Kial mi lernis Esperanton?
Unuafoje la vorton "Esperanto" mi vidis en 1948 jaro. Tiam en urbo Jelenia Góra, kie mi tiutempe loĝis, oni inaŭguris memorŝtonon omaĝe al Ludoviko Zamenhof. La afero tute ne ekinteresis min - tiutempe 10-jaraĝan knabon. Gepatroj aligis min al la kurso de angla lingvo kiu estis gvidata en loka filio de YMCA. Mi komencis lerni. Ĝis nun mi posedas la lernolibron de tiu tempo. Post eble duonjaro la povo malpermesis ekziston de YMCA en Pollando kiel "malamikan, imperiisman organizaĵon, neston de usona ŝpionado". Nu - ekde la kvina klaso de baza lernejo mi komencis lerni la rusan lingvon. Tiutempe mi jam delonge konis la lingvon parolan, nun mi eklernis la lingvon skriban - gramatikon, ortografion.
Poste mi transloĝiĝis al Wrocław (Vroclavo), finis teknikan mezlernejon kaj septembre de 1956 komencis labori. Dum ferioj post fino de la lernejo mi pasigis du semajnojn ĉe mia fora onklino en Krakovo. Mi trovis ĉe ŝi malgrandan lernolibreton de Esperanto kies aŭtoro estis Leo Turno. Antaŭmilite mia onklino laboris en firmao produktanta medikamentojn kies posedanto estis iam fama esperantisdo doktoro Odo Bujwid. Mi iom trarigardis la libreton kaj konstatis, ke se iu vorto estas simila al pola, la alia estas simila al germana (mi ankaŭ iom ĝin parolis) kaj ankoraŭ alia estas vorto "internacia". Sed tiutempe mi plu intencis lerni la anglan. Tiam ankaŭ mi aliĝis al la kurso de la angla lingvo kiun gvidis ŝtata eduka organizaĵo. Nun mi devas diri ion pri la mono. Mi perlaboris monate 800 zlotojn. La kurso monate kostis 150 zlotojn. Nu - elteneble. Mi ankaŭ devis subteni 7-personan familion do malmulte restis al mia propra uzo.
Post unu jaro de lernado, aŭtune de 1957-a jaro mi aliĝis al la duagrada kurso. Sed jam mi devis pagi monate 180 zlotojn. Mi grincis per la dentoj, sed pagis. En decembro oni anoncis, ke ekde 1958 la monata kotizo kreskos ĝis 250 zlotoj. Kaj mia salajro dume"ne volis" kreski. Mi rezignis pri plua lernado. Mi pensas ke la kotizaltigo estis ia ŝtata metodo malfaciligi lernadon de okcidentaj lingvoj. Nur en malmultaj lernejoj tiutempe oni instruis aliajn fremdajn lingvojn anstataŭ la rusa.
Kiam mi diris pri mia decido - mia patro diris - aliĝu al la kurso de Esperanto - estis anonco en gazeto. Kaj li diris frazon "inteligenta homo legas multajn librojn" - esperantlingve! Kaj mi - ne demandis de kie li konas la frazon!
Mi iris al la loka sidejo de la Asocio de Esperantistoj en Pollando (Vroclavo, str. Dubois 3) kaj aliĝis al la trimonata kurso. La monata kotizo estis ... 20 zl. La kurson mi finis kun tre bona rezulto. Nu - mi devas konfesi, ke legi mi iom povis kaj helpe de vortaro komprenis, sed la parolan lingvon mi preskaŭ ne komprenis. Mi aliĝis al la Asocio kaj sekvintjare - en marto de 1959-a jaro aliĝis al duagrada kurso. Ĝin mi ankaŭ finis bone. La lingvo ekkomencis esti komprenebla por mi.
Pri mia partopreno en la Asocio estas jam tute alia rakonto kiun eble-eble iam mi skribos. Titolo de tiu ĉi artikoleto estas ja "Kial mi lernis Esperanton".