Komponis : Roberto Carlos/Erasmo Carlos – versio de Vitor Mendes

Jesuo
kristo
Jesuo jen mi tie ĉi (bis)
Vidas mi en ĉielon
Nubon pasantan
blanka movad’
Vidas mi sur la teron
popolamason
en la irad’
Kiel ĉi blanka nub’
Tiu gento ne
scias pri destin’
sed povos diri vi
pri la ĝusta voj’
Patro venu min
Jesuo
kristo
Jesuo jen mi tie ĉi (bis)

Tuta ĉi homamas’
En la brusto amas
serĉe je pac’
kaj malgraŭ la malbono
kun la esper’ iras ja sen lac’
Kaj rigardante floron
naskitan sur ies ama grund’
Jen mi rigardas supren
Kaj sentas fid’ al Savant, ĝis fund’
Jesuo
kristo
Jesuo jen mi tie ĉi (bis)

Mi ĉiujloke vidas
disan rigardon de iu frat’
kiu serĉe al bon’
iras samdirekte al sama ton’
Jen la deziro mia
Ke kresku ĉiam
ĉi procesi’
Por ke l’ tuta homaro
kunkante preĝu al nia Di’
Jesuo
kristo
Jesuo jen mi tie ĉi


(Ripetiĝas plurfoje)

(*) kantu tiel: jeesu kriisto