http://www.youtube.com/watch?v=h3lrUfHN8Kc

Ho Antoniko faru komplezon, sinjor’
Kiu dependas nur de ĉi via bonvol’
Urĝas la helpo al nia kara Nestor’
Kiu nun vivas en tre malglata vivad’
Vere li estas, dancanta sur loza ŝnur’
En samb-lernejo estas ja lia spur’
ĉe la kuiko, la surduo, tamborin'
Helpu vi tiun, samkiel vi helpus min
Eĉ sorĉaĵon oni faris por ĉi ul’
Ĉar en la sambo estas li la superul’
Sed mi ja vidos lin feliĉa , volos Di’
kaj pro la helpo’ ajna via dankos mi, ho sinjor’