Normal 0 21

Akademiaj verkoj pri Esperanto

Komento de Eugen Macko, al la artikolo en „Libera Folio“ de 2015-07-18

„Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).“



Estas tre afable, ke la hispana profesoro Roberto Garvía pruvis, kion ni esperantistoj jam longe scias: Esperanto „venkis“ la du alian artefaritan lingvon Ido kaj Volapuk, sed „malvenkis“ en la „batalo“ kontrau la angla, por esti internacia lingvo.

La esperantistoj chiam jam ghojas, se en publikaj medioj la vorto Esperanto legeblas, sendepende de la enhavteksto. Pli granda estas la entuziasmo, se neesperantistaj akademiadoj okupighas en iu rilato kun esperanto. Se ili pritraktas la temon ech serioze, tiu jam plene kontentigas ilin.

Abram de Swaan jam antau kelkaj jaroj eksplikis ke la angla venkis, kontrau aliaj naciaj lingvoj. Sed li mem ne plu povis aldoni, ke nur kiel plej internacia nacia lingvo, ne kiel internacia lingvo en si mem. Pro tio ne estas suprizo la „inundo de akademia atento pri Esperanto lastatempe“ (kiel, Jens Stengaard Larsen, esprimas la nunan staton).

Alia miskompreno rilate la „venkon“ de la angla estas, ke esperanto ech neniam „batalis“ kontrau iu ajn nacia lingv kaj tiel ankau ne „kontrau“ la angla. Esperanto pro sia dialogika karaktero, kunmetite el diversaj naciaj lingvoj, ne batalis kontrau siaj elementoj.

Sed, char la demando pri la internacia lingvo plu restis kaj nuntempe chiam pli aktualighas, estus interesa la akademia respondo: Kial ne sufichas la angla, kiel vera internacia lingvo? El diversaj sciencaj vidpunktoj, ekz. kiel justeco, sociologio, psikologio, socipsikologio, politologio, ankau el la vidpunktoj de historiografio, ekonomio, arto,ktp. esplori la demandon.

Frapa estas, ke nuntempe ghuste el la angulo de la angloparolantoj venas la plejforta intereso al esperanto. Vershajne pro tio, char la angla estighis la lingvo, per kiu plejfacile eblas atingi internacian konscion, al kiu malfermighas la problemo, de internacia demokratio, kion esperanto portas en si mem.

Kiel okazu tiu esploro? Serchi respondojn en diversaj sciencaj branchoj, necesus serioza okupigho kun la problemo de internacia komprenigho. Sed tio havus nuntempe nur sencon kaj donus ion aktuale uzeblan, se sukcesus la deigo, de la ghis nuna klasika memkomprenebleco.

Gis nun la esperantistaj esplorlaboroj precipe postkuris la klasikajn metodojn. Ili volis la „finan venkon“ (kiel la klasika idiotismo mem). Neatentite la turnighon, kiu en la socio komencis, okazis kaj esperanto jam en la propra karaktero kunportis, ghi ech nur sub tiuj kondichoj povis ekesti.

Esperanto trovighas ankau, en la nova pens-dimensio, kiu ekshajnis post la subigo de klasicismo, komence en la arto kaj sekve ankau en la scienco. Kiam la idealismo atingis sian finon kaj la realeco povis libere montrighi. Subigante la klasik-logikajn kategoriojn, malfermante la vojon al nova pensado.

Lu Wunsch-Rolshoven supozas, ke Roberto Garvía „desuprisme“ aliras la esploron. Tion li sekvas el la indiko de Garvia, al la „neebleco de fina venko“ . Tiel Lu, sukcese atentigas al la pensmaniero de Garvia, kiu limigas la plenan komprenon de esperanto.

Estas tre laudinda al S-ro profesoro, la profunda okupigho kun esperanto. Sed, se iu volas serioze sciencan esploron fari pri esperanto, devas mem sufiche bone lerni la lingvon, alie restas la laboro en la, jam ankau ghis nun plej ofte paushalaj antaujughoj, sen profunde scienca valoro.

Alikaze, esperanton lerni utilas ne nur pro la lingvo mem, sed ankau por la dialogika disvastigho de la menso de iu persono, t.e. por la solvo el la unuflanka dialektia konvinko. Por inteligentaj homoj, precipe por poliglotoj, estas tiu lingvo tre facile lernebla.

