Ĉiellini' - kolombo

Versio de Vitor Mendes

(Mi dankas al Jacinto kiu faris la videon!)

Al libero, lasu min

Al la flugo, al malproksim'

Trans la verdej'

Arboj kaj montar'

Floroj, arbaroj kaj fontoj

kaj la horizont' estos mia hejm'

Ekster ĉi soleca ej'

Nigra ĉambro, ja ombrej'

kaj miaj okuloj jen spegulas mondon

Kaj mi pensas ĉu

la tajdon ŝanĝos ventorond'

Kaj ĉi ombroj ruĝaj estos grizaj por



Ĉielini'-kolomb' en rev' pri la malferm' en brila hor'

Ĝi malfermu do, flugilojn ree for

Flugu do for, Ĉiellini '- kolombo

Al viaj revoj al pasinto de la kor'

Veku min, en maten' la parfum' de l' fojn-odor'

Por rid' kaj plor', por viv' kaj mort' en la brila tago kolor'

kaj iru de l' preĝej', sonor' al mi en la aer'

Sed super ĉio mi dankas pro de l' ĉi ringo liber'

Malfermu do ĉi kaĝon al la sun'



Por Ĉielini' - kolomb' en rev' pri la malferm' en brila hor' (...)