Tuŝo de rigard’
De kiu fort’ devenis lun’
En la ĉiel’
Aperis Sun’ ĉe l’ vasta mar’
Kaj tuŝo de via rigard’
De kiu man’ devenis bel’
De l’ ĉielark’
Kaj de la stel’ kaj de la mark’
De tiu tuŝ’ en mi kun ard’
Ĉu la hazard, se kulpas ĝi
ĝi estas Di’
Ĉar ĉi renkonto estas Dia
Eĉ laŭ la sento de ateist’
Kaj mi supozas,
Por vivi mi en ĉi rigard’
Tuŝanta min kun ard’
Estas eterna
Do la ekzist’
Sign-in to write a comment.