU-parlamentaj balotoj estis la „kulturekologio“, por protekto de la soci-kulturan chirkauajhon , t.e. chiun lingvon kaj kulturon. Al tiu en EDE alvenas la „kiel“ de la protekto, kun esperanto, dialogike, inter-ece,

Blazio: Dialogiko en si mem ne sekvigas Esperanton, sed konversacion inter konantoj de Esperanto kaj ne-konantoj de Esperanto (tio estas dialogo).

Eugeno: Jes, dialogiko ne sekvas esperanton, sed e-o sekvas dialogikon, char esenco de e-o estas dialogika. Dialogiko estas kronologie multe pli frua ol esperanto, kiu komencighas jam ankau en la antiko,kaj e-o estas posta dialogike artefarita lingvo.

Blazio:

Esperanto devus roli en procezo dialogika, Esperanto en si mem ne estas esenco de dialogiko, ja dialogiko chiam supozas dialogon inter polusoj - kun superpasho de la konflikto.Ankau Esperanto ne estas tratktebla sen konseidro de alia poluso au aliaj starpunktoj.

Eugeno:

Jes „e-o devus roli en procezo dialogika“ Tio konsistas nian laboron, tion atingi. Char e-o havas en si mem dialogikan ekeston, ekziston t.e. esencon. Dialogiko ne supozas dialogon inter polusoj, char dialogike ne ekzistas „polusoj“. Polusoj estas nur klasike metitaj unu kontrau alia en sistemoj. Se ni akceptus la polusojn, neniam eblus dialogoj, nur bataloj. La realeco estis nur per klasikaj polusoj distranchita kiu gvidis al ne superpasheblaj konfliktoj. Ne la konfliktoj estas superpasheblaj, sed tio kio gvidas al konfliktoj kaj tio estas nia klasika etiko, virtoj, moralo, kutimo, kredo,ktp. kiujn eblas superpashi, kaj nun ni ech devas, se ni volas pluekzisti.

Alia „starpunkto“ estas akceptebla, se ghi ne estas rigida, sed movighebla, kapabla allerni la evoluon, la novon. Se la starpunkto polusighas, ech en iu sistemo klasike estighas al „ununura vera kredo“, kiu estighas danghera por la ekzisto.

Eugeno informis:

Mi partoprenis chiun tri fojon, la diversajn tre interesajn prelegojn pri la natur- kaj- kultur –prezentajhoj en la UK en Lahtio. Sed mi rimarkis la forreston de la avizo al la komuna problemo, de naturo kaj kulturo, kiu gvidas same ankau al nekompreno kaj miskompreno de esperanto. (Chu pro tio volis esti esprimata per komo, anshtatau kaj? „Vivanta naturo, floranta kulturo.“ Sed ne per kaj?)

Blazio reagas: Interese

Eugeno:

En la naturo jam klare montrighis, ke ni ne plu povas regi kun klasikaj virtoj, sed devas adaptighi al la naturo, se ni volas pluresti sur la tero. La sama situacio estas ankau en la soci-politiko. La aliuloj ne plu estas perforte konvinkeblaj pri mia vero, se mi volas pluekzisti. T. e. dialogika rilato necesas tiel en la naturo, kiel ankau en la socio. Tiu rilato signifas la superpashon de la klasiko.

Blazio:

Jes, dialogo estas necesa, kaj inter dialgoj kaj dialogiko certeekzistas ia rilato. (Chu dialogiko supozas, ke (chu chiuj? optimumaj?) dialogoj sukcesas? Chu ekzistas ankau nesukcesaj dialogoj?

Eugeno:

Jes, certa estas la rilato inter dialogiko kaj dialogoj, sed ne chiu dialogo estas dia-logika. Dialogika estas nur la rilato, kie ambau partoprenantoj komprenas la logikon kie okazas la dialogo. Oni antaue kaj ankau nun, la klasike pensantoj nomas la dialektikon dialogon, sed tie volas unu la alian nur konvinki pri la propra vero, samtempe povas resti plue stulta pri la kono de la scio de la aliulo. Se, au kiam, esperanto tion volas, restas mem ankau en la stulteco de la klasiko, kontrau sia dialogika esenco.
Chu ekzistas optimuma dialogo ? Eble jes, se oni plene komprenas unu la alian, ech sen vortoj, sed tiu jam nomighas amo. En la amo estas chio solvita, sed en dialogoj ni restu ankorau che la logiko, kiun dia-logike minimume du, ambau komprenas kaj povas esti ke ech pliaj, jes tuta socio komprenas.
Memkompreneble ekzistas nesukcesaj dialogoj, bedaurinde ofte la plejmultaj. Ech tiam se ni volas sukcesi, plejofte se ni troigas la volon al sukceso. En dialogika filozofio kelkaj ech opinias, ke vera dialogo okazas nur inter dio kaj sanktuloj. Ni rigardo nur kio okazas en la politiko. Nuntempe chiu volas dialogi, sed kio estas la rezulto?

