Prelego en Munkena "Eine Welthaus" (Unu monddomo) organizanto la "Esperanto klubo München", 2019. 02. 28. je 20 horo

Internacieco kaj Esperanto che superpasho la klasikon en sece
sio
De diversaj esperanto pensistoj estis emfazita la graveco, pritrakti la esperantomovadon kiel parto de la ghenerala historio. Che tio atenti al universaleco kaj internacieco, la trajtoj, kiujn esperanto kunportas en sia esenco. Ghia arta kunmetiteco en diverseco, estas unika fenomeno en la lingvistiko, nuntempe aktuala.


1. Esperanto ekshajnis kaj ghia komenca evoluo apartenis en tempo de la t. n. „Fin de Siécle“, che la turnigho de la 19a al la 20a j. c. Tempo de grandaj politikaj, kulturaj kaj sciencaj shanghoj, gis en la nesuperrigardebla kaoso. Pro tio ghi estis nomita ankau kiel „dekadenca tempo“, sed apartenante al la jam kelkcent jaroj okazinta superpasho de la klasiko.

Kie kaj kiam estas konkrete troveblaj en la ghenerala historio tiuj trajtoj, kiuj povas esti pritraktitaj kiel komunaj, por superpasho la klasikon en secesio kaj la ekesto de esperanto?

La secesio ricevis sian plej signifan esprimon en la iama Habsburga Austro-Hungara Monarhio, kiu plej rimarkeble ekshajnis en la arto. Jam la arkitekturo de Vieno kaj Budapesto montras la spurojn de tiu tempo, ghis en hodiauaj tagoj kiel tiel dirite, publikaj muzeoj. Ankau en la muziko, pentrajho, en literaturo kaj ech en la ligiteco kun sciencoj ekkoneblas la secesia influo, kiel ghi volas disigante, apartigi de la ghenerala fluo,t.e. de la klasiko.



2. Paradokse, ghuste en tiu konservativa parto de Europo la secesio ricevis signifan ehoon kaj komencis ghia pluevoluo. Sekve, de sen pli profunda pritrakto, paushale ricevis ankau aliaj novaj kreajhoj kaj movadoj, same kiel esperanto, la sorton de malseriozeco. Kun tiuj antaujughoj esperanto devas ghis nun batali.

Alikaze nun, post cent jaroj shanghighis la opinio kaj tiu historio trovis aktualan intereson por la nuntempo. En la 70-aj jaroj de la lasta j.c. komencis usonaj historiistoj okupighi kun tiu tempo. Europanoj ankorau volis forgesi tiun temon kaj tempon. En kelkaj tiamaj socialismaj landoj estis ech tabuo la historia esploro de tiuj okazadoj.

Tiutempe mi studis kiel apudfakon internacian politikon en la Munkena Universitato, che prof. Gottfried Karl Kinderman, kiu revenis el Usono kaj gvidis seminarion pri la (HM) Habsburga Monarhio. La intereso ne estis granda. Mi mem ankau tiam, ankorau tute ne komprenis la gravecon de lia okupigho.

Danke al ekstereuropanaj historiistoj la temao estis poste de divesaj antaupensantaj fakuloj pluesplorata, ghis en la hodiauaj tagoj, kiam en la EU ricevis eksceptan aktualecon. Al la lastaj signifoplenaj laboroj apartenas de la usona-australia profesoro William M. Jonston, historiisto, kiu jam nun pli ol dudek jaroj esploras la kulturhistorion de la Habsburgmonarhio.En lia lasta libro „Al kulturhistorio de Austro-Hungario 1890-1930“ („Zur Kulturgeschichte Österreichs und Ungarns 1890-1930“, ekshajnis 2015 en Böhlau Verlag Wien.) Jonston eksplikas la ghis nun forgesintajn pozitivajn influoj de diversaj kulturoj en la multkultura Habsburgmonarhio, kiu en la nuntempa EU povus doni tre lernindajn lecionojn por internacia politiko.


3. En la Habsburgmonarhio estis atingita la kulmino de la feudalismo. Por ghia ekonomio, klimate kaj pejzajhe konvene situantaj landoj, estis kunfanditaj per unu shtata potenco, kiu ghis en la malfrua mezepoko en Europo (politike tiam oni ech koprenis la mondon) povis agi kiel grandpotenco. Preskau 500 jaroj povis Austrio de tiu profiti.

