Rigard' deturnante la mian

kaj rid' perdiĝas sur la buŝ'

Jen la portreto sen retuŝ'

De li la mia posedant'

Kiam li brakumas min

Mallaŭte montras sin

Al mi la vivo rozas

Vortojn amajn diras li

la oftajn vortojn ĉi

Kaj en mi io lozas

Jen feliĉas mia kor'

malĝojo iĝas for

kialon mi supozas

Jen li por mi, mi por li, tra la viv'

Kaj diris li, ĵuris li ke por ĉiam

Kaj de kiam sciis mi

Ĉi amon sentas ĝi,

La kor", en bat'

Kaj amaj noktoj jen sen fin'

malĝoj' ĉagren' eliras for'

Feliĉo venas al la kor'

ĝis morto venos nin.



versio de Vitor Mendes

(partoprenu la komunumon pri muzikoj tradukitaj el la franca! https://www.ipernity.com/group/130864 )