kiel peti picon en 2015

* telefonistino: Pizza Hot, bonan nokton!

* kliento: Bonan nokton, mi volas mendi picon...

* Telefonista: Ĉu vi povas doni al mi vian NIN?


*
kliento: Jes, la Nacia Identigila Numero estas 6102-1993-8456-54632107.

* telefonistino:
Dankon, Srº.Lacerda.. Via adreso estas Avenuo Paes de Barros, 1988 ap. 52 B, kaj via telefonnumero estas 5494-2366, prave? La telefonnumero de via oficejo de Linkon Asekuro estas 5745-2302 kaj via poŝtelefonnumero estas 9266-2566.

*
kliento: Kiel vi sukcesis ekhavi ĉiujn tiujn informojn?

* telefonistino:: Ni estas reteligataj per la Granda Nacia Sistemo.

*
kliento: Ha jes, estas vero! Mi volas mendi du picojn, unu kvarfromaĝa kaj alia kalabreza...

* telefonistino:Eble ne estas bona ideo...

*
kliento: Kio?

* telefonistino: Oni legas tra via medicina slipo ke vi havas hipertension kaj altega la kolesterolan takson. krome, via porviva asekuro tute malpermesas danĝeraj elektoj por via sano

* kliento: Jes, vi pravas! kion vi sugestas?

* telefonistino: Kial vi ne provas nian picon tre light, kun tofuo kaj rafanoj? vi ŝategos!

* kliento: Kiel vi scias ke mi ŝategos?

* telefonistino:
Vi esploris la tttejo 'Recettes Gourmandes au Soja' de la urba biblioteko, en la tago 15 de januaro, je la 4ª horo kaj 27 minutoj, kie vi daŭris enreta dum 39 minutoj.
Ĉi tio igis min al tiu sugesto...

*
kliento: OK bone! Sendu al mi du picojn kiuj grandas por familio!

* telefonistino: Estas la prava elekto por vi, via edzino kaj viaj 4 filoj. Estu certa pri tio.

*
kliento: Kiom kostas ?

* telefonistino: Estas R$ 49,99.

*
kliento: Ĉu vi volas la numeron de mia kredita karto?

* telefonistino:
domaĝe, sed vi devas pagi per mono mem. la limo de via kredita karto jam estis transpasita.

*
kliento: Ne gravas, mi povas iri al Multibanko eltiri monon antaŭ ol alvenos la pico.

* telefonistino:
Mi dubas je via sukceso! vi estas deficita ĉe la banko.

*
kliento: Zorgu pri via vivo! Sendu al mi picojn kaj mi ekhavos la monon. kiam vi transdonos ilin?

* telefonistino:
Ni malfruas iomete, do ili estos transdonitaj post 45 minutoj. Se vi tre urĝiĝas vi povas alporti ilin, konsiderinde ke transporti du picojn en la motociklo ne estas konsilinda afero, krome esti danĝere...

* kliento: Sed kia historio estas ĉi tiu, kiel vi scias ke mi iros per motociklo?

* telefonistino:
Mi petas pardonon, sed mi rimarkis nun ke vi ne pagis viajn lastajn partopagojn rilatajn al la aŭtomobilo kaj ĝi estis juĝe deprenita. Sed via motociklo estas pagita, do mi pensis ke vi uzos ĝin.

*
kliento: @#%/§@&?#>§/%#!!!!!!!!!!!!!

* telefonistino:
Mi petas al vi ke ne insultu min... Vi ne forgesu ke vi jam estis komdamnita en julio de 2206 pro publika ĝeno al regiona agento.

*
kliento: (Silento)

* telefonistino: Ĉu estas io pli?

*
kliento: Ne, nur tio... Ne, atendu... Ne forgesu la du litrojn de kokakolo kiu estas en la rabato.

* telefonistino:
Sinjoro, la regulo de nia rabato, kiel citata en la artikolo 3095423/12, malpermesas al ni vendi kunsukerajn trinkaĵojn al diabetuloj...

* kliento: HHHHHHHHHAAAAAAAAAAAA!!!!!!!!!!!
Mi saltos tra la fenestro!!!!!

* telefonistino:
kaj vundi vian genuon? Vi loĝas en la surtera etaĝo!

(Luiz Fernando Veríssimo)