"L'espéranto au présent" estas franclingva dokumento, kiu celas havigi ideon pri la nuntempa situacio kaj praktika uzado de la Internacia Lingvo Esperanto en la mondo. Ĝi povas esti utila por scivolemuloj, novaj lernantoj, instruistoj por faciligi orientadon de komencantoj en la aplikmaniero, kiu plej korespondas kun ilia personeco, kiu plej taŭgas por ili depende de iliaj interesoj, kapabloj, talentoj, ktp. En la nuna versio, multaj ligiloj estis aŭ forigitaj se ne plu validaj, aŭ aldonitaj. La dokumento konsistas en 23 sekcioj, kies enhavo principe ne povas multe superi 20 000 signojn kaj spacojn.
Ĉar informadiko, la Interreto kaj la sociaj retoj multe helpis al la disvastigo kaj renovigo de Esperanto dum la lastaj jaroj (la grupo "Esperanto" de Facebook havas nun 14 185 membrojn kaj konstante kreskas), ĝisdatigo de tiaj dokumentoj devus esti pli ofta, eĉ konstanta. Se vi konstatas mankojn aŭ se vi havas proponojn por plibonigo, vi scias al kiu turni vin ;-)
Jen la enhavo :
- Raison d'être (Ekzistokialo)
- Aspects historiques (Historiaj aspektoj)
- Implantation, diffusion (Enradikiĝo, disvastigo)
- Principales applications — Éducation, enseignement, pédagogie (Ĉefaj aplikaĵoj — Edukado, instruado, pedagogio)
- L’espéranto comme langue maternelle (Esperanto kiel gepatra lingvo)
- Presse, information, médias / Radiophonie — Télévision (Gazetaro, informado, amasinformiloj / Radiofonio — Televido)
- Internet (Interreto)
- Informatique, logiciels libres, traduction automatique (Informadiko, liberaj programoj, aŭtomata tradukado)
- Communication scientifique et technique (Scienca kaj teknika komunikado)
- Économie, commerce, tourisme, transports, emploi, traduction (Ekonomio, komerco, turismo, transportoj, dungado, tradukado)
- Exemples d’utilisation effective (Ekzemploj de efektiva uzado)
- Échanges de toutes sortes, rencontres, recherches, découverte, histoire, témoignages (Ĉiuspecaj interŝanĝoj, renkontiĝoj, esplorado, malkovro, historio, atestado)
- Exploration, voyages (Esplorado, vojaĝoj)
- Organisations internationales, partis politiques, associations, bibliothèques, actions (Internaciaj organizaĵoj, politikaj partioj, asocioj, bibliotekoj, agadoj)
- Entraide internationale, culture de Paix, dialogue, jumelages, partenarités (Internacia interhelpo, Pac-kulturo, dialogo, ĝemeliĝoj, partnerecoj)
- Construction de l’Europe, politique (Konstruado de Eŭropo, politiko)
- Culture — Cinéma (Kulturo — Kino)
- Culture — Musique et chanson (Kulturo — Muziko kaj kanzono)
- Culture — Littérature / Maisons d'édition (Kulturo — Literaturo)
- Musées, Bibliothèques et Centres de documentation / Centres de stages et de formation / Universités d’été (Muzeoj, Bibliotekoj kaj Centroj de dokumentado / Centroj de staĝoj kaj klerigo / Someraj universitatoj
- Quelques personnalités ayant appris l’espéranto (Kelkaj eminentuloj lernintaj Esperanton)
- Le Docteur Zamenhof (Doktoro Zamenhof)
- Quelques ouvrages en français (Kelkaj verkoj en la franca)
Sign-in to write a comment.