La konkretiĝo de la ideo komenciĝis en Varsovio en 1887. Multe da homoj, kiuj lernis la Internacian Lingvon Esperanto junaĝe, ekster la oficiala instrukadro, malkovris en ĝi kroman fenestron al la mondo, novan atuton por vidi la mondon alimaniere.

Neniu alia ol ĝi sukcesis venki amason da obstakloj. Inter la iniciatintoj de pli ol 1000 projektoj aperas ke neniu, escepte de Ludwik Lejzer Zamenhof, estis juna, kaj ke estis nur unu virino — la abatino Hildegardis (1098-1178). Kiel frua poligloto, Zamenhof multe ŝatis la lingvojn, sed li jam havis sufiĉe klaran vidon por konscii, ke plej taŭga solvo de la problemo de interkompreniĝo troviĝas ne en ĥaosa plurlingveco, sed en lingvo konstruita por esti pli facila ĉiuj homoj kaj komuna al ĉiuj.

Zamenhof estis deknaŭ-jara, kiam li prezentis unuan projekton sub la nomo "Lingwe Uniwersala". Li estis 28-jara kiam, en 1887, li proponis al la homaro la Internacian Lingvon poste populariĝintan sub la nomo "Esperanto".

Jen ne kompleta listo de homoj, kiuj lernis Esperanton junaĝe kaj kun profito

Gustav Ramstedt (1873-1950) lernis Esperanton 18-jara en 1891 kaj estis inter la unuaj esperantistoj de Finnlando. Li fariĝis profesoro pri lingvoscienco kaj mondfama filologo, ministro kaj ambasadoro de Finnlando en Japanio kaj Ĉinio. Esplorvojaĝojn li faris en Mongolio kaj Ĉinio, kaj li multe subtenis Esperanton en Japanio. Krom la finna kaj la sveda, li parolis i.a. la japanan, faris esplorojn pri altajaj lingvoj, pri la korea, instruis sanskritan lingvon en la Universitato de Helsinko
eo.wikipedia.org/wiki/Gustaf_John_Ramstedt

Edmond Privat (1889-1962) lernis esperanton nur 13-jara kun samklasano Hector Hodler. Profesoro de angla lingvo kaj literaturo, li estis tre ŝatata de siaj studentoj en la Universitato de Neuchâtel, en Svisio. Li estis delegito de la persa registaro ĉe Ligo de Nacioj, pioniro de kooperativismo kaj de radioĵurnalismo per mallongaj ondoj, fondinto de Radio Ĝenevo. Li multe aktivis sur diplomata tereno kaj defendis sendependiĝon de Pollando. Leginda estas lia libro “Aventuroj de pioniro“ en kiu li rakontas interparoladojn kun la filozofo de pragmatismo William James, kun prezidentoj de Usono Thomas Wilson kaj Theodor Roosevelt, kun Clemenceau, kun Gandhi pri kiu li verkis biografion en esperanto, kun Romain Rolland, kun la fame konata angla ĵurnalisto William Stead, kiu mortis en la katastrofo de Titanic, ktp. Grava franclingva verko aperis en 1991 sub titolo “La pensée et l’action d’Edmond Privat" (La penso kaj agado de E. P.).

Tolkien (1892-1973), la fama angla sciencfikcia aŭtoro de “La mastro de la ringoj“ lernis esperanton ĉirkaŭ la jaro 1907, do ĉirkaŭ 15-jara. Li diris foje ke li “tiam sufiĉe multe legis en ĝi“ kaj, en 1932 : “Mi konsilas al ĉiuj kiuj havas tempon aŭ emon okupiĝi pri la internacilingva movado : subtenu lojale esperanton“.

Géza Bárczi (1894-1975) estis la plej eminenta hungara lingvisto kaj fariĝis membro de la Hungara Scienca Akademio. Esperanton li lernis en gimnazio ĉirkaŭ la jaro 1908, kaj jam dudek-jara li aperigis tradukon de kelkaj scenoj de « La tragedio de l’homo » de Madaĥ. Li agnoskis ke la facileco de esperanto vekis lian interesiĝon pri lingvoj kaj donis al li konsiderindan avantaĝon por lerni ilin : “Esperanto bezonas dekonan penon kompare kun aliaj lingvoj, kaj ĉar ĝenerale nur la lernado de la unua fremda lingvo estas malfacila, tiu malfermas la pordon al la aliaj.“

Mondkonata speleologo, aŭtoro de dudeko da fakaj libroj aperintaj en pluraj lingvoj, Leander Tell naskiĝis en 1895 en Norrköping, Svedio, kaj mortis en 1980. Du el liaj popularsciencaj libroj — « La bela subtera mondo » kaj « Estiĝo de la tero kaj de la homo » — estis originale verkitaj en esperanto. En svedlingvaj broŝuroj pri grotoj li aldonis resumon en esperanto. Li fariĝis esperantisto jam en 1908, do 13-jara, kaj fondinto de la Esperanto-Klubo de Norrköping.

