Ja pli bonas la ghojo ol malghoj'
La ghojec' estas la plej bela voj'
Estas kvazau lumo en la kor'
Sed por fari sambon kun belec'
vere ja necesas malghojec'
vere ja necesas malghojec'
Kontraue la sambo estos for

Fari sambon ne estas shercafer'
En ghi gravas ke estu am' kaj ver'
Char la samb' estas pregha ditiramb'
Se la sambo malghojas en svingado
Malghojo esperas en revado
Malghojo esperas en revado
ke ghi iam estu for de l' samb'

Metu iom da am' en chi kadencon
kaj vi vidos de l' sambo la potencon
Ke ghi belas pli ol ajna afer'
Char la sambo naskighis en Bahio
Kaj se blankas ghi en la poezio
Se blankas ghi en la poezio
Ghi nigras al ni en kora ver'.