Sed ghuste tiuj mezepokaj avantajhoj bremzis la politikan evoluon longe, char tie ne estis akceptata la ghenerala socia evoluo. En Francio la revolucio forpelis la standan shtaton. En Anglio kaj kelkaj aliaj malgrandaj monarhioj enlasis jam ghustatempe la konstitucion. Sed Austrio, Prusio kaj la Rusio, sentis sin post la Viena kongreso fortaj kaj volis daurigis la monarhion.

La rezulto estis la provoko el tiuj shtatoj, la du terurajn militojn en Europo kun mondvasta influo. Kiu detruis ne nur la monarhiojn, sed remetis la socipolitikan evoluon. La demokration kiu en Europo komencis, post sangoplenaj revolucioj detruite la monarhiojn, pluevolui povis nur en en Usono. Europo antaue ankorau subfalis en naciizmo, milito, kaj terorreghimoj.


4. Plej volonte volus la europanoj tiujn tempojn, eble (la tutan lastan 100jarojn) kaj la kauzintajn okazadojn forgesi. La problemo montrighis ghuste al, en tiu tempo pluevoluinta scienco de psikologio, ke la ne konscie prilaboritaj kruelajhoj, kiuj sedimentighis en la subkonscio, kauzos socipsikologiajn kompleksoj. Kiuj ghuste nuntempe aktuale ghenas la kunvivadon de diversaj popoloj en la Europa Unio.

Pro tio gravas ech ne nur socipsikologia terapio de diversaj popoloj, (al kiu esperanto el sia propra esenco metode eksterordinare konvenas) kapabligi komuniki unu kun alia, sed gravas ankau elfosi el la historia profundeco tiujn faktojn kiuj en la estinta historio konstruis pozitive komunan kulturon, kiuj estis en la proksime pasinta tempo pro diversaj kialoj forgesitaj, ofte ech subprenitaj.

La t.n. „tereziana homo“ estas unu de tiuj pozitivaj memoroj el la historio de la iama Habsburgmonarhio. Li determinighis tra jarcentoj el la ligiteco de diversaj popoloj kaj rasoj. Ili vivis, laboris kaj batalis kune, sub la sama shtata regado. Ili estis kune subprenitaj kaj eksploatitaj de la samaj superaj klasoj. Sed ili ankau ghojis kune la vivon, edzinighis, edukis infanoj en sama historia kulturtradicio. Ofte estis nur la protektita lingvo la unua distingilo de popoloj. La regantaj nobeluloj kaj klerikuloj komprenighis per komuna lingvo latina pli ol 300 jaroj.



5. Plej autentika stilo por redono de la historiaj okazadoj, jupli frua despli trafa, estas la rakonto pri la nuntempe science lumigitaj faktoj. Kiam al historiaj „scioj“ chiam devas alveni la sincera konfeso de la ne plena scio. Char en la historio problemo ne estas la malakurateco de prezentitaj „faktoj“, sed la kredo al la akurateco de la dirita kaj skribita.

Plejmulte helpis al relativigo de historiaj scioj la psikologio. Relative nova scienco, ech ne pli ol cent jara. Se ni pripensas ke, priskribi historiajn okazadojn, estas preskau tiel agha kiel la skribado mem, post kiam baldau mendighis ankau la klasika dezirego de la firmigho, ghis ununura vero (t.e. sankta skribajho). Tiel povas montrighi la graveco de la dialogika, (ne unuflanka, ne objektiva) komprenado de la historio, kiu nuntempe en la EU aktuale kaj necese ekshajnas.

En la psikologio mem ekestis nova brancho, (ghis nun ech ankorau ne pli longe ol 40 jaroj) la „narrativa psikologio“. Kiu estas uzata por terapii kelkaj psikaj ghenoj, per rakontoj. Tre konvene povus esti uzata tiu metodo ankau terapii la popolojn, perturbitajn per klasika historikompreno. Kiuj en la pasinta historio kauzis multe da konfuzon, tragedion kaj suferon.