Jam ekzistas konkretaj spertoj en la AIS-o (Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino) kie diversfakaj akademianoj lernis esperanton en kelkaj monatoj,tiu altnivele, ke povis fari prelegojn kaj kompreni sciencajn tekstojn. Tio ne estas fantazio, sed pruvebla fakto.

Ekzemple; mi lernis esperanton kiel 45 jarulo, post du universitataj studoj kaj spertoj en diversaj sciencaj branchoj. Alpushita de filozofio, mi trovis en esperantujo konkretan uzon de „dialogika pensado“. Kaj, post unu jara lernado, en la Brajtona UK, esperante mi povis pli bone komprenighi, ol post 20 jara angla.

Okupigho kun esperanto necesigas, sindeighon de la ghis nun klasika memkomprenebleco.T. e. enmergighi en nova dimensio de la „inter-eco“ kie esperanto ekde sia ekesto trovighas,nur ghis lasttempe pro la devigo de la idealisme ununura substancpensado, ne povis sin liberigi.

La tempoj profunde shanghighis. Ech la ghenerala pluekzisto sur la tero dependas de tio, chu ni kapablas shanghi nian pensmanieron, al kunhomoj kaj al la naturo. Aparta rilato al esperanto estas, ke ghi utilas tiun „dialogikan pensmanieron“ jam ekde sia ekzisto.

Tiusence, por konforme scienca okupigho kun esperanto, necesas atingi inter-ecan konscion. Ne sufichas nur la unuflanka konvinko pri iu afero, kaj voli per dialektika inteligenteco persvadi la aliajn. Tiu nova rilatmaniero estighis postulo nuntempe ankau por multaj sciencoj.

La postklasika lingvistiko apartenas al tiuj novaj sciencoj, kie montrighas la adekvata kompreno de la lingvoj ghenerale, kaj ankau konkrete al esperanto. Klasika lingvistiko simple ne kapablis kompreni la defion de la nova tempo, kiu reprezentighas en la senco de esperanto.

Pro tio estas vane okupighi en la kadroj de klasika lingvistiko kun esperanto. En la nova tempo de moderna lingvistiko, montrighas chiam pli klare, la diferenco al la klasiko. Tial ekshajnas nuntempe chiam pli signifa la intereso al esperanto kaj ghia profunda scienca esploro.

Jughi pri lingvoj ne sufichas la kategorioj, starigitaj nur per kalkulpensado, alprenite precipe el natursciencaj metodoj. Lingvoj trovighas en multe pli universala vasteco, ol ke ili povus esti kaptitaj kaj difinitaj per klasik-logikaj kategorioj.

Char chiu lingvo havas sian valoron en si mem, kiu en la monda kulturo rilatas unu al alia kiel organoj de iu tuteco, kiu sin evoluighis al la vivanta nunstato en la historia evolutempo kaj montrighas en la estanteco kiel senhierarhia tuteco. Tiun staton valoras dauripove defendi, char ni ne scias kio okazus, se la ekologio de nia planedo perturbighus.

Koncize dirite: Nuntempe la „nova pensado“ ekkonis, ke lingvoj estas en iliaj vivkapablaj rilatoj realece dialogikaj, sed ne idealisme dialektikaj. La dialektika kontrauajho de naciaj lingvoj ekestis nur kiel historia akcidento (precipe de la 18-20a j.c.), sed ne kiel esence restanta lingva valoro.

La lingvoj havas siajn ghenerale dialogikajn kunligitecon en la monda kulturo, kiu nuntempe al nova lingvistiko montrighas chiam pli klare la unu-de-ali- dependecon. En tiu rilato ludas esperanto sian eksterordinaran rolon. Kiel dialogike ekestinta, el diversaj lingvoj artefarita, portante la dialogikecon en sia ekzistenco.



Jens Stengaard Larsen aldonis:

Ŝajnas esti inundo de akademia atento pri Esperanto lastatempe. Jen ekzemploj de novaj sciencaj libroj kiuj traktas la internacian lingvon serioze, ĉiuj de 2015:

Tomasz Kamusella: Creating Languages in Central Europe During the Last Millennium
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Richard Kern: Language, Literacy, and Technology
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Michael D. Gordin: Scientific Babel: How Science Was Done Before and After Global English
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false

Will Abberley: English Fiction and the Evolution of Language, 1850-1914
https://books.google.dk/boo[…]amp;q=esperanto&f=false