Fakte, 28 kluboj kandidatis por ŝin akcepti ĉar ŝi efektive proponis allogajn prelegtemojn (ĉina te-kulturo, Te-ceremonio, Taiji, Kunqu-Opero kaj nuna Ĉinio). Multaj kluboj ankaù esperis ŝian viziton kiel ĵurnalistinon de Ĉina Radio Internacia kiu i. a. elsendas ankaù en esperanto kaj kies informoj estas rete legeblaj. Sed ne eblis kontentigi ĉiujn klubojn dum nur du semajna restado ! Kiel raportas Aleks « Estus bele, se Ĝoja povus reveni por pli longa prelegvojaĝo ». Ĉu en 2015, antaù aù post la UK en Lille ?

Alvenis multaj informoj en viaj raportoj, kaj fotoj, kaj skanaĵoj ! Mi ne povis enmeti ĉion en mian raporton por ke ĝi restu sinteza. Bonvolu min pardoni se mi forgesis ion gravan…

La kluboj kiuj estis bonŝancaj akcepti ŝin organizis kunvenojn por diversaj publikoj. Lernantoj en Ariège (i. a. en Auterive Ĝoja legis al junaj infanoj rakontojn el ĉina libro), junuloj en Dinan, prilingvaj ŝatantoj en Tours. En Châteauroux, ŝin aŭskultis studentoj en supera lernejo kiuj lernas la ĉinan. La publikaj kunvenoj okazis en lernejoj, gastigejo por junaj laboristoj (FJT), en domo de la asocioj (Paris), eĉ en CCI (Komerca kaj Industria Ĉambro) en Châteauroux kie regule okazas kurso de la ĉina lingvo.

Ĝoja intervenis dum la Lingva Festivalo en Tours kaj renkontis instruantojn de la ĉina aù de Taiji en aliaj lokoj.

Proksimume 450 homoj ĉeestis ŝiajn prelegojn. Inter ili, 200 infanoj, lernantoj kaj studentoj. 150 homoj estis uzantoj aù en rekta rilato kun la internacia lingvo. « Ĉiuj ege ŝatis ŝin kaj ni invitas ŝin reveni du monatojn », raportas Jorgos. « Tre gaja junulino, vigla, agema », « Laù mia impreso, la publikon aparte ravis la prezentado », sinsekve konfirmas Maryvonne kaj Aleks.

En La-Roche-sur-Yon, ne okazis publika prelego sed la organizantoj starigis interesan kunvenon kun 6 lokaj ĵurnalistoj kaj profesia fotisto kiuj interŝanĝis kun Ĝoja pri siaj profesioj. Dum tiu varma babilado, pluraj ĵurnalistoj miris pri la ecoj de la lingvo esperanto. Intervjuoj okazis kun France Bleu Océan, Agri 85, France Bleu Berry kaj La Nouvelle République (Indre), Le Télégramme kaj Ouest-France en Dinan, La Voix du Nord en Lille. Ĝoja havis reciprokajn intervjuojn kun ĵurnalistoj en Ariège kie aperis artikoloj aù raportoj en Le Petit Journal, La Dépêche kaj Radio Transparence. Tre certe ne ĉiuj artikoloj atingis min.

Ĝoja profesie preparis sian turneon : « ŝi kunportis pli da pezaj pakaĵoj ol iu ajn alia prelegvojaĝanto iam kunportis (kun multaj donacetoj kaj montrindaĵoj) » klarigas Katja. En Dinan, Philippe aldonas, ke « la prelego estis tre konkreta kaj ebligis al la gejunuloj demandi diversajn klarigojn ». « Ege impresis min la tre zorga preparado (lumbildaro, filmetoj, muziko kaj diversaj aĵoj » rimarkis Aleks.

Nepre denove okazu turneo de Ĝoja por nia plej granda ĝojo. Ŝi revenu en 2015 por viziti aliajn klubojn kaj regionojn! Dankon al ĉiuj !

Yves NICOLAS.

Foto-albumo / Album photo : www.ipernity.com/doc/32119/album/588081

Rimarkoj
:

Antaŭviditaj turneoj por 2014 : principe prelegantoj el Rusio, Taĝikio, Kubo, Ukrainio, Ĉeĥio kaj denove Ĉinio.

Se interesas vin ricevi informojn pri estontaj turneoj de eksterlandaj Esperanto-uzantoj, por eventuale inviti ilin en via urbo aû vilaĝo, kaj informiĝi pri la kondiĉoj, sufiĉas turni sin al Yves Nicolas.