6. La nocio „austria homo“ au „terezia homo“ (östereichischer Mensch, theresianischer Mensch), estis en la plejparto de la 20a j.c. interpretata kiel, idealisma dezirimago de operetmaniera distordigho la realcon en iu teatreca shtato. Che tiu komprenado estis tute forgesita, au prisilentitaj la kulturaj inovacioj kiuj rezultis el multpolaraj diferencrilatoj de la diversaj popoloj tiutempe.

Multe da kritiko trafas vere la sintenon de tiu homtipo, sed ankau ne estas neebla la fakto, de la transetna influo al la kreajhoj, kiuj tielekzemple, tiutempe estis nur en la habsburga imperio troveblaj. Post, necese tempa kaj spaca distanco, al tiu kvalito komencis atentigi usonaj historiistoj en la 70-aj jaroj de la 20a j.c.

Aktualighis la intereso pri tiu homtipo en la Europa Unio. Sed la komprenado de tiuj aferoj, jam trapashas la nuntempe precipe nacilimigitan penskapablecon de averajha europano. Komprenhelpon donas M. Johnston, kiu demandas kaj trovas al kovritaj komunajhoj en kulturo de tiuj popoloj en Habsburgmonarhio, kiuj estis post la malvenkita milito, la ca. 15 lingvoj parolataj, en 8 diversaj shtatoj disigitaj, kiuj nuntempe memvole denove kunighas en la EU.


7. La idealo de la „tereziana homo“ estis la pedagogia perado la „transnacian habiton“. Sed en la monarhio tiu strebo duflankighis.Unue, apud la nobelulaj privilegioj akcelis la evoluon de civitanaj valoroj. Alie, ghi akcelis la memkonscion de la popoloj, kiujn ili eluzis por nacia memstarigho.

Char la transpopola idealo ne estis sufiche forta, por eduki la internaciecon (kiu ankau aktuale problemas en la EU) la nacionalismo en tiu multpopola shtato, subprenis la pluevoluon. En dialektika ekstremo sekvis la superpasho de la maldekstraj movadoj, kiel socialismo kaj komunismo, kiuj ne plu kapablis dialogi, ili nur kontraubatalLa fama esperantisto Prof. Ivo Lapena emfazis la kontrauecon de la proletara internacionalismo al la burgha internaciomalismo. Vere, ghuste tio okazis en la 19a kaj 20a j.c. . Sed, esperanto ne apartenas al tiu dialektika kontrauajho. Esperanto mem estas la esprimo de la internaci-eco, sed ne internaci-ismo. Ghi estas dialogika internacieco, sed ne dialektika internacionalismo.



8. Esperanto estis dialogike artefarita el diversaj nacilingvoj, sed ne kontrau tiuj. Interesa kaj samtempe ankau bededarinda estas, ke signifodonaj esperantistoj kiel ankau Lapena, siatempe mem kiam ili aktivighis, ne ekkonis la dialogikecan trajton de esperanto. Tamen, ke jam en la historia tempo kiam ili movighis, la antaua klasike politika tempo kun superkonvinko per devigo ne plu funkciis.

Ekz. Lapena turnis la „malhumanisman internacionalismon“ de la Sovjetunio dialektike kontraubatalante, per t. n. „humanisma internacionalismo“. Li tute ne ekkonis la sencon de la „nova pensado“ ekz. de Gorbachov en la politiko (kiun li ech kritikis), kiu kushis ankau en esperanto. (Ne estas hazardo, ke Gorbatshov invitis nin, AIS-anoj al Moskvo kaj ankau prelegis pri sia nova politiko. )

La nova pensado superpashis necese, la oldajn dialektikajn kategoriojn per dialogiko, per la sama metodo kiu por esperanto jam de komenco estas esenca. Jes, ghia ekkesto estas plene dialogika el la kuneco de diversaj lingvoj, ankau de naciaj, kiuj alikaze kontraustaras unu al alia, ghis nun. Ne estas troigita por diri, ke esperanto en si mem solvas la oldajn dialektikajn kontrauajhojn de naciaj lingvoj, kiuj ech ankau nuntempe funkcias, kaj eble malantau kashite, ghenas ankau la prosperon de esperanto.