Eugen Wüster naskiĝis en 1898 en Aŭstrio. Jam en 1917 aperis de li tradukoj el la rusa kaj germana en esperanton, do kiam li estis 19-jara. Li famiĝis tutmonde sur la kampo de normigo kaj apartenis al organizoj por Internacia Normigo.

La usona Nobelpremiito de Kemio 1954, kaj de Paco 1962, Linus Pauling (1901-1994) eklernis Esperanton en aĝo de 15 jaroj. Kiam li estis 90-jara, li sciigis al Kent Jones, konata aktivulo el Chicago, ke li povis legi Esperanton sen ĝeno kvankam li ne uzis ĝin dum 75 jaroj.

Einar Dahl (1904-1979) lernis Esperanton en 1921, do 17-jara, kaj tuj aktivis en la enlanda kaj internacia movado. Li fariĝis eminenta figuro de la sveda politiko kiel parlamentano kaj senatano dum 18 jaroj. Li estis influa kaj intervenis i.a. por ke UEA estu proponita por la Nobelpremio. Li aktivis kun aliaj por akceptigi en la Sveda Parlamento komunan skandinavan klopodon por ke UNESKO enketu pri la demando de internacia komunikilo.

Eŭgeno Aisberg naskiĝis en 1905 en Odeso kun rusa nacieco. Li eklernis Esperanton en 1919, do 14-jara. Li loĝis en Parizo ekde 1925 kie li tuj fariĝis ĉefredaktoro de fakaj revuoj pri radio kaj televido. Samjare li jam fondis kun Pierre Corret la esperantlingvan revuon « Internacia Radio-Revuo » pri kiu aperis 14 numeroj. Inter la plej famaj kaj popularaj libroj kiujn li verkis estis lia originale verkita en Esperanto « Mi komprenas fine la radion » poste tradukita kaj publikigita en pli ol 20 lingvoj. Li fondis la unuan eŭropan revuon pri televido kaj la Francan Asocion de Televido. Li fariĝis direktoro de la franca radiofako de la Internacia Instituto de mikrofonaj studoj. Estas interese ke ankoraŭ nun, la fama pariza eldonejo « Dunod » publikigas kolekton kiun kreis Eŭgeno Aisberg en 1934 sub la titolo « Mais c’est très simple » (sed tio estas tre simpla). Depost 1958, li estis prezidanto de la Internacia Unuiĝo de Radioteknika kaj Elektronika Informado kaj honora membro de la Instituto de Elektraj kaj Elektronikaj Inĝenieroj. Li mortis en 1980.

En Estonio, Paul Ariste (1905-1990) lernis Esperanton 14-jara de Hilda Dresen. Siajn unuajn sciencajn studojn li verkis en Esperanto kaj aktivis por ĝi ĝis la fino de sia vivo. Li fariĝis tre rapide unu el la plej brilaj fakuloj en eŭropa lingvoscienco. Li akiris dum sia vivo aktivan scion de 26 lingvoj kaj pasivan de trideko. Li fariĝis membro de la Scienca Akademio de Estonio kaj honora membro de la akademioj finna kaj hungara, kaj de multaj aliaj sciencaj societoj kaj institutoj.

La litova profesoro Jonas Dagys (1906-1993) estis eminenta botanikisto kaj esperantisto dum 70 jaroj. Li estis aŭtoro de plantfiziologiaj libroj en diversaj lingvoj inter kiuj Esperanto, kiun li lernis kiel 17-jarulo.

Paul Neergaard naskiĝis en 1907 en Danio kaj esperantistiĝis en 1925, do 18-jara. Agronomo, fakulo pri plantpatologio, membro de multaj akademioj inter kiuj la Franca Akademio de Agrikulturo, kaj la Hinda Akademio de Sciencoj, al kiu apartenis ne multe da eksterlandaj sciencistoj inter kiuj la usona plantbredisto kaj Nobelprimiito Norman E. Borlaug, patro de la “Verda Revolucio“. Pro sia agado en evolulandoj, Neergaard estis distingita en 1979 en Novjorko de la prestiĝa societo “Explorers’ Club“ (Klubo de Esplorantoj) al kiuj apartenis i.a. Peary, Amundsen, Byrd, Nansen, Piccard, Lindbergh, Heyerdahl, Hillary kaj la unuaj astronaŭtoj.

