La Direktoro Mazangu Paul Alceé kune kun la skipo de la reĝisoro sine de RTNC, je la nomo de DKEA, dankas la estraranojn de RTNC pri la apogo kaj ni ankoraŭ esperas pozitivan respondon rilate al la lasta peto pri spaco ĉe la Televido.

Ni ne forgesas danki ankaŭ S-ro Henri Masson pri siaj kuraĝigaj vortoj, sendintaj bendojn por apogi la elsendo-projekton de nia radio.

ORGANIZADO

La radio naskiĝis dank’al la sindonemo de 4 membroj de la redakcia teamo interalie S-ro Mazangu Diumbeki Paul Alcée, ĵurnalisto ĉe RTNC kaj Ĉefredaktoro, la animatoroj : S-ro JP Lungikisa Sumbu, kolektado de la informoj ; S-ro Mafuila Tunga Mavomo Barba, animatoro- helpanto ; Jerry Mbemba Jackson programo- helpanto.

La skipo estas apogita per du teknikistoj sine de RTNC kaj kelkaj membroj de kluboj.

La skipo kunvenas antaŭ la elsendo traktanta la informojn kiujn pasas ĉiuvendrede je la 22h15-23h00, horoj de Kinŝaso sur FM 1OO MHZ.

La elsendoj trafas la E-istojn, aŭskultantaj informojn pri E-o, enlande, eksterlande, Ne-E-istojn de tempo al tempo telefonas por varbado, sekvas kurson sur ondoj, finfine ili atingas la DKEA oficejon por sin aliĝi, tiam la vicprezidanto de DKEA traktas kun ili por aniĝu la movado.

Pro tio, ni alvokas ĉiujn, apogu la Radion «ESPERANTO EN MARCHE» precipe ĉefe de UEA, ILEI, DKEA, SAT-AMIKARO ktp. Por ke, tiu ilo de Eo-propagando kaj Eo-informado jam akirita de DR Kongo registaro daŭrigu ĉiam, tiam viaj kontribuoj estas dezirindaj sendantaj materialojn, bendoj, dvdo-filmoj ktp.

AGADOJ EN 2013

Dum la jaro 2013, Radio Esperanto en marche bone funkciis, ni bone kovris la tutan jaron, ĉiu vendrede dum la jaro registris kaj dissendis la elsendon kun diversaj temoj, interaliaj :

- La historio de Esperanto ;

- Esperanto en Afriko ;

- Respondoj al la demandoj de aŭskultantoj ;

- La raporto rilate al la vojaĝo de S-ro Lufimpu kun sia edzino en Eŭropo ;

- La jubileo de Esperanto en nia Lando ;

- La organizado de TEJO en RD Kongo ;

- Kelkaj vidpunktoj rilate al la konduko de EGSR ;

- La kreo de Esperanto-klubo en Muanda (Bas-Congo) ;

- La muzikgrupoj en DR Kongo interalie : Konga Espero (V. Lufimpu) ; Vigla Muziko (Dido Fundu) ; Mayomo kun Jomo.

Dum tri elsendoj ni parolis pri ĉiuj kantoj rilate al enhavo de la kanto ; ĉe Konga Espero ni traktis pri Kiu kingvo por la homaro ?, Karulino, Mi staras tie, Landlimo nin disigas, Li amas vin ; ĉe Vigla Muziko : Dank’al Zamenhof, Djelly, Sciu ; ĉe Mayomo kun Jomo : Ĉu vi scias ?, Sur nia kuŝoj, Mi ne havas konfidon pri vi, Lasu min fari la muzikon, Nokt’sen dormo, La knabino de mia koro, Afriko ne estas vendenda.

Multajn personojn partoprenas en niaj elsendoj, aliaj telefone, aliaj atingas DKEA Oficejon aŭdante la elsendon, ĉi jare ni akceptis en niaj elsendoj : S-ro JP Lungikisa, S-ro Viktor Lufimpu, S-ro Donat Mukuna, S-ro Mata Raymond, S-ro Batadulua Lazare, S-ro Ikela Guy Roger, S-ino Omba Alexandrine, S-ro Landu Luyala, S-ro Mayoma Théo, S-ro Mbonsele Patrick, S-ro Barba Mafuila, S-ro Eddy Onan, S-ro Martin Lofemba ktp.

BEZONOJ

Ni petas al ĉiuj personoj, kiuj vere deziras helpi nian Radion «ESPERANTO EN MARCHE», turnu vin ĉe DKEA, ĉar la Teknikistoj sine de RTNC, ili ne estas Esperantisto, de tempo al tempo, ili bezonas transporton, sen forgesi dvdo-filmoj, ĉar ne longe ni havos spacon en nia Nacia Televido.

Mazangu Diumbeki Paul Alcée