9. Tamen ke la nunaj naciaj lingvoj evoluighas ankau internacie, t.e. pri la baza principo de esperanto, ili ne kapablas tion sincere konfesi. Ne kapablas konfesi ke, ili mem bezonas unu la alian (dialogike), char alikaze ili rerestus primitivaj nur en iu staranta formo. Tial estas esperanto komunajha, sed ne kontrauajha al naciaj lingvoj. Esperanto agas kunlige, sed ne fremdige.

La sperto en la HM (habsburgmonarhio), ke tie ne funkciis plene, la neutraligo la kulturoj de la popoloj, per iu klasika kulturo, devas esti komprenata kiel serioza averto por la EU. Che tiu gravas la atento, ke la solvo ankau ne estas la repasho dialektike en ghia kontraueco, kio ekestis en la ekstrema kontrauajho al klasika neutraleco, la nacionalismo. La HM volis per sia tuta pedagogia sistemo bredi la neutralan shtatoficistojn kaj soldatojn kiuj sen popolapartena sinteno kaj sento servas al la shtato.

Bedaurinda estas ke, la post HM Austrio, mem ne okupighis kun la historia esploro de la multkultureco, kiu estas fakte la esenca karaktero de la auastria homo. Al tiu avizo necesis usonaj sciencistoj. Por la okupigho kun la propra karaktero estis ghenita de la aparteno al la germana lingvo. Ankau se la austrianoj chiam emfazis sian apartecon de Germanio, pro la lingva kuneco ili ne povis sin ghuste diferencigi kaj ekkoni la propran identecon.


10. M. Johnston esploris la kunecon de la austro-hungaran kulturekologion. Tie li trovis, ke la lingva diverseco bremsas, ech plene neglektas la komunan sciencan kunlaboron. Precipe la austra flanko estas ghenita per la nekompreno la hungaran. Sed per la influo de la naciismaj pensmanieroj kiuj en la lastaj ca. 200 jaroj evoluighis, ankau la hungaroj chiam pli flankenshovis la germanan kaj volis nur la propran kulturon emfazi. Che eksternaciaj influoj ili pli ofte studis la francan au anglan, chirkaulasante la senperan proksimecon al la austro-germana.

Tiel en la dopelmonarhio la dialektika konkuro de austrianoj kaj hungaroj tute flankenshovis kaj forgesis la multkulturan estajhon de la austria kulturo. Jonston montras al kelkaj t.n. „marginocentraj regionoj“ , ekz. en Besarabio, Banato, ktp. (aldonebla estas ankau la chirkauajho de Tereziapolis) kie en multaj familioj estis la plurlingveco ech ghis kvin parolataj lingvoj troveblaj . Samtempe en la jam de ilia pozicio en Vieno kaj Budapesto memkompreneble plurligvaj grandurboj ekscitis la nacionalimaj disighoj.

En tiu kotrauajha konkurenco, kiam la hungaraj intelektuloj neglektis la austrogermanan kulturon por ekshajni pli da kosmopolitaj ol la german austrianoj, estas fakte omagho al la austra kulturo, kiu esence ekshajnis en la internacieco. Se ni pritraktas tion kun la okuloj de esperantistoj, tio estas favora proksimeco al internacieco kaj al la karaktero de esperanto mem.


11. Tiuj kontrauajhoj stimulis daure la superpashon de la klasiko kaj postulis la pluevoluon en diversaj branchoj de la arto kaj scienco. La plej konkreta kontrauajho estis la lingva. La diversaj popoloj en la imperio parolis pli ol 15 diversan lingvon, kiuj ghuste tiutempe de la nacia kulturvekigho ghenis la unuecon de la shtato.

Pli akrighis la kontrauajhoj post la ekviigho, nur kun la hungaroj. Jam la algluo al la antaua neutrala nomo, Austrio (orienta regno) la nomo de unu popolo, la hungara, estis neeltenebla provoko por aliaj, en la multpopola shtato. Sekve la nacionalismo plifortighis en la shtato, kies idealo estis en la monarhio la internacionalismo.

Ekaperis problemoj, kiuj en lastaj kelkcent jaroj tute ne estis konsciaj, kiam la latina ligis lingve. Sed la ghenerala socia evoluo shanghis la situacion. Ne plu sufichis la komprenigho nur de superaj klasoj. Post la klasika evoluo de popollingvoj ekestis prestigha konkuro inter ili, kiu enfluis en shovinismo kaj nacionalismo.