Douglas Bartlett Gregor naskiĝis en 1909 en Britio kaj lernis Esperanton ekde la 14a jaraĝo. Li fariĝis magistro pri klasikaj lingvoj en la Universitato de Oksfordo kaj elstaris ĉefe pro erudicio, rego de dudeko da lingvoj kaj verkado de aŭtoritataj studoj pri la lingvoj kaj dialektoj de Norda Italio.

Fujio Egami naskiĝis en 1910 kaj lernis Esperanton kiam li estis studento, en 1928, t.e. 18-jara. Kvankam li famiĝis tutmonde kiel biokemiisto, li ĉiam subtenis Esperanton kaj estis dum periodo prezidanto de Japana Esperanto-Instituto. Li estis elektita kiel membro de la Scienca Konsilantaro de Japanio en 1949 kaj fariĝis ĝia prezidanto por 1969-72. Li estis prezidanto de la Internacia Societo por la Studo de la Originoj de la Vivo.

Ye Laishi Ĵelezo, 1911-1994) fariĝis post 1949 vicdirektoro de la Lingva Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, vic-ministro de la Ŝtata Komisiono pri Reformado de la Ĉina Skribo kaj Konsilisto de la Ŝtata Komisiono de Lingvo. Lia poresperanta agado estis konsiderinda kaj li grave kontribuis savi Esperanton en la jaroj 70, dum la t.n. kultura revolucio. Esperanton li lernis en 1927, do 16-jara, kiel studento de la angla literaturo en Tokio.

Lev Kopelev (1912-1997), rusa germanisto kaj verkisto, estis inter la plej konataj disidentoj de Sovetio. Li lernis Esperanton en aĝo de 14-15 jaroj en Kharkov. En aŭtobiografio, li skribis ke li korespondis kun alilandanoj i.a. pri la kontraŭnaciisma agado sine de SAT. Kvankam li poste ne plu okupiĝis pri Esperanto, li agnoskis ke nia lingvo verŝajne gardis lin kontraŭ ksenofobio kaj grandpotenca ŝovinismo.

Dro Ivo Lapenna naskiĝis en 1909 en Split kaj forpasis la 15an de decembro 1987, precize la tagon de la Zamenhofa datreveno en la jubilea jaro de Esperanto. Li lernis Esperanton aŭtodidakte kiel 18-jarulo kaj tuj fondis studentan klubon en la Universitato de Zagrebo. Li forlasis Jugoslavion en 1949, vivis en Parizo ĝis kiam li instaliĝis en Londono en 1951. Li fariĝis profesoro en la renoma « London School of Economics » kaj aŭtoro de verkoj en la angla, franca kaj Esperanto. Eminenta fakulo pri internacia juro kaj ĉefe pri soveta kaj orienteŭropa juro, li estis patrono de Albanio ĉe la Internacia Kortumo en Hago. Longdaŭra prezidanto de UEA, li grave kontribuis al la prestifio de Esperanto, i.a. pro la unua rekomendo de UNESKO favore al Esperanto, en 1954 en Montevideo.

Tibor Sekelj naskiĝis en 1912 en Karpatmontaro kaj fariĝis jugoslava civitano. Li studis en la Universitato de Zagrebo kie li eklernis Esperanton 17-jara, en 1929. Esploristo, antropologo, muzeologo, ĵurnalisto, li supreniris la plej altan montopinton de suda Ameriko, Akonkagvo, sur kiu li plantis la Esperanto-flagon. Li estis inter la unuaj kiuj vizitis Nepalon. Liaj libroj, verkitaj en hispana, kroata kaj Esperanto estis tradukitaj en dekoj da lingvoj. Originale verkita en Esperanto « Kumeŭaŭa, filo de la ĝangalo » aperis en pli ol 20 lingvoj kaj estis premiita de la ministerio de edukado de Japanio. Sekelj estis akceptita sine de la Brita Reĝa Societo de Geografio kaj ricevis de la argentina registaro la ordenon de la Kondoro. Li uzis sian influon i.a. ĉe UNESKO kiu pro liaj klopodoj voĉdonis rekomendon favore al Esperanto en 1985 en Sofio.

