Muziko de Cartola (Kartola) - versio de Vitor Mendes



Ankoraŭ fruas am'

De l' infanaĝo jen vi en eliro

Kaj jam anoncas la horon por foriro

sen eĉ scii direkton por la irad'



atentu karulin'

Ke kvankan vi nun estas decidinta

Sur stratanguloj vi estos falinta

Kaj baldaŭ vi ne estos ĉi virin'



auskultu min karin'

Vidu ke l' mondo estas muelilo

por la muel' al rev' je falsa brilo,

al ĉiu via fia iluzi'



atentu karulin'

de ĉiu am' al vi nur venos cinikeco

konscios vi nur ĉe abisma peco

ĉe la abismo kiun fosis vi.