La ekesto kaj evoluo de naciaj lingvoj okazis en klasika maniero. Chiam denove estis emfazitaj la klasikaj virtoj kiuj restis ekde la oldaj grekoj. Nun devus tiu olda universo partigite multfoje ekzisti. La rezulto estis konkura kontrauajho char chiu kredis sin mem ununura, en la senso de la klasike greka konvinko, esti la umbiliko de la mondo.


12. La secesio disrompis tiun kredon, al ununura valoro de la klasiko. Ghi estis la volo al shangho, la nekontenteco kun la staranta situacio, spirita aktiveco serchi novan vojon por solvo de ekzistantaj probelemoj. Al amasaj problemoj en la monarhio, naskighis amasaj ideoj por solvo tiutempe, ghis la ekstremoj de dekadenta kaoso, sed fine tamen chiu ne sufichis.

Tiu kontrauajha situacio en la lingva sfero inspiris denove provojn, solvi la komprenighkaoson per iu komuna lingvo. Esperanto apartenas al tiutempaj solvoproponoj. Kaj el tiuj cirkonstancoj, ne estas hazardo, ke ghuste che la popoloj de la HM trovighis la unuaj plejfruaj kaj favoraj apogantoj de esperanto.

Chiukaze tiuj estis la avangardo de la popoloj, kiuj antauvidis la katastrofon kiu proksimighis en la histerio de la nacionalsocionalismo. Fakte ili estis la pluevoluo de la t.n. „tereziana homo“ de la HM, kiuj tiutempe spite de naciismoj, plej ofte en „marginocentraj regionoj“ konzervis la inter-popol-ecan kvaliton kaj volis ankau en iu nova socia ordo apliki.

Char internacieco estis la plej signifa socia karaktero de la Habsburga Monarhio. Ke tiu ne sukcesis pluevoluighi en moderna socio, shuldas la strikta defendo de la monarhio kun nobelulaj privilegioj kaj la olda socia ordo de la shtata sistemo.


Nociklarigo de la „superpasho la klasikon“,

char mi jam estis kelkfoje demandita kiel ni komprenu tiujn nociojn?

Pashi“ estas ; movighi, iri, shanghi la starpunkton, ne resti chiam en la sama ejo,situacio. Pli vaste; ne en la sama kutimo, opinio, intelekta au spirita nivelo.

„Super“ iu ajn, estas pli ol la antaua stato, tra la movado (pashado) evoluo, disvolvigho, al pli alta konscia nivelo.

(Kiel ideo de la esperanta vojo: „pasho post pasho ni atingos la celon“)

Sed, „super-pashi“; lasas la eston esti, ne nenigas, ne disrompas, char bezonas la estintan, por lerni per analizo, por la estonto.

Char la „klasikon“ ni bezonas por lerni, kiel decidi nuntempe la disvolvighdirekton de la evoluo. La historiaj spertoj montras kiujn klasikajn erarojn ni faris per kutimaj virtoj kaj al iliaj senmovigitaj kredoj, tra kelkmil jaroj, en la europa kulturo, ekde la oldaj grekoj tra la romia imperio, ghis la novtempaj lastaj klasike militemaj shtatoj.

Antaupensuloj kaj artistoj antauvidis jam la ekestintajn problemojn, ekde kelkcent jaroj kaj ili movigis la „superpashon“. Sed bedaurinde tamen devis okazi la kruelajhoj, eble ke ni povu havi nian senperan historian sperton, ke la homaro ankau pli konkrete kaj vaste ekkonu la dangheron, de la senpera klasiko.

Nuntempe estighis politike danghera, ne kompreni la „superpashon de la klasiko“ kaj ech pli danghara kiel, kelkfoje kelkaj volas okazigi, kontrau la pluevoluo, senkonscie remeti la pasintecon por la estonteco.

Baza strebo de superpasho, montrighas en la necese nova konsciigho de oldaj klasikaj virtoj, alkutighinte al la nuntempa realeco. Char senreflekte uzi, per konstanta persisto la oldajn „valorojn“ minacas la homan pluekziston sur la tero.