Carl Støp-Bowitz (1913-1997) lernis Esperanton kiel 14-jara lernejano en 1928. Li fariĝis eminenta sciencisto en zoologio kiun li instruis en la Universitato de Oslo. Li ĉiam aldonis resumon en Esperanto al siaj nacilingvaj sciencaj studoj aŭ inverse. Li skribis : “Tago sen Esperanto estas por mi perdita tago“, kaj per tio ni povas kompreni kial li aktivis ankaŭ por la internacia Lingvo ĝis la fino de sia vivo.

Nikolaj Rytjkov naskiĝis en Smolensk en 1913. Li lernis Esperanton en 1929 - do, 16-jara - kaj fariĝis aktoro. Malliberigita pro sia esperantisteco, li post 18-jara restado en siberiaj koncentrejoj forlasis Sovetion. Li atingis Brition en 1965 kaj tie li komencis karieron ĉe la BBC. Bedaŭrinde lia bela kariero estis frue interrompita en 1973 pro kancero.

Pri Arie Sternfeld, rusa sciencisto, specialisto pri aeronaŭtiko, ni scias malmulte krom tio kion li diris pri si mem okaze de intervjuo kiun disaŭdigis la Esperanto-Redakcio de Radio Varsovio, la 6an de septembro 1964 : “Pri la esperantista movado mi vigle interesiĝis jam en la lernejaj jaroj. En tiu ĉi periodo mi eĉ intencis partopreni la Mondan Esperantistan Kongreson en Helsinko, tamen malhelpis min kaŭzoj de mi ne dependaj. En pli postaj jaroj, kiam mi komencis studojn en Francujo, kaj samtempe panakire laboris en la entrepreno de « Renault », en tiu ĉi diverslingva medio mi ankoraŭ pli konvinkiĝis pri la neceso enkonduki komunan lingvon, kiel aldonan rimedon de la interkompreniĝado inter la homoj. (…) Kaj kvankam hodiaŭ mi legas la fakan literaturon en 11 lingvoj, kaj miaj disertaĵoj estas tradukitaj en tridek unu lingvojn, mi plue akcentas kun plena konvinko, ke Esperanto estas speciale bezonata por la transdonado de sciencaj informoj kaj por kontaktoj inter la sciencistoj.

Unu el la plej famaj fakuloj pri islamo kaj la araba mondo, antropologo, erudiciulo, Maxime Rodinson naskiĝis en 1915. Esperanton li lernis jam tre juna. En 1998, 83-jara, li diris okaze de intervjuo kun la semajngazeto “Le Nouvel Observateur“ ke li povas ankoraŭ legi kaj skribi en ĝi helpe de vortareto. Li aldonis : “Tio estas vere facila. Zamenhof estis genio“.

Laŭ la brita ĵurnalo « People », Sir Harold Wilson konatiĝis kun Esperanto jam en sia junaĝo, kiel skolto. Li naskiĝis en 1916 kaj mortis komence de la jaroj 1990. Li apartenis al la Laborpartio kaj estis ĉefministro de Britio du fojojn dum entute pli ol 7 jaroj, de 1964 ĝis 1970, kaj de 1974 ĝis 1976. Li ricevis la nobelan titolon de kavaliro kaj fariĝis Lordo Wilson de Rievaulx.

Nobelpremiito de ekonomiaj sciencoj en 1994, Reinhard Selten naskiĝis en 1930. Li eklernis Esperanton ĉirkaŭ 17-jara, sola, en 1946-47, kvankam li jam pli frue konatiĝis kun la Internacia Lingvo. Okaze de intervjuo kun la revuo “Esperanto“ de UEA, li diris ke la kono de Esperanto “eble ne helpas al Nobel-Premio, sed ĝenerale evoluigas la intelektan vivon de persono. Junaĝe lernita Esperanto donas grandan avantaĝon por alproprigi aliajn lingvojn.

Profesoro pri semida filologio ĉe la universitato de Torino, longtempa sekretario de la asocio Italio-Irako, membro de unu el la plej famaj kaj antikvaj italaj akademioj, Fabrizio Pennacchietti naskiĝis en 1938. Li lernis Esperanton 16-jara.