Eugeno:

Bedaurinda estas nur, ke la povhavantoj tion ne volas akcepti, char tio minacas ilian povon.

Blazio:

Certe, kaj potenco kaj sento de necerteco (pri si mem) kondukas al evitemo pri diskutoj.Chu dialogo estas neevitebla au neevitinda? Se neevitebla, povohavantoj ne evitos ghin, chu?

Eugeno:

Chi tie vi nun estighis psikologia. Eviti la diskuton, vi tute pravas, povas esti sekvo de necerteco ech timo. Perdi la potencon precipe tiam, se la potenco ne plu estas reala, sed bazighas al nur iu klasika konstrukto, sistemo, kiel ekz. en la historio la potenco de nobeluloj, kiam jam la burghoj havis la realan ekonomian povon. Simila kazo estas nuntempe kun la evito diskuti, pri lingvaj problemoj de klasikaj politikistoj kaj ech pli malplacha estas, se klasike universitataj profesoroj metas sian duonscion tiel alte, ke ili evitas diskuti kun esperantistoj pri internacie lingvaj problemoj. Minimume en tiu kazo la klasikaj lingvistoj trovighas en multe pli malalta shtupo de la scienco, ol ekz. esperanto akademianoj kun senperaj internaciaj spertoj.
Chu dialogo estas neevitebla? Kiel alie? Chu eblas hodiau iun alian, ni komencu che grandpotencoj, konvinki pri nia vero, ankau se ni estas grandpotenco? En la hodiaua libera demokratio, mi ech ne povas konvinki mian proksimulon. Mi povas nur ion montri, diri, kaj atendi kion efikon havas mia prezento post la diskutado. Ofte okazas , ke mi mem devas shanghi mian opinion. Sed ne nur mi malgrandulo, sed ankau la povhantoj devas shanghi. Tio estas demokratipolitike atingebla, se la socio atingas konscion pri la propra intereso. Ekz. la verduloj atingis jam kelkajn sukcesojn.

Eugeno tekstis:

Samkaze estas la rilato de esperanto kun la klasikaj lingvoj. Esperanto jam superpashis la klasikon ekde sia ekesto sed ghi minacas la povon de la klasikaj lingvoj, shtatoj, regantoj, naciuniversitataj profesoroj, ktp..

Blazio:

Kion signifas chi tie "klasikaj lingvoj"? Chu lingvoj havas povon?
Certe jes, sed kiusence?

Eugeno: Jes, lingvoj havas grandan povon. Eble oni povas diri ke por homoj kaj de la homoj la plejgrandan. Ne estas hazarde ke, jam en la Biblio estas dia donaco kaj estas metita ech al la komenco. Sed ankau la homa parolado havas grandan povon. Che la grekoj estis la retoriko aparta scienco, kiu restis ankau che esperanto grava, ni legu Lapena.
Sed ni ne miksu! La linvoj havas ghenerale grandan povon, sed ne nur la klasikaj. Tiuj plie perdas sian forton en la dialektikaj bataloj unu kontrau alia, kiam kelkaj au eble nur unu sur la klasikaj shtupoj malfortigas la aliajn. (tiunn temon ni nun priparolas per la kulturdiveseco) Multe pli grava estas la eksono, ekparolo de iu indighena lingvo kiu esprimas la spiritan rilaton al la senpera chirkauajho kaj objektoj ol la posta klasifika alsimiligo de la popollingvoj antau 3-5 cent jaroj al la klasikeco de la latina. Kio ne signifas, ke la klasikaj lingvoj ne gravas, sed ili gravas nun chiu en si mem el la propra origino kaj diference kreas sian kulturon en la rilato al aliaj kaj kune la monkulturon. La lingva trezoro ne etas en ghia klasikeco, sed en ghia diferenco, kiu konsistas mem la valoron ankau de la klasikaj lingvoj.

Eugeno tekstis:

Pro tio estas la ununura respondo al tiu situacio, en la demokratio, politika. Pro tio aktivas EDE (Europa Demokratio Esperanto) ankau se ne tre sukcese, char de la vasta publiko ghis nun ne estis komprenata, tamen ke ghi prezentas iliajn interesojn.

Blazio:

Jes. Demokration ni devas efektivigi ankau ene de Europo Demokratio Esperanto.
Do unuapashe chiu membro de EDE devas havi kaj konsumi i sufiche da informoj pri la (valida) programo de EDE, pri la intenórnaj iniciatoj kaj decidoj.
Ni devas daurigi la informadon kaj "pridemanddon" de aliaj organizoj kaj partioj, pordialogo kaj religho de la ideoj ene de dialogiko.