La franca kantisto Guy Béart lernis Esperanton en infanaĝo ĉar lia patro mem instruis al li la lingvon. Tion li trovis amuza kaj tre facila, kaj li lernis ĝin tre rapide. Kvankam li ĉion forgesis pro manko de praktikado, li pruvis ĉi jare, okaze de la Universala Kongreso de Montpellier, ke li restas kore ligita al nia lingvo.

Iama Ĝenerala Sekretario de Eŭropa Konsilio, Daniel Tarschys naskiĝis en Stokholmo en 1943. Li mem diris al la revuo “Esperanto“ de UEA : “Esperanton mi lernis post la angla, je la aĝo de 12-13 jaroj, kaj dum kelka tempo mi vaste korespondis en Esperanto kun gejunuloj en pluraj landoj. En 1956 mi partoprenis Universalan Kongreson en Kopenhago, kaj mi facile komprenis la parolatan lingvon“. Al la demando “Ĉu Esperanto donis al vi ion specialan ?“, li respondis : “Jes, nepre. ĝi estas tre facila lingvo. La fakto ke mi lernis ĝin dum kelka tempo donis al mi specon de lingva praktiko, adaptiĝa kapablo, de fido je gramatiko, kaj ĉio tio multe helpis min por studi aliajn lingvojn.“ Eble necesas precizigi ke, krom la svedan, Daniel Tarschys parolas la anglan, la francan, la germanan kaj la rusan.

Certe pli profunda serĉado estas farenda ne nur pri la cititaj nomoj sed pri multege da aliaj, ekzemple pri Efraim Kacir, naskiĝinta en 1916, biofizikisto kaj kemiisto, iama ŝtatestro de Israelo kiu eklernis Esperanton ankaŭ junaĝe kaj kies patro estis agema esperantisto. Mankas precizigoj pri Franjo Tudjman (tuĝman), nuna prezidento de Kroatio kiu laŭdire lernis Esperanton en studenta aĝo en Zagrebo. Tion mi atingis per serĉado de ĉirkaŭ 20 horoj, sen kalkuli la verkadon, kaj konsultado de dokumentoj kiuj reprezentas tute etan parton el ĉio ĝis nun presita en Esperanto.

Virinoj estas bedaŭrinde tre malmultaj en tiu ĉi mallonga kaj senpretenda studo ĉar estis por ili multe pli malfacile eminentiĝi en la pasinteco ol nun. Ili ofte vivis kvazaŭ en la ombro de la edzo kaj ofte kontribuis diskrete, tre forte kaj decide en ties sukceso en kiu ili sentis ankaŭ propran sukceson.

Marie Bonafous (1901-1980) naskiĝis en Aix-en-Provence. Ŝi esperantistiĝis jam en junaĝo kaj uzis la Internacian Lingvon en multaj landoj inter kiuj Ĉinio kie ŝi laboris du jarojn kiel tradukisto. Ŝi persone renkontis Maŭ Zedong kaj Ĝou Enlaj. Konata poetino en la provenca kaj franca, ŝi gajnis « kronpremion » de la Franca Akademio.

La 11an de julio 1993, la Xiqu-a Poŝtmarka Kompanio de Pekino uzis oficialan dulingvan poŝtstampon en la ĉina kaj Esperanto memore al la unua datreveno de la morto de S-ino Deng Yingchao, la edzino de Ĝoŭ Enlai, la iama ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko. Deng Yingchao naskiĝis en 1904 kaj lernis Esperanton en 1913, do 9-jara.

Tamen estas ĝojige konkludi tiun prelegon per rideto de junulinoj. Temas pri la tri filinoj de la hungara esperantista familio Polgár. Zsuzsa, Zsófia kaj Judit eminentas tutmonde en ŝakludo. Inter ili la pli juna estas la plej brila kaj esperdona. Kiam ŝi estis 21-jara, Judit Polgár ne timis alfronti Kasparov, sed Kasparov rifuzis alfronti virinon kiu, plie, estis juna !


Zsuzsanna Polgar


Judith Polgár


Zsófia Polgár

Konsidere al la fakto ke la esperantlingva komunumo estas proporcie tre malgranda kompare al la tutmonda loĝantaro, ke la lernado de la lingvo okazis plej ofte ekster la oficialaj instruprogramoj, aperas ke junaĝa lernado de Esperanto ĉiam efikas pozitive en la vivo de multaj homoj kaj ke neniam tio estas tempoperdo. Kaj certe grandan bedaŭron havas la ceteraj, kiuj ne havis eblecon lerni la Internacian Lingvon jam en unuagrada lernejo, jam en infanaĝo.